LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Digestaj organoj

La digestaj organoj havas la taskon transformi la nutraĵojn kaj trinkaĵojn en formon konsumeblan de la organismo. Por tion fari, unue necesas dispecetigi la nutraĵojn kaj poste kemie dispartigi la enhavaĵojn: karbohidratoj, grasoj kaj proteinoj.

Buŝkavo

La buskavo estas la unua renkontejo de la nutraĵoj kun la organismo.
Kutime jam antaŭ la manĝo la organismo pretiĝas. Jam la penso al aŭ vido de la nutraĵoj laborigas la salivoglandajn. Ili ekproduktas salivon. Salivo havas multajn taskojn. Ci produktas la necesan malsekecon por formi per la helpo de dentaro kaj lango kaĉon el la nutraĵo. En la salivo troviĝas enzimo disfendanta amelon al sukero. Tion oni facile konstatas, se oni maĉas amelohavan nutraĵon sufiĉe longe. Subito ĝi gustas dolĉe, pruvante la kemian dispartigon de amelo al sukero.

Al maĉado kaj kaĉigo multe helpas la lango. Samtempe ĝi esploras per sia sentemo, ĉu la nutraĵo estas digestebla aŭ venena. Helpas al ĝi la nazo. La lango sovas la kaĉon malantaŭen. Tie la kaco tusas la uvulon, kiu ekglutigas. La glutado funkcias per muskola streĉo de la ezofago (vidu�Ezofago" ekde pago 50).

Kompreneble la kaĉigo estus malfacila aŭ eĉ malebla sen la helpo de la dentoj. La frontaj dentoj mordas, la malantaŭaj kaĉigas.

Dentaro

La homa dentaro konsistas el 32 dentoj. Oni dividas ilin en kvar kvaronoj (sube kaj supre dekstraj, sube kaj supre maldekstraj). En ĉiu kvarono troviĝas de antaŭe: du mordaj, unu angula, du vangaj kaj tri kaĉigaj dentoj. La dentoj situas per siaj radikoj en la makzeloj. Tie ili ne estas tute fiksitaj. La dentradika haŭto zorgas, ke la dentoj povas iomete moviĝi dum mordado kaj kaĉigado.

La dentoj estas viva organo ŝanĝiĝanta laŭ la bezonoj. Dentino similas al ostoj, kiuj estas same vivantaj. En la pulpo troviĝas la dentokonstruaj ĉeloj. Por ilia laboro estas la kapilaroj alportantaj ĉiujn necesajn nutraĵojn kaj forportantaj la rubaĵojn.

Dentino ricevas sian nutraĵon el la pulpo. Denta emajlo ne estas vivanta. Ci estas protekto por la vivantaj partoj de la dento. Denta emajlo estas la plej malmola substanco de la korpo.

Ĝin damaĝas maltaŭga nutraĵo de interne (per la sangotubetoj) kaj de ekstera (grandparte sukero). Interne la dento bezonas gustan kvanton da mineraloj - same kiel ĉiuj aliaj homaj histoj. Se tro da sukero troviĝas en la nutraĵo, la bakteria vivo en la buŝo - ĉiam ekzistanta - ŝanĝiĝas. La bakterioj produktas nun tro multe da acido detruanta la plej malmolan substancon de la homa korpo.

Aldone damagias la laboro de dentkuracistoj. Per borado ili pli kaj pli detruas la dentan emajlon. En la breĉetojn inter la emajlo kaj la plenigaĵo enpenetras acidoj kaj bakterioj. La natura baro de la kariita dentino per tiu traktado detruiĝas.

Lango

La lango estas tre sentema instrumento. Ĝi helpas je parolado kaj povas tre bone palpi, sed la gusto dependas multe malpli de la lango ol oni pensas. Fakte la lango diferencas nur inter dolĉa, acida, sala kaj maldolĉa. Venenoj ofte havas maldolĉan guston. Tial maldolĉegaj substancoj povas eĉ vomigi nin por protekti la organismon kontraŭ venenoj.

Por ĝui la bonguston de mangaĵo necesas la kunlaboro de la nazo. Kiam
la nazo estas barita, ekzemple pro kataro, tiam mangaĵoj gustas senspicaj.

La lango precipe helpas miksi la kaĉigitajn mangaĵojn per salivo. Tiel ĝi grave atribuas al la komencanta digestado. Sufiĉa maĉado estas antaŭkondiĉo por bona digestado kaj faciligas la laboron de la intestaj organoj. Malrapida kaj intensa maĉado helpas en la kuracado de intestaj malsanoj.

Fine la lango ŝovas la kaĉon malantaŭen, kie ĝi tuŝas la uvulon kaj komenciĝas la glutadon.

Ezofago

Ezofago (vidu ilustraĵon 24) estas muskola tubo konektanta la buskavon kun la stomako. Glutado estas komplika procedo, ĉar necesas dispartigi aeron kaj mangaĵon. Dum ne multe gravas, ĉu aero atingas la stomakon, mangaĵoj neniukaze enpenetru la aertubon. Se tio okazas, tuj ekfunkcias grava protekta mekanismo: oni ektusas por forigi la penetrintan mangaĵon.

Tiajn protektajn mekanismojn oni nomas refleksoj. lii funkcias aŭtomate. Aŭtomate funkcias ankaŭ la glutado. Post tiklado de la uvulo la mola palatino leviĝas. Muskola parte de la malantaŭa buSkavo (faringo) dikiĝas. Tiel fermiĝas la vojo al la malantaŭa nazo. Samtempe la laringo leviĝas tiel fermante la vojon al la aertubo.

La ezofagaj muskoloj sovas la kaĉon tra la ezofago al la stomako. Car tiu procedo estas muskola laboro, oni povas gluti starante eĉ sur la kapo aŭ svebante en la kosmo.

Stomako

Ĉefa tasko de la stomako estas deponi la manĝaĵojn por disponigi parton post parto, kiam la intesto estas preta akcepti ĝin por digestado.

Kune kun la manĝaĵoj povas enpenetri bakterioj. Ili inflamus la inteston aŭ
eĉ penetrus en la sangon. Tiun danĝeron la stomako konsiderinde mildigas per produktado de klorida acido. La acideco de sana stomako estas proksimume pH 1-1.5.8
(pH = "pondus Hydrogenii" (laline) signilas la koncentriĝon de hidrogenaj jonoj (H*) en unu litro da solvaĵo. ,H" estas la kemia simbolo por hWrogeno. La skalo de pH etendiĝas inter pH 0 (plej acida) kaj pH 14 (plej alkala). pH 7 estas neŭtrala, do nek acida nek alkala)

Ĉar la acido povus damaĝi la stomakon mem, ĝia haŭto produktas mukon protektanta ĝin kontraŭ la acido. La muko malebligas la rektan kontakton inter haŭto kaj acido.

Sen sufiĉa kvanto da acido okazas inflamoj de la intestoj. Simptomo de tia inflamo povas esti lakso. Krom la intesto povus inflamigi galvojoj, hepato kaj pankreato.

Krom al deponado la stomako ankaŭ servas al plua digestado. La stomako moviĝas. Tiel ĝi malebligas tro longan kontakton inter nutraĵo kaj haŭto.

Dum nutraĵoj deponiĝas en la stomako, trinkaĵoj povas senhalte trapasi en
la kurbeto. Se ankaŭ la fluaĵoj restus en la stomako, la digestado malboniĝus. Krome fluaĵoj facile enkorpiĝas el la intesto, do ne necesigas longdaŭran digestadon.

La muskola enirejo (kardio) protektas la ezofagon kontraŭ refluo de la acida kaĉo el la stomako. Se tio tarnen okazas, precipe ĉe dikuloj aŭ maijunuloj, oni suferas je pirozo kaj poste inflamo de la ezofago.

La muskola elirejo (piloro) malfermiĝas kiam la intesto povas akcepti pluan porcion de digestenda kaĉo.

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo