LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Koro kaj sangocirkulado

Sango

Sango estas histo, kies ĉeloj troviĝas en fluaĵo. 45% de sango estas ĉeloj, 55% estas sangoplasmo (fluaĵo).

Funkcio:

  • interna spirado: ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj) altiras oksigenon
    en la pulmoj kaj karbonacidon en la histoj. La por la vivo necesan oksigenon ili transportas al la histoj, karbonacidon ili trenas de tie
    al la pulmoj, kiuj forigas tiun rubaĵon al la aero.
  • nutrado: sango transportas ĉiujn por la metabolo necesajn substancojn.
  • senrubaĵiĝo: rubojn el la histoj la sango transportas al la forigaj organoj (pulmoj, hepato, renoj).
  • informado: sango transportas hormonojn kaj antikorpojn.
  • premoekvilibrigo: sango transportas akvon, salojn kaj prateinojn,
    kiuj helpas reguligi la premon inter la diversaj histoj. Tiun premon oni nomas osmozon.
  • varmregulado: sango transportas varmon. La sangocirkulado retenas varmon fermiĝante la sangotubetojn de la haŭto. Kiam la korpa temperaturo estas tro alta, ĝi malfermas la haŭtajn sangotubetojn. Sango transportas varmon en la haŭton, kiun la korpo elradias aŭ elŝvitas.
  • sangokoaguliĝo: ĝi protektu la organismon kontraŭ perdo de tro multa sango okaze de vundiĝo. Tiu funkcio estas tre komplika por preventi funkcion en malutila kazo. Tarnen foje je malbonaj cirkonstancoj koaliĝo okazas en la sangotubetoj kaŭzante trombon, do sangokoaguliĝaĵon.

    Ĝi povas kaŭzi inflamon de la koncerna vejno (tromboj nur ekestas en vejnoj). Se tiu trombo malfiksiĝas kaj trenigas tra la vejnoj al la koro, ĝi trapasas ĝin fariĝante en la kora arterio embolo ŝtopanta baldaŭ poste pli aŭ malpli grandan tubeton de la pulmo. Rezultiĝas laŭ la grandeco de la stopaĵo rimarkita, malsaniga kaj danĝera aŭ tute ne rimarkita embolio. Tio estas morto kaj inflamo de parteto de la pulma histo.
  • defendado kontraŭ venenigaj substancoj kaj mikroboj per produktado de antikorpoj kaj fagocitozo (detruado de mikroboj).
  • sangoprovizejo. En kazo de bezono hepato povas disponigi al la cirkulado grandan kvanton da sango.

La koloro de oksigenriĉa arteria sango estas helruga. Ĝi povas enteni ĝis 21 vol.%. Vejna sango entenas kutime 12-14 vol.% da oksigeno. Ĝia koloro estas malhelruga. Sango el obstrukcitaj vejnoj povas aspekti preskaŭ nigre.

La sangokvanto estas proksimume 8% de la korpopezo. Homo pezanta 75 kg do disponas pri 61 da sango. Perdon de 10% (proksimuma kvanto de sangodonado) oni facile toleras, 30%-a perdo jam estas dangera, 50%- a perdo mortiga.

La konsisto de la sango restas kutime preskaŭ senŝanĝa, kvankam daŭre okazas sanĝegoj en la metabolo pro manĝado, trinkado ktp. Tion kaŭzas reguligado. Konstante ĉiuj gravaj mezuraĵoj estas komparataj per normotabeloj. Se estas ŝanceliĝo la reguligaj organoj reagas tiel, ke la ekvilibro denove establiĝas.

Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
Tasko de la ruĝaj sangoglobetoj estas la transporto de oksigeno kaj karbonacido. Ili ne havas nukleon. Ili estas tre flekseblaj. Tio ebligas al ili, trapasi kapilarojn kun diametro pli malgranda ol tiu de la globeto. Tiun econ ili perdas kun pli granda aĝo. Tial hepato, lieno kaj ruĝa osta medolo mortigas ilin post proksimume 120 tagoj por preventi stopigon de kapilaroj.

Se la rapideco de la sangocirkulado ne sufiĉas, ill povas algluiĝi kvazaŭ monerrulaĵo tiel malebligante sangumadon de malgranda ĉelaro. En la cerbo tio jam povas kaŭzi apopleksion (detruado de nerva histo pro manko de oksigeno).

En 1 mm3 da sango troviĝas kutime 5 000 000 da eritrocitoj. Ĉiuj eritrocitoj kune havas surfacon de proksimume 3 000 m2  (kiel granda magazeno)!

La grandeco de la surfaco estas grava por la transportado de oksigeno. Kiam homo vivas en granda alteco, la korpo egaligas la malaltan kvanton da oksigeno en la aero per plimultigado de la eritrocitoj. Tiel la aktiva surfaco kreskas ebligante la transporton de sama kvanto da oksigeno.

Danĝera por la funkcio de la oksigentransporto estas karbonmonoksido (CO), ĉar ĝi ligas sin pli facile al la hemoglobino de la eritrocitoj. Jam 0,3% da CO en la aero ligas 80% de la hemoglobino kun la rezulto, ke homo mortas. Konsiderindan kvanton da CO fumantoj enspiradas. Hemo entenas feron, kiu transportas oksigenon. Globino estas proteino. Speciala formo de hemoglobino troviĝas en la muskolaj ĉeloj tiel ruĝigante ilin. Estas mioglobino liganta oksigenon al la muskola ĉelo.

Blankaj sangoglobetoj (leüko- kaj limfocitoj)
Tasko de blankaj sangoglobetoj estas la defendado kontraŭ venenoj kaj mikroboj, do la imuneco (vidu Defendopovo de la korpo)

Leŭkocitoj devenas el la osta medolo, limfocitoj produktiĝas en la iimfaj organoj, speciale en la limfnodoj. En 1 mm3 da sango troviĝas inter 6 000 kaj 8 000 blankaj globetoj. Tiu nombro tarnen povas grave ŝanĝiĝi en kazo de malsano. Leŭkocitoj vivas inter 6-10 tagojn, limfocitoj 4-6 monatojn.

Trombocitoj
Ili produktigas en la osta medolo. 1 mm3 entenas 150 000-300 000 trombocitojn. Ilia tasko estas helpado je la sangokoaguligo. Ili ligigas al vundorandoj tiel formante kun aliaj faktoroj de la sangokoaguligo reton teganta la vundon.

Trombocitoj vivas 12 tagojn. Ili detruigas en la lieno.

Koro

La koro estas kava muskolo. Per streĉigo gi eljetas sangon el la kavo en la sangotubojn. Dum malstreĉigo la kavo replenigas. Tiel la koro ritme pumpas la sangon tra la sangotuboj certigante la nutradon kaj senrubigon de la organismo.

Car la koro per ĉiu bato sangas sian formon, gi situas en sako ebliganta al la koro sengenan movadon. La grandeco de la koro kongruas proksimume kun la grandeco de la homa pugno (ĉe plenkreskulo).

La koro havas kvar kavojn. Oni distingas inter maldekstra kaj dekstra partoj. Ĉiu parto konsistas el du kavoj, nomitaj atrio kaj ventriklo. Sango oksigenriĉa fluas el la pulma vejno al la maldekstra atrio.

Sango el la maldekstra ventriklo nutras la organismon per la arterioj. Sango el la organismo kolektigas en la grandaj vejnoj enfluantaj en la dekstran atrion. El la dekstra ventriklo la sango estas pumpata per la pulma arterio al la pulmo por akcepti oksigenon.

Inter atrioj kaj ventrikloj, inter ventrikloj kaj arterioj trovigas vaivoj. Ilia tasko estas malebligi la refluon de sango. Tiel Jena ritmo povas funkcil:

Sango el la vejnoj kolektigas en la atrioj. Kiam la ventrikloj malstreĉigas ĝi fluas per la atrioventriklaj vaivoj en la ventriklojn. Kiam ili streĉigas (tiun fazon oni nomas sistolo) tiuj vaivoj malebligas la refluon al la atrioj.

La sango elversiĝas al la arterioj. Dum malstreĉigo de la ventrikloj (diastolo) la ventrikloarteriaj vaivoj malebligas la refluon de la sango al la ventrikloj.

Ĉenoj al la koro facile kaŭzas misfunkciojn en ĉiuj korpopartoj. Tial la koro aŭtonome reguligas sian ritmon per propra ekscita centre kaj propraj ekscitoj konduktiloj. Ili zorgu, ke la koro batu sub ĉiaj ajn situacioj.

Tarnen necesas reguligo laŭ la bezono. Tion plenumas la vegetativa nervosistemo. Korbatado povas varii laŭ frekvenco kaj streĉiga forte. Pligrandiĝi la forton pli �konomie pumpas la sangon. Kiam homo korpe multe laboras, la kormuskoloj kreskas kaj fortigas. Trejnita homo tial havas malpli rapidan korritmon ol homo nur sidanta.


supren

 

 

 

 

 

 

 

 

 


reen al la komenco     reen al la starta paĝo