LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

                        Enhavo:
  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Defendopovo de la korpo

Tute nemalhavebla funkcio por la organismo estas la defendopovo.
Ni imagu, ke dum nia vivo:
  • ni traspiras 3 500 000 m3 da aero. Ĉie sur nia terglobo enhavas la aero mikrobojn kaj polvon, eĉ ĉe la polusoj.
  • ni trinkas 50 000 l da fluaĵo, kiu povus esti foje polucita per mikroboj • ni mangas 50 000 kg da nutraĵoj, kiuj same povas enhavi venenajn aŭ mikrobajn substencojn
  • ni ofte vundas la hauton. Tiel povus enpenetri tute rekte bakterioj, fungoj kaj virusoj.
Por transvivi ni do bezonas bonegan defendopovon. Ĝi sanĝigas dum nia vivodaŭro por adaptiĝi al la bezonoj. La bazaj bariloj tarnen restas samaj.
La defendopovo estas potenca armilo. Ĝi povas esti dangera ankaŭ por la organismo mem, se ĝi estas malbone stirata. Krom forigi substencojn kaj mikrobojn el ekstera medio, ĝi ankaŭ defendu la korpon kontraŭ kanceraj ĉeloj. Kanceraj ĉeloj estas korpaj ĉeloj, kiuj pro iaj influoj malspecialiĝis.

Tiel ili ekhavas la kreskopovon de la unuaj, nespecialiĝinttaj ĉeloj. Se la defendopovo gustatempe ekkonas kaj kontraŭbatalas ilin, kancero ne estigas. Kiam ĝi atingis certan grandecon, la defendopovo kutime ne plu povas detrui ĝin.

Bazaj bariloj

   Enpenetron de bakterioj unue malhelpu la bariloj:
  • haŭto baras mekanike (per kerato), kemie (per acida surfaco), bakterie (per la bakterioj vivantaj simbioze sur nia haŭto)
  • buso baras per tie vivantaj bakterioj
  • nazo, traheo kaj bronkoj baras per muko, en kiu gluigas polvo kaj mikroboj, kaj haretoj eksteren transportantaj ilin (parto de la polucia muko eniras la stomakon; tial ĝi bezonas acidon).
  • stomako baras per acido, kiun ĝi produktas, eĉ se ni nenion mangas
  • uretro baras per acida medio (escepte ce vegetaranoj; tie la urino plej ofte estas alkala)
  • vagino baras per acida medio kaj bakterioj

Timuso

Centra organo de la defendopovo estas timuso. Ĝia funkcio komenciĝas post naskiĝo. Estas ĝia tasko instrui la defendoĉelojn pri tio, kio estas propra histo. Tiel la ĉeloj povas ekkoni enpenetrintajn bakteriojn aŭ transplantitajn organojn, kiujn ili volas detrui, ĉar ili ne estas proprakorpaj,
do fremdaj.

Timuso stiras dum la tuta vivo la defendoĉelojn per hormonoj kaj aliaj informaj substancoj. Plej aktiva ĝi estas dum la infaneco. Tio ne mirigas,
ĉar dum tiu tempo la antaŭ nelonge naskita homo renkontas plej multajn nekoanatajn substencojn, bakteriojn, fungojn kaj virusojn.

Poste timuso malkreskas, sed daŭre stiradas la defendosistemon.

Limfnodoj

Ili troviĝas je ĉiuj enirejoj de la organismo por tuj reagi, kiam malsanigaĵoj enpenetras. Se ili devas ekagi okazas inflamo. La detruaj substancoj de la defendaj ĉeloj renkontas la ekscitajn substencojn de la mikroboj. Signoj de inflamo estas:
  • varmo pro alfluo de pli da sango
  • ruĝiĝo pro la sama kaŭzo
  • ŝvelo pro koncentriĝo de fluaĵoj en la interĉela spaco
  • doloro pro la ŝvelo
  • disfunkcio de la koncerna organo
Okcidentaj medicinistoj ofte mistaksas tiun reagon de la limfnodoj opiniante, ke ili estas malsaniĝintaj, kiam fakte ili nur plenumas sian taskon. Tial ili ofte erare forigas la tonsilojn aŭ la apendicon (nur kelkfoje tio fakte estas necesa).

Antikorpoj

Krom ĉeloj atakantaj rekte fremdajn substancojn aŭ mikrobojn ekzistas ĉeloj produktantaj antikorpojn. Ili fakte estas kemiaj substancoj reagantaj kun aliaj substancoj laŭ kies bildo ili estas produktitaj. Tiuj substancoj nomiĝas antigenoj. Antikorpoj kaj antigenoj estas kiel ŝlosilo kaj seruro. Se estas la ĝusta ŝlosilo, ĝi funkcias (ĉikaze detruante la ĉelon aŭ ligante la substancon); se la ŝlosilo ne estas taŭga, nenio okazas.

Lieno

Por la lieno (vidu ilustraĵon 7) ne troviĝis adekvate loko ĝis nun. Kien meti organon kun tiom da funkcioj? La lieno estas reguliga organo kun influo al multaj aliaj partoj de la organismo.   

Funkcioj:
  • helpas al la sangkoaguliĝo per produktado de faktoro VIII
    (mankanta al sanguloj)
  • helpas detrui la tro aĝajn aŭ ne sufiĉe flekseblajn ruĝajn sangoglobetojn
  • produktas en la feto dum certe tempo eritrocitojn
  • influas la viskozon de la sango
  • kaptas kancerajn ĉelojn el la sango kaj detruas ilin
  • produktas limfocitojn (blankajn sangoglobetojn)
  • influas la metabolon
  • influas la hormonan reguladon

Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj

Stetoskopo

Per "aŭskulta tubo" stetoskopo oni povas esploraŭskulti por konstati la funkciadon aŭ malsanojn de:
  • korbatado
  • spirado
  • pli grandajn sangotuboj
  • intestaro

Febrotermometro

Per ĝi oni mezuras la korpan temperaturon. Tion oni povas fari en la anuso, sub la akseloj aŭ en la buso. Modernaj termometroj estas elektronikaj, sed ofte, kiam oni bezonas ĝin, la baterio estas malplena. Kutimaj termometroj uzas hidrargon (Hg). Oni atentu ke ili ne difektigu, ĉar hidrargo estas veneniga.

Sangoprema mezurilo

Sangoprema mezurilo Per ĝi oni povas mezuri la sangopremon. Sangopremo estas grava por la korpaj funkcioj. Dum laborado ĝi forte kreskas, dum ripozado aŭ dormado ĝi malkreskas.
Oni mezuras supran (sistola) kaj malsupran (diastola) premojn kutime ĉe la brako.
La sistola premo estas la pumpforto de la koro. La diastola premo estas la premo, kiu regas en la sangotuboj. Ĝin la sistola premo (la koro) devas superi por cirkuligi la sangon. La sangopremo dependas de multaj faktoroj, ĉu oni estas nerve ekscitita, jus laboris forte aŭ kuris, havas jam sklerozitajn arteriojn.

Okcidentej kuracistoj tro multe atentas la sangopremon kaj oftege per medikamentoj provas malaltigi ĝin anstataŭ kuraci la kaŭzojn. Krom en apartaj cirkonstancoj, kiam malbona regulado altigas la sangopremon senbezone aŭ se la koro estas tre malforta, tio estas fuŝfaro, ĉar tio malbonigas la trasangadon de la membroj kaj precipe de la cerbo. Multaj malbonfartoj povas rezultiĝi.

Alta sangopremo ja Sargas koron, renojn kaj sangotubetojn, sed se la sangotubetoj estas rigidaj, sola ebleco trasangadi ĉiujn partojn de la korpo sufiĉe, estas altigo de la sangopremo.

Rentgena esploro

Rentgena esploro Per ĝi oni povas enrigardi la korpon. Bedaŭrinde rentgenaj radioj estas danĝeraj, sed modernaj aparatoj uzas malpli da radioj. Intertempe oni inventis multajn metodojn por eĉ pli bone enrigardi la korpon. Per sonoj - kaj tial supozeble tute sendanĝere funkcias ultrasondiagnoziloj.

Per la tubofinaĵoj la kuracistino glitas sur la haŭto de la paciento. Sur la ekrano ŝi povas vidi la internon de la korpo. La bildojn oni povas printigi.

Ultrasondiagnozilo

Laboratoria esploro

Ĉiujn korpajn fluaĵojn oni povas esplori. Plej ofte oni uzas sangon, sed ankaŭ urinon. En putro oni povas serĉi mikrobojn. Bedaŭrinde oni ofte tro alte taksas la laboratorian esploron. Tie oni komparas la koncernajn mezuraĵojn de la paciento kun averagaj mezuraĵoj de aliaj homoj. Tial oni ofte malkovras "malsanulojn", kiuj sentas sin tute sanaj. Ĉar ĉiu homo estas individuo, oni respektu pli multe lian unikecon. Laboratoriaj ekipajxoj

Varmkrucxo

Varmkrucxo bone helpas je Ĝi estas tute simpla rimedo, sed ofte tre efika!
Oni metas varmegan akvon en la kaŭĉukan varmkruĉon, forpremas la akvon kaj, se necese, ĉirkaŭas la kruĉon per tuko.

Ĝi bone helpas je trostreĉitej muskoloj, por bonigi la digestadon, mildigi dolorojn kaj ĝenerale je malvarmumoj.

Medikamentoj

Medikamentoj kaj pansaĵoj ekzistas multnombraj kaj multformaj. Elekton mi prezentas en la laste ilustraĵo, esperanto ke vi laŭeble ĉiam estos sana!

Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto

Krei fakvortaron ĉiam estas malfacila afero. En Esperantujo medicinistoj uzis la unuavide plej facilan vojon: ili transliterumis la ekzlstantajn greklatinajn fakvortojn. El la vidpunkto de fakuloj tio sajnas la plej bona solvo. Ili facile komprenas tiujn vortojn.

El la vidpunkto de ordinaraj esperantistoj, kaj precipe de tiuj devenantaj el alia kulturo, la afero aspektas aliel. Por ili ĉiu fakvorto ŝarĝas la lingvon per novvortoj ofte nenecesaj. Tio malfaciligas la lernadon de Esperanto.
La tasko de Esperanto estas faciligi la interkomprenigon de homoj diverslingvaj kaj diverskulturaj. Tial eŭropdevenaj kleruloj sindetenu de
troa kreado de nebezonataj novvortoj!

Ni rapide rigardu la originon de la medicina faklingvo: ĝian kreadon postulis Hipokrato. Lia intenco ne estis faciligi la komprenigon inter medicinistoj. Tute male, lia intenco estis bari al pacientoj la komprenon de la medicinistaj vortoj. Tiel medicinistoj povis facile gardi sian scion aŭ nescion. Tio signifis kaj ankoraŭ signifas ke ili povas ekspluati siajn (ne)konojn pagigante la pacientojn multe da mono por siaj servoj.

La paciento estas impresita de tiom da (ne)scio klarigata per malklaraj vortoj. Ĉu ne aŭdiĝas multe pli imprese "vi suferas je idiopatia (esenca) hipertensio" ol "mi ne scias kial via sangopremo estas tiom alta"?
Tion la paciento same ne scias. Li venis por esplorigi la aferon. Dum li ne komprenas la unuan pompan klarigon kaj tial pensas, ke la medicinisto estas klerega, li dubus je la dua klarigo, ĉu la vizito indis tiom da mono.

Ĉu mi fantazias pri la postuloj de Hipokrato? Tute ne! Ili troviĝas en la fama Hipokrata ĵuro, sed kutime ordinaraj homoj nur scias pri ĝi, ke medicinistoj ĵuras ne malutili al la pacientoj. Tre nobla postulo, sed ĝi estas nurparteto de la tute ĵuro. La plejparton okupas postuloj kiel: ĉiam gloru viajn instruistojn, ne malbone diru pri viaj kolegoj, neniam transdonu viajn sciojn
al nefakuloj ktp.

Ke eblas tute rezigni pri komplikaj, apenaŭ kompreneblaj fakvortoj en la kuracado, pruvas ĉiutage germanaj naturmetodaj kuracisto] kiuj tute simple klarigas al slaj pacientoj la aferon en germana lingvo evitente la greklatinan lingvaĵon. Tio estas iom streĉa: la pacientoj komprenas la vortojn kaj faras demandojn. Tiujn evitas kolegoj parolante faklingve, ĉar la pacientoj deziras eviti per demandoj montri sian nescion.

Certe necesas multaj vortoj por nomi ĉiujn organojn ktp. Necesas lerni vortojn kiaj timuso, lieno ktp- Sed ne necesas ŝarĝi la lingvon per superfluaj du- aŭ eĉ trioblaĵoj: ĉu nefro estas pli eldira ol reno? Ĉu diareo estas pli klara ol lakso, konstipo pli taŭga ol mallakso?

Esperanto estas lingvo. Lingvo servu al komunikado. Tial ĝi estu klara kaj facile lernebla, precipe kiam ĝi nomas sin internacia. Mi konscias ke mi mem multe pekis en tiu ĉi libro kontraŭ miaj propraj postuloj. Ofte mi uzis ambaŭ formojn, kelkfoje greklatindevenajn vortojn, kelkfoje esperantajn. Necesas vasta diskutado pri la medicina vortprovizo en Esperanto kaj mi esperas iom incrŭ tian diskutadon.

Tre interese tiurilate estis mia partopreno en la Seula UK. Tie mi longe diskutadis kun aliaj kuracistoj kaj laikoj. La kuracistoj jam lemintej la superfluajn fakvortojn dum sia studado tute ne kontraŭis ilian uzadon. Sed
eĉ la plej bonaj esperantistoj-azianoj postulis rezignadon je superfluaj vortoj, ĉar ili senbezone kaj senvalore ŝarĝas Esperanton.

Tion ne nur memoru kuracistoj-medicinistoj, sed kompreneble ĉiuj aliaj fakuloj kaj precipe poetoj, inventemaj ofte por savi siajn rimojn.

Nekompreneblajn vortojn ni ne plu juĝu signon de klereco. Vere kleraj homoj ĉiam scias eldiri eĉ malfacilaĵojn klare kaj facile kompreneble!


reen al la komenco      reen al la starta paĝo