LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

                        Enhavo:
  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Nervaj organoj. Cerbo

La nervosistemo stiras la tutan organismon kaj protektas la organismon kontraŭ eksteraj danĝeroj perceptante ilin kaj sekundorapide ordonante la necesajn organojn reagi en taŭga maniero al la danĝero.

Tio estas gigantaj laboroj. Efika stirado de bilionoj da ĉeloj estas vera miraklo! Ĝi necesigas perfektan organizadon. Imagu nur, kiom da perceptaĵoj alvenas ĉiusekunde per la nervoj al la centra, kiom da decidoj estas farendaj. Aldoniĝas la perceptoj el la ĉirkaŭaĵo perata de la sensoj.

Ne mirige, ke homoj apenaŭ partete komprenas la funkciadon de la nervosistemo! La nervosistemon oni dispartigas en:

  • centra nervosistemo konsistente el
    • cerbo kun siaj diversaj partoj kaj cerbaj nervoj
    • spina medolo
    • periferaj nervoj
  • aŭtonoma nervosistemo konsistente el
    • simpato
    • parasimpato
  • sensoj (vidu Sensaj organoj)
Centra nervosistemo

Cerbo

La cerbo troviĝas en la osta kiraso de la kapo. Pro ĝia graveco tio ne estas la sola protektilo:

  • malmola membrano tegas la intemon de la kranio
  • aranea membrano tegas la malmolan haŭton
  • mola membrano tegas la cerbon
  • inter aranea kaj mola membranoj cirkulas cerbospina fluaĵo. Gi protektas cerbon kaj spinan medolon kontraŭ skuoj kaj troa varmo (la fluaĵo forportas la varmon)

    Ĉar korpo plonĝinta perdas tiom da pezo kiom ĝi dismetas, cerbo kaj spina medolo estas preskaŭ senpezaj.

    La fluaĵo entenas sukeron (40-90 mg je 100 ml), kiu havas nutran funkcion. La fluaĵon produktas sangtubeta reto en la cerbaj kavaĵoj.
Surfaco de la cerbo
   La cerbo konsistas el:
  • cerebro (telencefalo): gi estas la plej granda kaj evoluhistorie plej juna parto de la cerbo. Tie la volaj agoj decidiĝas kaj troviĝas plej granda parto de la memorkapablo. Ĉiuj aliaj partoj de la cerbo agas senvole. Cerebro konsistas el du partoj, dekstra kaj maldekstra, nomataj hemisferoj. Ilin kuniigas cerebra ponto.
  • diencefalo konsistente el:
    • talamo: ĝi estas la plej grava kunordiga centro de la sensoj. La perceptoj kompariĝas kun memoraĵoj kaj rezultiĝas emociajn movojn: gestoj kaj mimiko.
    • hipotalama regiono estas la ĉefa ordoncentro de la aŭtonoma nervosistemo. Ĝi (parte kun aliaj) stiras akvomastrumadon (ankaŭ soifon), korpan varmon, sangocirkuladon, apetiton, metabolon, vekdorman ritmon (vidu Hipotalamo )
  • mezencefalo estas centro por diversaj movoj. Tie fontas cerbaj nervoj III kaj IV kaj rata zono grava por nia humoro (animstato). Krome tie troviĝas tiel nomata nigra kerno produktanta dopaminon. Tio estas substanco kun informa funkcio, kies manko kaŭzas muskolan rigidecon kaj malmultigon de movoj.
  • cerebelo estas kunordiga kaj kontrola instanco de movoj. Ĝi akiras ĉiujn informojn pri planitaj movoj kaj adaptas ilin al la perceptoj el ekvilibra kaj palpa sensoj, muskolaj perceptoj.
  • bulbo (mjelencefalo) estas la parto inter la cerbo kaj la spina medolo (mjelo). Ĝi estas baza centro por vivnecesaj funkcioj (spirado, sangocirkulado), inter ili ankaŭ la refleksoj: suĉa, glute, voma, terna, tusa kaj palpebroferma.
    (Refleksoj funkcias automate, sen lernado)
Dekstra parto de la cerbo de interne vidata

Lau funkcio kaj koloro oni diferencas inter griza kaj blanka nervasubstancoj. Griza nerva substanco enhavas precipe nervoĉelojn, dum la blanka substanco konsistas unuavice el nervaj konduktiloj.

Spina medolo (mjelo)

En ĝi troviĝas nervoj el la cerbo stirantaj periferajn organojn. Inter po du vertebroj ambaŭflanke de la vertebraro troviĝas malfermejo, kie troviĝas ganglioj (nervaj centroj). lii respondecas pri diversaj refleksoj (ekzemple fortiri la bruh/unditen fingron). El- kaj eniras eferantaj (forkondukantaj motoraj nervoj) kaj aferantaj (alportantaj, informaj nervoj) nervoj. Ili prizorgas ĉiam po unu segmenten el la segmentaro establita per la vertebraro.

Spina medolo

Malcentraj nervoj

Ili konsistas el la spinaj nervoj kaj cerbaj nervoj.

  Spinaj nervoj:
  • 8 paroj da kolaj nervoj (C 1 - C 8)20
  • 12 paroj da torakaj nervoj (T 1 - T 12)
  • 5 paroj da lumbaj nervoj (L1 - L 5)
  • 5 paroj da sakraj nervoj (S 1 - S 5)
  • 1 - 2 paro(j) da kokcigaj nervoj (Co 1 - Co 2)
  Cerbaj nervoj:

Oni nomas ilin cerbaj nervoj, ĉar ili devenas el la cerbo kaj trapasas per truetoj de la kranio. Ekzistas dek du paroj. De ili I kaj II fakte estas cerbopartoj.

  1. flaraj (olfaktaj) bulbo kaj nervoj: flarcerbo
  2. optika (opta) nervo formas kune kun la retino la vidcerbon
  3. okulomotora nervo (okulomotorio): nervo de ĉiuj eksternaj okulomuskoloj, escepte de la supra oblikva kaj ekstera rekte okulmuskoloj. Ĝi kondukas kelkajn parasimpatejn nervetojn por adapti la okulon al la vidata distenco (akomodo) kaj por malgrandigi la pupilon.
  4. trokleo: nervo de la supra oblikva okulmuskolo
  5. trigemino: nervo por la sentemo de la vizaga haŭto, nazaj kavoj, palatino, buŝkavo kaj lango. Krome ĝi nervizas (prizorgas) maĉ- kaj buŝbazajn muskolojn.
  6. abdukta nervo nervizas la eksteran rektan okulomuskolon
  7. facia nervo nervizas la mimikan muskolaron kaj respondecas pri gustosento je la antaŭaj du trionoj de la lango. Krome ĝi kondukas parasimpatejn nervojn por la larma, suba makzela kaj sublanga glandoj.
  8. statoakustika nervo nervizas la ekvilibran organon kaj internan oreIon
  9. langofaringa (glosofaringa) nervo estas la ĉefa gusta nervo de la lango kaj zorgas pri sentemo kaj moveblo de la faringo. Ĝi enhavas parasimpatejn nervojn por parotido.
  10. vaga nervo estas la plej granda cerba nervo. Ĝi nervizas laringan muskolaron, spirajn organojn, koron kaj digestajn organojn ĝis la maldekstra dikinteste kurbo.
  11. akcesora nervo: kompletigo por la vaga nervo. Nervizas trapezan kaj kapturnan muskolojn.
  12. langa (hipoglosa) nervo nervizas la langan muskolaron.

Aŭtonoma nervosistemo

Centro de la aŭtonoma nervosistemo estas la hipotalama regiono. Subcentroj troviĝas en mezencefalo, bulbo kaj flankaĵoj de la spina medolo. Eferantaj nervoj stiras glatajn muskolojn aŭ glandojn. Aferantaj nervoj kondukas la sentemon de la internaj organoj (visceroj). Estas malbonsentoj aŭ doloroj, kies loko estas malfacile konstatebla. Ofte la doloro sentiĝas en la haŭto de la responda segmento. Same per traktado de la haŭto oni povas bonege influi viscerajn disfunkciojn.

La du partoj de la aŭtonoma aŭ vegetativa nervosistemo estas simpato kaj parasimpato. Dum la tago ŝanceliĝas la ekvilibro inter ili, sed meze ili devas esti ekvilibraj, se la homo estas sana. Se mankas la ekvilibro, okazas multaj diversaj simptomoj, kiujn on! nomas vegetativa misfunkcio

Simpato

Ĝi transdonas siajn ordonojn al la koncemaj organoj per adrenalino kaj noradrenalino. Per sia instigo simpato postulas plejpovon de la organoj.
Ĝia tasko estas tuja reago je danĝeroj. Tial ĝi akrigas la sensojn, i.a. vastigante la palpebran fendon, la pupilon, reduktante la larmoproduktadon kaj fermritmon de la palpebroj. Tial ĝi reduktas la trasangadon de la digestaj organoj je minimumo, altigas korritmon, korminutan volumenon, sangopremon kaj spiradon. Pli multe da sango estas direktata al la skeletaj muskoloj dum la sangotubetoj de la haŭto fermiĝas. Dolorsentojn ĝi subpremas. Tia agado konsumas multe da energio kaj ŝarĝas la organojn. Sed la organismo estas nun en state de plej bona defendo. Tio povas esti vivsava kaj tial prava.

En kazo de danĝero simpato mobilizas surrenkortikan medolon. Oni povas senti la subitan stimulon de la organismo, estas tute veka kaj aktiva.
Se daŭre la simpato superregus, la korpo baldaŭ elĉerpiĝus. Sed kutime dum la tago simpato kaj parasimpato bremsas kaj akcelas unu la alian en tiom taŭga maniero, ke ekstremaj ŝanceliĝoj tute ne okazas.

Parasimpato

Ĝia funkcio estas ripoziga kaj nutra. Ĝi stimulas la digesten funkeion, malrapidigas korbaton, malaltigas sangopremon, malvastigas bronkojn (povas kaŭzi astmoatakon). Ĝi oftigas palpebrumadon, stimulas la produktedon de larmoj kaj ebligas ekdormon.

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo