LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Organoj

Organoj formiĝas el diversaj histoj kunigintaj por kune servi al la sama celo.

Ostaro. Kunligo de ostoj

  Ostaro de antaŭe

 

  Ostaro de malantaŭe

Ostaro funkcias kiel pasiva parte de la movaparato. Aktiva parto estas la muskolaro. Krom la taskoj de la osta histo oni distingas jenajn funkclojn:

  • fiksilo por muskoloj
  • direktigo de movebloj per artikoj
  • apogilo por internaj organoj
  • protektado de intemaj organoj (speciale kapo kaj terato)

Kunligo de ostoj

Oni diferencigas la kunligojn de ostoj inter juntoj kaj artikoj.

Juntoj
Juntoj estas nemoveblaj aŭ apenaŭ moveblaj kunligoj de ostoj. Oni diferencas inter:

  • konektiva junto: pli aŭ malpli da konektivo ligas ostojn. Ekzemplo estas la fontaneloj en la kapo de jusnaskito. La junto ebligas tordon de la kapo kaj tiel ebligas la naskon. Car la junto estas fleksebla, la kapo baldaŭ reakiras sian naturan formon.
    Je plenkreskuloj la konektiva junto ne plu estas fleksebla sed kreskigas la fortikecon de la ostoj.
  • kartilaga junto: gia elasteco servas en la vertebraro kiel intervertebraj diskoj kaj por ligi la pubajn ostojn. Tio faciligas la naskon.
  • osta junto (sinosto): la unuopajn ostojn ligas osta histo. Tian Junten ni trovas je la plenkreskula peivo.

Artikoj
Artiko permesas al la koncemitaj ostoj pli aŭ malpli da moveblo, depende de la konstruo de la artiko. Baza regulo estas: ju pli da moveblo des pli facile la artiko disfunkcias.

  Konstruo:
  • ĉiu artiko havas fendon
  • la artikaĵn surfacojn (finaĵoj de la koncernaj ostoj) tegas kartilago
  • artika kapsulo konektas la per artika fendo disigitajn ostojn.
    Ĝi ŝlrmas la artikan kavon je la eksteraĵo. Interne la kapsulon tegas sinovia membrano produktanta sinovion, viskoza likvaĵo lubrikanta
    la artikan kavaon.
  • artikaj ligamentoj fiksas la ostojn, malhelpas certajn movojn
  • fibrokartilagoj (meniskoj) troviĝas en diversaj artikoj, ekzemple
    en makzela artiko aŭ gonartiko
  • mukenhavaj saketoj (bursoj) troviĝas tie, kie tendenoj devas gliti
    sur ostoj
  • tendeningoj evitigas frotadon inter ostoj kaj tendenoj kaj enhavas
    la sangotubetojn, kiuj nutras la tendenojn

 Formoj:

Oni nomas la artikojn laŭ ilia geometria formo:

  • selartiko (vidu ilustraĵon 10) ebligas du ĉefmovojn en du aksoj
    (baza artiko de la dikfingro)
  • globartiko (vidu ilustraĵon 10) ebligas du ĉefmovojn en tri aksoj (ekzemploj: ŝultra kaj koksa artikoj)
  • ĉarnirartiko (vidu ilustraĵon 10) ebligas du movojn en unu akso (ekzemploj: kubuta kaj genua artikoj)
  • ovoforma artiko similas al globforma artiko. Anstataŭ la globo trovigas elipso. Tiel tumigo ne eblas. Restes po du precipaj movoj
    en du aksoj (ekzemplo: artiko de la mano kun la suba brako).
  • pivotartiko ebligas du ĉefmovojn en unu akso
    (ekzemplo: artiko inter unua kaj dua kola vertebroj).
  • glitartiko. La ostoj glitas en la artiko. Ekzemplon oni trovas en parto de laringo.
  • amfiartro ne permesas movon, ĉar fortaj ligamentoj firme ligas la ostojn. Amfiartro ebligas grandan elastecon kaj funkcias kvazaŭ risorto. Ili troviĝas multe inter la ostoj de piedoj kaj manoj, inter tibio kaj fibulo, inter sakro kaj iliakoj.

Artikaj malsanoj:

  • distordiĝo: ligamentoj de artiko estas pli aŭ malpli forte distordita. Tio povas kaŭzi sangadon en la artikan kavon aŭ enfluon de tro multa seroza fluaĵo.
  • elartikigo (luksacio): ligamentoj dissiriĝas kaj osto elartikiĝas
  • artrito: akuta inflamo de artiko(j)
  • artrozo: kronika (longdaŭra) neinflama afekcio de artiko(j)

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo