LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Koro kaj sangocirkulado

Sangotuboj

Sangotuboj kondukantaj for de la koro nomiĝas arterioj. La ĉefa arterio estas la aorto. Sangotuboj kondukantaj al la koro momiĝas vejnoj.

Kvankam la tasko de arterioj kaj vejnoj estas similaj, ilia konstruo kaj funkciado estas tre diversaj.

Pro la disbranĉiĝo de la sangotuboj, necesa por transport! la sangon ĉien en la korpo, la arterioj malgrandiĝadas. Fine ili transiras al kapilaroj. Kapilaroj estas la sangotubetoj, kiuj ebligas al oksigeno kaj aliaj vivnecesaj substancoj transiri el la tubeto al la interĉelara spaco.

El ĝi, aliflanke, penetras en la kapilarojn la rubaĵoj. lorn post iom pligrandiĝas la kapilaroj al vejnetoj kaj vejnoj. Fine ili atingas la grandecon de la suba aŭ supra granda vejno transportanta la sangon rekte al la koro. La aorto venas rekte el la koro. Se ĝi estus nefleksebla tubo, la forto de la koro ne sufiĉus por longa vojo. Sangocirkulado funkcius nur malsufiĉe. Tiel okazas je diversaj malsanoj, ekzemple arteria sklerozo.

Kiam la koro streĉiĝas elverŝante la sangon, la aorto disvastiĝas. Tiel parto de la energio de la koro transiras al la muskola parto de la aorto.
Kiel ondo tiu energio transiras al aliaj arterioj. La efikon oni povas palpi ĉe haŭtoproksimaj arterioj: estas la pulso.

Ju pli malproksime estas la koro, des malpli efikas la forto de la korobato. La sangopremo malkreskas. Sed tio ankaŭ estas necesa. La arterietoj ne tolerus tiom da premo, kaj en la kapilaroj ne estus sufiĉe da tempo por interŝanĝi la substancojn.

Ĉar arterioj disponas pri muskoloj, ili povas kuntiriĝi kaj enlasi nur iom da sango. Tiel la sangofluo estas direktata al la lokoj de bezono. Fakte la tuta kvanto da sango neniel sufiĉus por plenigi ĉiujn sangotubetojn.

Kiam amasiĝas rubaĵoj en la interĉelara spaco, malfermiĝas la koncernaj sangotubetoj tiel alportante pli multe da nutraĵoj kaj forportante pli da rubaĵoj.

Post la kapilaroj vejnetoj havas la taskon reporti la sangon al la koro. Tiu tasko estas malfacila, ĉar ne plu estas sufiĉe da sangopremo kaj multaj partoj de la korpo dum la tago troviĝas sub la koro. La vejnoj do devas levi
la sangon kontraŭ la gravito.

Tial vejnoj havas valvojn malpermesantaj refluon de sango. Ankaŭ tio ne sufiĉus por retransporti la sangon al la koro. Tial la natura metis la pli grandajn vejnojn inter la muskoloj de kruroj kaj brakoj. Kiam ni movas tiujn muskolojn, ili formas dikiĝon dum streĉiĝo. Ĝi premas kontraŭ la vejnoj.
Ĉar ne eblas densigi fluaĵojn per premo, ili devas forflui. Suben ne eblas pro la vaivoj, tial ili devas suprenflui direkte al la koro. Tiun efikon oni nomas muskola pumpilo.

Tiel ni konatiĝis jam kun bonega helpilo por koraj kaj vejnaj malsanoj: senstreĉa movado je fresa aero helpas per la muskola pumpilo multe pli bone ol ĉiaj medikamentoj!

Sangocirkulado

Parolinte pri la sangotuboj ni jam konatiĝis kun la principoj de la sangocirkulado. Sango fluas pumpate per la koro asistate per la arterioj
al la periferio. Tie okazas la substancinterŝanĝo en la kapilaroj. Poste la vejnoj reportas la sangon al la koro helpate de la muskola pumpilo.

Por la funkciado de la sangocirkulado necesas kram la kora pumpado konsideri

  • rezistan fortan de la sangotubetoj
    Por la rezisto en la sangotubetoj validas la fizika leĝo de Poiseuille. Ju pli granda la kora pumpenergio, despli granda estas la trafluanta sangokvanto. Ju malpli flueca la sango kaj ju pli longa la vojo en la sangotubetoj, des malpli da sango povas traflui.
    (Flueco de la sango dependas de la rilato inter sangaj ĉeloj kaj akvecaj konsistaĵoj kaj de la rapideco de la sangofluo. Se la fluo estas tro malrapida, la eritrocitoj ligljjas monerarrullbrme. krame la flueco dependas de la sanga pH, kiu tarnen nur povas malmulte ŝanceliĝi.)
  • la ĉeeston de reguligaj mekanismoj
    Regulado de la sangocirkulado okazas per vastiĝo aŭ malvastiĝo de la sangotuboj. la malvastiĝo okazas per simpato kaj substancoj influantaj la entubajn perceptilojn. Vastiĝo de la sangotuboj okazas pasive pro malekscitiĝo de simpato aŭ reduktiĝo de loke vastigaj substancoj (karbondioksido, hormonoj). La sangotuboj de vivnecesaj organoj (cerbo, pulmoj, koro, renoj) reguligas sendepende de la vegetativa nervosistemo.
  • funkciadon de entubaj kaj eksteraj perceptiloj
    Entubaj perceptiloj mezuras la premon kaj diversajn kemiaĵojn (precipe karbondioksidon, C02). Eksteraj perceptiloj troviĝas en la muskoloj. Ili informas pri neceso de plia sangoalfluo.

La rapideco de la sangofluo dependas de la vasteco de la sangotuboj, simila al rivero. Kie ĝi estas malvasta, la rapideco estas pli alta. Plej alta estas la rapideco en aorto, kvankam ĝi sajnas la plej vasta tubo. Tarnen la diametro de ĉiuj kapilaroj estas 600-800oble pli granda ol tiu de aorto. En la kapilaroj la rapideco estas plej malrapida. En la vejnoj ĝi kreskas, ĉar la diametro malvastiĝas.

La kvanto de la sango ne sufiĉas por plenigi ĉiujn sangotubojn. La sango-divido dependas de la laboro de la koncernaj organoj. Dum digestado la digestaj organoj akiras plej grandan kvanton da sango. Dum muskola laboro sangofluado preferas la muskolojn kaj sangotubetojn de la koro.
Se estas tro da varmo, la haŭto ricevas multe da sango por forigi la varmon. Nur la sangumado de la cerbo restas preskaŭ ĉiam konstante, ĉar ĝi ĉiam bezonas saman kvanton da oksigeno.

Kvinono de la sangokvanto troviĝas kiel rezervo en hepato, pulmoj kaj lieno. Regulado de la sangocirkulado ne estas facila tasko. Tion homoj facile rimarkas, kiuj suferas pro malbona regulado, se ili leviĝas. Se oni leviĝas el la Ute, okazas kongesto en la subaj korpopartoj, dum ekmankas sango supre. Tio estas efiko de gravito. Dum sekundonoj kolektiĝas sango en la subaj korpopartoj. Ci mankas ĉe la koro. Je sana homo simpato tuj ekagas elversante la hormonojn adrenalino kaj noradrenalino malvastigante la sangotubojn. Tial nerimarkite funkcias la reguligo.

Se la reguliĝo ne funkcias kontentige, homo suferas pro vertigo ĝis sveno, paligo, kapdoloroj, rapidega korbatado ktp. Tio okazas precipe je homoj maljunaj, malsanaj aŭ kun tro malalta sangopremo.

Homojn malsanajn kuŝantaj enlite oni tial devas laŭeble aktivigi. Ili movu kiom ajn ofte siajn muskolojn. Tio trejnadas la sangocirkuladon kaj evitigas la supre menciitan misreguligon. Plej gravas tio ĉe maljunaj homoj, ĉar ilia reguligado plej rapide alkutimiĝas al la kuŝado. Pri sangopremo vi legu poste.

Limfo

En la sangokapilaroj okazas interŝango de substancoj el kaj al la interĉela spaco. Tiucele la kapilaroj havas breĉojn kaj estas ege maldikparieta.
Ĉu akvecaj substancoj restas en la kapilaro aŭ foriasas ĝin, dependas de diversaj premoj:

  • sangopremo elpuŝas
  • osmozo, tio estas la diversa kvanto de iu substanco, egaligas ties niveIon. Oksigeno, ekzemple, foriasas la kapilaron, ĉar ĝia kvanto en la sango estas pli granda ol en la interĉela substanco. Karbondioksido envenas, ĉar estas inverse.
  • koloidosmoza premo dependas de la rilatoj de preteinoj inter kaj ekster la kapilaro. Kutime la kvanto en la kapilaro estas pli granda
    ol ekstere. Tio ligas akvon al la sango. Se pro malsano aŭ malsato mankas preteinoj, akvo kolektiĝas en korpaj kavoj aŭ subhaŭta konektivo.
    Tiel ekestas ŝvelaĵoj (edemoj). La akvo mankas al la sango, kies fluado malrapidiĝas.

Eĉ se ĉio kontentige funkcias, la sango ne reakiras ĉiujn akvecajn substancojn. Proksimume 10% restas en la interĉela spaco. Ili kolektiĝas en limftubetoj kune kun rubaĵoj restintaj en la interĉela spaco. Unue la limfkapilaroj estas malfermitaj, poste ili fermiĝas al tubetoj. Multaj tiaj tubetoj kondukas al limfnodoj. Ili estas la produktejo de limfocitoj, gravaj korpodefendaj ĉeloj. En la limfnodoj la limfo trapasas kanaletojn. Se enestas mikroboj aŭ venenaj substancoj, la limfocitoj tuj atakas ilin.

Limfnodo havas multajn alfluejojn, sed nur unu elfluejon. La limftubetoj pligrandiĝas, ĝis fine apud la koro la limfo refluas en la sangon.

Limfnodoj troviĝas ĉie, kie la korpo havas multan kontakton kun ekstera medio aŭ kie estas tre grave protekti la organismon kontraŭ la enpenetro de mikrorganismoj.

Limfnodoj tial troviĝas amase en la spiraj kaj digestaj organoj, en la kola reglono kaj kie la membroj kunigas kun la trunko.

Krom limfnodoj apartenas al la limfsistemo: lieno (vidu pagon 128), timuso (vidu pagon 127), tonsiloj, apendico.

Oni do facile povas kompreni, ke tonsiloj kaj apendico estas gravaj kaj valoraj organoj, kiujn la okcidenta medicino pro laŭdira neneceso tro facile forigas tiel malfortigante la defendopovon de la organismo.

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo