LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

                        Enhavo:
  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Hormonaj glandoj. Hipotalamo

Hormonaj glandoj

III estas unu parto de la organisma stirsistemo. Glandoj produktas la hormonojn kaj eligas ilin en la sangon. Per la sango ili atingas ĉiujn partojn de la organismo. Tio signifas, ke ili ekefikas nur kun ioma malfruo. Sed la efikodaŭro povas esti longa, depende de la unuopaj hormonoj. Tial ekzistas kiel dua parto de la organisma stirsistemo la nervosistemo, kiu tuj reagas al ekscito.

Oni diferencigas inter hormonoj, kiuj efikas je la tuta korpo kaj aliaj, regione efikaj, kiuj ekzemple troviĝas en la intestaro por reguli la digestadon. En tiu ĉi ĉapitro mi skribas pri tiuj hormonaj glandoj, kiuj efikas je la tuta organismo.

Hipotalamo

Hipotalamo fakte estas parto de la cerbo. Tarnen ni tie ĉi iomete inspektos ĝin, ĉar en tiu organo renkontiĝas la centra organo de la hormona kaj aŭtonoma nervosistemo.

Hipotalamo ricevas informojn de la limba sistemo, kie formiĝas niaj sentoj, kaj el cerebro kaj aliaj regionoj de la cerbo. Krome ĝi mezuras la kvanton de hormonoj en la sango kaj tiel ekvilibras la hormonan sistemon.

Hormonaj glandoj

Laŭ tiuj informoj hipotalamo produktas stimulajn hormonojn. Hipofizo je tiu stimulo elverŝas la koncernajn organstimulajn hormonojn. Ili ekproduktas. Tiel la hormona kvanto en la sango plialtiĝas. Se la necesa kvanto estas atingita, la hipotalamo ne plu stimulas hipofizon, kiu tuj ĉesas elverŝi siajn koncernajn organstimulajn hormonojn (vidu ilustraĵon 53).

Kiam la fekunda periodo de virino ĉesas (menopaŭzo), tiu reguligo povas misfunkcii. Perturboj sekvas, ĉar la stimulo per hipotalamo kaj hipofizo ne rezultiĝas kreskon de la kvanto de virinaj seksaj hormonoj. Hormona kaj aŭtonoma nerva disreguladoj kaŭzas tuten kvanton da simptomoj, kiujn oni nomas klimaktera sindromo (sindromo = simptomaro).

Ne ĉiuj virinoj suferas je tiu malfacila adaptiĝo. Tio dependas de la stato de la tuta organismo, precipe ankaŭ de la reguliga funkcio de la lieno
(vidu Lieno).

Hormona regulado lau la ekzemplo de seksaj glandoj

Hipofizo

Hipofizo situas sub la cerbo malantaŭ la regiono de la flarharetoj de la nazo. Ĝi pezas 0,5 g. Ĝi havas du partojn. La antaŭa lobeto apartenas al la hormona sistemo, dum la malantaŭa lobeto apartenas al la nervosistemo kaj estas ligita al hipotalamo per dukto.

Hormonoj de la antaŭa lobeto:

  • somatotropaj hormonoj stimulas metabolon kaj kreskadon
  • gonadotropaj hormonoj regulas la agadon de la seksaj hormonaj glandoj
  • glandotropaj hormonoj regulas la agadon de la subordigitaj hormonaj glandoj

La reago de la glandoj ekvilibras la hormonan kvanton. Ĝin mezuras la hipofizo por ree stimuli aŭ fini la stimuladon.

Hipofizo

Hormonoj de la malantaŭa lobeto
La hormonojn de la malantaŭa lobeto fakte produktas la nervosistemo.
Ili alvenas per la hipotalama dukto al la malantaŭa lobeto, kie ili estas deponataj ĝis uzo.

  • adiuretino regulas la sangopremon per streĉo aŭ malstreĉo de la arterietaj muskoloj. Cia ĉefa destino estas la regulado de la akvoregajno en la renaj duktoj.
  • oksitocino efikas je la glata muskolaro de la utero

Pineala korpo
Unu centimetron longa cilindra organeto apartenanta al diencefalo (parto de la cerbo). Kvankam ĝia tasko estas ankoraŭ pridisputata, oni povas konstati jenajn funkciojn:

  • regulado de la vivoritmo (natura tagnoktritmo)
  • antagonisma funkcio rilate al hipofizo en la regulado de la seksaj hormonoj. Antaŭ la seksa maturiĝo ĝi subpremas la seksajn hormonojn.

Tiroido

Tiroido regulas la metabolon de la organismo. Tiel ĝi efikas je la kreskado kaj normala vivo de la homo.

Tiroido situas antaŭ la laringo kaj la la supra parto de la traheo. Cin kovras rektaj kolmuskoloj.

Funkcio de la tiroido dependas de sufiĉa provizo de jodo. 98% de la korpa jodo troviĝas en la tiroido. Gian funkcion stiras la hipofizo per tiroidotropa hormono (apartenanta al la glandotropaj hormonoj).

Tiroido  Tiroido produktas du hormonojn:

  • tiroksino altiĝas la bazan metabolon17, akcelas kreskadon kaj maturiĝon de la skeleto. En la histoj ĝi akcelas la enpenetron de oksigeno en la ĉelojn tiel altigante la metabolon. Ci efikas antagonisme al la antaŭa lobeto de la hipofizo.
    (Baza metabolo signas la kvanton da energio necesa por vivteni la organismon, kiu estas en plene trankvila stato. Emocioj aŭ movadoj kaŭzas taboran metabolon. Ambaŭ kune determinas la kvanton de la necesa energio, kiun ni provizas per mangado.)
  • kalcitonino malhelpas la malkonstruon de la ostoj kaj malaltigas la kvanton da kalcio en la sango. Ci estas antagonisto de la paratiroida hormono.

Paratiroidoj

Ili estas kvar lentoformaj korpetoj je la malantaŭo de la tiroido. Oni nur malfrue malkovris ilian funkcion (1961). Tial oni antaŭe ofte forigis kun partoj de la tiroido tiel kaŭzante tetanion. (
PIV: Sindromo, karakterizita per kontrakturaj atakoj, trafantaj precipe la ekstremaĵojn de la membroj, kaj kaŭzata de perturbo en la kalcia metabolo, de misordo en la paratiroidaj glandoj aŭ de iuj infanaj infektaj malsanoj.)

Ili produktas paratiroidan hormonon.kiu kreskiĝas la kalciokvanton en la sango per malkonstruo de la ostoj. Gia kontraŭaĵo estas tiroksino el la tiroido. Krome ĝi mobil izas fosfaton el la ostoj kaj kreskiĝas la forigon de fosfato per la renoj.

Kune kun vitamino D kaj kalcitonino ĝi regulas la ostan metabolon.

Paratiroidoj vidataj de malantaŭe

Timuso

Ci stiras la defendosistemon de la organismo (vidu �Timuso").

Pankreato

Krom la eksokrina (digesta) funkcio de la pankreato (vidu �Pankreato" ekde pago 54), ĝi havas endokrinan, do hormonan funkcion. En tiel nomataj insulaj ĉelaroj pankreato produktas du hormonojn:

  • insulino malaltigas la ensangan kvanton de sukero stimulante la hepaton je glikogenigo kaj la utiligadon de sukero en la histoj. Manko da insulino (diabeto) estas tipe civilizacia malsano nekuracebla. Oni malgravigas la simptomojn per injektado de insulino. Tarnen post jar(- dek)oj montriĝas gravaj postmalsanoj. Precipe la sangotubetoj suferas. Ili rigidiĝas kaj malvastiĝas. Tiel la provizado de la cerbo kaj okuloj malboniĝas same kiel la rena funkcio.
  • glukagono estas la antagonisto de insulino. Ĝi altigas la sukerkvanton en la sango per rekonstruo de glikogeno al sukero.

Surrenaj glandoj

Ili konsistas el du hormonaj glandoj kun diversaj funkcioj kaj devenoj: surrena kortiko efikas je la metabolo, surrena medolo efikas per substancoj, kiujn uzas la simpato.

Surrenoj

Surrena kortiko
La kortikajn hormonojn oni nomas kortikoidoj. Plejparte ili baziĝas je kolesterino same kiel la seksaj hormonoj. Oni konas pli ol tridek. Oni dividas ilin jene:

  • mineralokortikoidoj efikas je la minerala metabolo, precipe je la ekvilibro inter natrio kaj kalio. La grandajn efikojn de kortikoidoj oni konas precipe el la uzado en okcidenta medicino. Kortikoidoj subpremas inflamojn kaj estas antagonisto de la korpa defendopovo. Troa medicina uzado kaŭzas gravajn malsanojn.
  • glukokortikoidoj altigas la ensangan kvanton de sukero alikonstruiĝante proteinojn al sukero
  • virigaj (androgenaj) hormonoj. Tiu nocio estas iom erariga, ĉar la vira sekshormono testosterono alikonstruigas en la grasa histo de geviroj al virina estrogeno.

Surrena medolo
Cia deveno estas sama kiel tiu de simpata nervosistemo. La hormonoj estas samaj kiel la substancoj uzataj per simpato. Surrena medolo subtenas la efikon de la simpato. Precipe temas pri jenaj substancoj:

  • adrenalino altigas la sangopremon per grandigo de la kvanto da sango, kiun la koro ĉiuminute pumpas (minute kora volumeno) kaj rapidigo de la korbatado. Ĉi alikonstruigas glikogenon al sukero tiel altigante la ensangan sukerokvanton.
  • noradrenalino altigas la sangopremon per streĉo de la muskloloj en la arterietoj. Krome ĝi efikas eŭforiigon.

Ovarioj

Dum menopaŭzo ĉesas la funkcio de la ovarioj. Ĉar ne plu maturiĝas ovoloj, dume ne plu produktiĝas estrogeno. Tiun mankon la organismo devas kompensi. Tiucele servas la surrena kortiko. Ĝi produktas virajn hormonojn el kolesterino, universala konstruaĵo en la organismo. Tarnen virino ne viriĝas, ĉar la grasa histo alikonstruas testosteronon al estrogeno. Tial kutime dikaj virinoj (havantaj pli da grasa histo) malpli suferas je klimakteraj simptomoj. Kompreneble la kvanto de estrogeno estas nun malpli granda ol antaŭe. Tarnen ĝi sufiĉas, ĉar ne plu necesas rekonstrui la uteran mukozon.

Testikoj

(vidu Testikoj) Testikoj kutime ne finas sian laboron. Ili plu produktas virajn seksajn hormonojn kaj spermojn, eĉ dum alta aĝo. Ja la kvanto malgrandiĝas, sed sen aliaj malsanoj ili restas fekundaj. Kompreneble ankaŭ en la vira grasa histo okazas alikonstruado de testesterono al estrogeno. Sed viro havas malpli da grasa histo ol virinoj, kaj la vira hepato pli rapide malkonstruas estrogenon. Tiel li ne viriniĝas. Tio tarnen povas okazi, kiam la hepato estas malsana. Tiam amasiĝas estrogeno, haitigas la produktadon de spermoj kaj ŝanĝas la aspekton: puba hararo �anĝiĝas al virina tipo, mamoj kreskas, testikoj malgrandiĝas.

Placento

Placento estas nek vira nek virina organo sed proviza organo de la feto.
Ĝi produktas la hormonojn necesajn, por ke la feto restu en la utero, ĝis
ĝi maturiĝis. Per ĉeso de tiu produktado okazas aŭ aborto aŭ akuso.

 

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo