Aktuala agado de INA-membroj

Februaro 2018: prelegoj dum la 9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - en Havano, Kubo

Harald Schicke, la prezidanto de INA, prelegis dufoje dum la 9-a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Partoprenis ĉirkaŭ 240 personoj el 19 landoj, ne nur el Ameriko, sed ankaŭ el Azio kaj Eŭropo.

La temoj de la prelegoj estis:

1. La germana sansistemo, ne vere naturkuraca temo, sed kun informoj pri la sistemo, kiu plej diskriminacias naturkuracadon. Mi prezentis la tri sojlojn de la germana sansistemo:

- leĝaj devigaj sanasekuroj por ĉiuj dungitoj kaj laboristoj, krom se ili enspezas pli ol 55.000 eŭrojn jare. Ili ne pagas por naturkuracado, almenaŭ ne por naturkuracistoj
- privataj sanasekuroj, jam fonditaj antaŭe, kiuj privilegias memstarulojn, ŝtatajn oficistojn kaj multenspezajn dungitojn kaj laboristojn.


2. Sanigaj efikoj de korea ginsengo

Ambaŭ prelegoj vekis vastan intereson. La unua, ĉar la senkosta sanasekuro de Kubo ankaŭ ne pagas naturkuracadon. Al multaj homoj ne estis klare, ĉu entute ekzistas naturkuracado en Kubo. Tio estis ankaŭ mia demando antaŭ la kongreso. La respondo ricevita estis: ne ekzistas naturkuracado en Kubo. Tion fakte mi ne povis kredi. Evidentiĝis dum la kongreso, ke ĝi tamen ekzistas. Partoprenis kubano, kiu verkas libron pri kubaj naturkuraciloj.

Post la prelegoj venis multaj homoj por demandi pri naturkuracado aŭ peti helpon. Tio estas tre malfacila, ĉar mi ne rajtas diagnozi aŭ kuraci eksterlande. Tamen mi donis konsilojn. Al unu mi eĉ aplikis kapdoloran masaĝon, kiu sendolorigis lin. Tio ne helpas longe, se la kaŭzo ankoraŭ ekzistas. Li evidente havis inflamon sur la kapo. Post vizito al kuba kuracisto li estis kontenta.

Dum la venontaj monatoj mi flegos la kontakton kun homoj, kiuj laboras pri naturkuracado. Certe kelkaj ŝatus kunlabori kun INA.

Cigaroj estas famaj por Kubo. Multaj homoj malŝatas fumadon, sed ili ne diferencas inter cigaredoj kaj cigaroj. Cigaredoj fakte estas duone kemiaj kun la bela artefiko, ke ili daŭras bruli ankaŭ, se la homo dismetas ilin. Cigaroj estas pura naturprodukto, almenaŭ en Kubo. Ni lernis multe pri la kultivado de tabako kaj la zorgema produktado de cigaroj, kiu bezonas tre multe da manlaborado.

Fine mi konatiĝis kun franca partoprenantoj, kiu kultivas plantojn por produkti eterajn oleojn. Ankaŭ tiu kontakto estas valora por INA.

La kongreso estis bonege organizita kun iom da kubaj improvizo kaj pragmatismo. Ĝi ankaŭ ebligis per komunaj vizitoj al tradiciaj kubaj restoracioj kontaiĝi kun la bazo de homa saneco: bona kaj varia manĝo.

Dankon al la multaj homoj, kiuj ebligis tiun unikan kongreson!

Tabakkultivisto montras
la produktadon de cigaro
En manufaktorejo por tabako,
kie oni preparas la tabakfoliojn
por la cigarproduktado
S-ro Harald Schicke, dum la prelego

 

Julio 2017: INA dum la Movada Forio dum UK en Seulo, Koreio

Kiel kutime INA partoprenis dum la Movada Foiro en la komenca tago de la kongreso. Harald Schicke, prezidanto de INA kaj Song Jeong-ok prezentis la celojn de INA tie.

Bedaŭrinde la kondiĉoj tie estis malfacilaj. La Movada Foiro okazis ekstere, sub la plena suno, sen iu ajn protekto, sen seĝo, je temperaturo de ĉirkaŭ 37 gradoj. Tio estis preskaŭ ne eltenebla. Estis sendrata retaliro, sed sur la ekranoj estis pro la suno malmulte videbla. Post malpli ol unu horoj ekpluvis. Fakte, dum julio estas pluva tempo en Seulo.

La ekskursan tagon ni uzis por viziti unu el la firmaoj de korea ginsengo, kiuj produktas korean ginsengon, kiun mia edzino vendas en sia retbutiko ginseng-laden.de. La vicĉefo s-ro Jun veturigis nin al sia firmao en Peochong. Ni rigardis la produktadon, informiĝis pri novaj produktoj kaj vizitis ginsengo-kampon, proksime de la firmao. La aliaj kampoj troviĝas en sovaĝa naturo apud la limo al Norda Koreio. Tien oni rajtas veturi nur per speciala permeso.

La freŝajn informojn mi parte uzis dum mia prelego en la kadro de Scienca Kafejo, kiu temis ĝuste pri la efikoj de korea ginsengo (Panax ginseng C. A. Meyer). Kiel eksterlandanoj prelegi pri korea ginsengo en Koreio? Kial ne. En Germanio mi estas unu el malmultaj fakuloj pri korea ginsengo kaj dum UK tiun temon partoprenas precipe aliaj eksterlandanoj.

La prelego vekis vastan intereson pri ginsengo kaj INA.

Fine de la kongreso ni havis la eblecon renkontiĝi kun la honora prezidanto de INA, d-ro Puramo Chong. Li invitis nin al tradicia manĝo, dum kiu ni parolis pri INA.

La plej malfacila parto en ĉiu kongreso estas varbi fakulojn pri naturkuracado por verki artikolojn, kiujn INA povus aperigi.

S-ro Harald Schicke, dum la prelego Ginsengo Honora prezidanto de INA,
D-ro Puramo Chong

 

Julio 2015: Movada Forio dum UK en Lille, Francio

Kiel kutime la Movada Forio estis la unua kongresero dum la 100-a jubilea Universala Kongreso. Ĝi estas reprezentejo de la diversaj fakorganizoj kaj interkona vespero samtempe.

INA estis reprezentata per sia prezidanto Harald Schicke, Germanio, kaj tiel edzino Song Jeong-ok, Koreio.

La Movada Foiro okazis en la granda halo de la kongresejo "Lille Grand Palais". Ĝia preparo estis iom ĥaosa, ĉar la halon oni antaŭe jam uzis kiel renkontiĝejon de la alvenintaj kongresanoj. Proksimume 120 fakorganizoj estis reprezentataj kaj bezonis multe da tabloj kaj seĝoj. Finfine ĉiu ricevis sian tablon...

INA prezentis sian abundan retpaĝaron, kiu estas la plej granda pri naturkuracado kaj medicino.
Bedaŭrinde UMEA, la jam de 1908 funkcianta organizo de la medicinistoj ekzemple tute ne havas retpaĝaron. En la nuna tempo tio estas grandega manko.

Multaj partoprenantoj miris pri tiu abunda kolekto, kiu ampleksas ne nur ĉiujn iam aperintajn revuojn de INA, sed ankaŭ kompletajn librojn, bone preparitajn por la interreta prezento danke al la sekretariino de INA, Rosa Ebel, Germanio.

Krome INA montris specimenojn de sia revuo, kiu tamen ne plu aperas presite. Membroj de INA nun ricevas regulan retleteron kun novaĵoj el naturkuracado kaj medicino.

Por la Movada Foiro INA renovigis sian informilon kun aliĝilo.

Ni havis kontakton kun multaj interesuloj kaj esperas kreskon de la membraro.

Harald Schicke


Julio 2015: prelego pri Apiterapio kaj la kuracado per abelaj produktoj
dum ILEI-konferenco en la belga Oostende

En la antaŭkongresa semajno okazis tradicia ILEI-konferenco, norde de Lillo, en la belga marborda urbo Oostende. Al la konferenco de instruistoj aliĝis 159 personoj el 34 landoj.

Sinjorino Rosa Ebel faris prelegon pri "Apiterapio kaj la kuracado per abelaj produktoj"

kuracado per mielo kaj cepo kuracado per abelpikoj


Julio 2013: prelego de s-ro Kees Ruig pri naturaj medicinoj kaj pri vitaminoj dum BET 49
en Utena, Litovio

miljara kverko kun preghejeto sur lejcentro norde de Utena (Litovio)

Sur la foto: miljara kverko kun preĝejeto sur lejcentro norde de Utena (Litovio)
Fotis s-ro Kees Ruig, Nederlando

En la kadro de la Somera Universitato de BET 49 (Baltiaj Esperanto-Tagoj) en Utena, Litovio s-ro Kees Ruig prelegis pri naturaj medicinoj kaj pri vitaminoj.
Jen mallonga resumo de liaj prelegoj:

1) naturaj medicinoj ne kuracas la malsanon, sed instigas la korpon mem fari tion. Bona, varia (laŭ la sezonoj), natura nutrajho kaj sana vivstilo povas preventi malsanojn...
2) la preleganto akcentis valoron de vitaminoj kaj speciale atentigis la publikon pri la ĝusta kombino de vitaminoj kaj mineraloj, por ke la korpo plejefike povu utiligi ilin. Samtempe li diris, ke oni ne bezonas legi librojn por ekkoni la fonan teorion, sed ke bonsana fresha manĝado provizas la ĝustajn mineralojn kaj vitaminojn. Ju pli oni devias de natura (biologia) vivo, des pli da suplementoj oni bezonas.
Krome li akcentis la valoron de la suno. En Baltio mankas la suno dumvintre, do somere elmontru la haŭton (speciale la vizaĝon) maksimume al la suno, por ke via korpo ricevu sufiĉan kvanton de vitaminoj D.
Krome li forte akcentis la valoron de "mensaj vitaminoj" por eviti trolacecon, trostreĉitecon kaj elĉerpiĝon. Li nomis kelkajn ekzemplojn kiel jogo, tajĉiĉuano, meditado, sed ankaŭ sportado, promenado, kantado, muzikado kaj mantroj.
  Fine s-ro Kees ludis kaj la publiko kantis kelkajn mantrojn. Oni reagis tre entuziasme.
 

INA konferencoj

La jubilea konferenco de INA okazis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

En la 25-a jaro de INA ni celebris nian jubileon per organizo de nia 4-a konferenco: ĝi okazis en la tempo de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2011 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio.

Nia konferenco pasis. Evidente ĉiuj partoprenantoj estis kontentaj kaj tial mi nomas ĝin tre sukcesa.
INA plenumis la pretendon de la naturkuracado, por ke homoj bonfartu, vivu longe kaj sane.

Tio ŝuldiĝas precipe al kelkaj programeroj kaj iliaj prezentantoj. INA fieras pri elstaraj fakuloj, kiuj dediĉis
sian tempon kaj scion por niaj partoprenantoj. Koran dankon al ĉiuj! INA ankaŭ ĝojis pri kelkaj maloftaj partoprenantoj, kiel Alfredo Kobina el Ganao kaj Wang Disheng el Ĉinio. Same kiel ĉiuj aliaj ili helpis doni al
nia kadra temo - „Naturkuracado en la nuna mondo“ - scion pri la stato de naturkuracado.

Oni povas konstati, ke malgraŭ tio, ke homoj agnoskas la gravecon de naturkuracado, ili ne donas al ĝi la necesan subtenon. En Germanio 75% da pacientoj deziras naturkuracilojn, sed ili tamen prefere vizitas la medicinistojn, kiuj estas pagataj de la sanasekuroj. Tiuj homoj venas al naturkuracisto nur tiam, kiam la medicinistoj diris al ili, ke ne plu estas espero, transvivi la malsanon.

INA logis esperantistojn al Herzberg, bela urbeto en la mezo de Germanio, kiu estas konata kiel la Esperanto-urbo.

Ni havis la ĝojon, saluti du kunfondintojn de INA, s-ron Kees Ruig el Nederlando kaj D-ron Puramo Chong el Koreio (nunan honoran prezidanton). Ankaŭ Hubertus Schweizer, kiu iam estis vicprezidanto, kaj la nunan vicprezidanton de INA D-ro Wang Disheng.

La gesinjoroj Ebel zorgis per siaj kontaktoj al abelistoj en Herzberg pri tio, ke tiuj ankaŭ komprenis la signifon de Esperanto. Antaŭe ili faris la strangan demandon: "Ĉu oni povas paroli pri abeloj en Esperanto?" Sed post la prelego pri abeloj kaj abelaj produktoj kaj la komuna ekskurso al abelejo, ili jam estis konvinkitaj pri la granda utileco de Esperanto.

INA ankaŭ plektis kontaktojn al la loka malsanulejo kaj kompreneble al la urbaj instancoj, kiuj multe helpis al nia sukcesa konferenco. Tiel ni ne nur atentigis pri la graveco de naturkuracado en la mondo, sed ankaŭ pri la rolo de Esperanto.

Tio evidentiĝis ankaŭ en la posta profesia seminario de D-ro Puramo Chong, kiun li faris en Esperanto kun mia interpreto al germanlingvaj kuracistoj el kvin landoj. En la tria tago mia interpretado apenaŭ plu estis necesa. Kelkaj partoprenintoj jam aliĝis al Esperanto-kurso.

En la regiona gazetaro nia INA-konferenco trovis vastan eĥon. Tri grandaj kaj unu mallonga artikolo aperis.

Mi dankas al ĉiuj partoprenintoj, al ĉiuj kontribuintoj pro ilia partopreno en nia jubilea INA-Konferenco. La venontaj supozeble okazos en Litovio kaj Ĉinio, kiujn volas okazigi D-ro Alfredas Maruŝka kaj D-ro Wang Disheng.

Harald Schicke prezidanto de INA

La etoso dum la interkona vespero

fama Esperanto-trinkajxo verdulino... ginsengo
 

Prelego de s-ro Puramo Chong

D-ro Puramo CHONG (Koreio, nun Usono), - unu de la kunfondintoj kaj nun honora prezidanto de INA
Li prelegis pri la temo: "Korea kompleksia medicino Sa-am"


Prelego de s-ro Wang Disheng

Medicina magistro WANG DISHENG - alt-ranga medicinisto en hospitalo Anhui, (Ĉinio) speciale en Tradicia Ĉina Medicino, akupunkturo, dieto kaj masaĝo. Li prelegis pri la temo: "Renoj - la radiko de viva arbo"


Prelegoj de s-ro Harald Schicke

Sinjoro Harald SCHICKE (Germanio), la prezidanto de INA, naturkuracisto, tradukisto de fakaj revuoj kaj preleganto pri diversaj temoj en naturkuracado.

 Li prelegis pri la temoj:  

1)  INA 25-jara  2) Akvokuracado laŭ pastoro Kneipp  3) Ginsengo - radiko de la vivo 4) Bierseminario

Prelego de s-ro Hubertus Schweizer

Sinjoro Hubertus Schweizer (Germanio) estas profesia preleganto kaj pastro,- dum pli ol 35 jaroj li laboris kiel naturkuracisto. Li prezentis sian propran Di(in)an masaĝon.

Resumo:
La Diina Masaĝo laŭ HMS estas tuteca terapio, facile lernebla kaj ĉie dum unu horo bone farebla. ĝi konsistas el:

  1. meridiana terapio laŭ HMS: perceptado kaj pritraktado de la infraruĝa kaj magneta aŭroj de paciento per nuraj manoj
  2. diagnozo kaj terapio de la 12 ĉefaj organoj - helpe de palpado de la pulsoj je la manoj
  3. diagnozo kaj terapio per la psikosomata refleksologio je la manoj  laŭ profesoro Calligaris
  4. sentado kaj pritraktado de la 7 ĉefaj glandocentroj (ĉakra-patronia terapio HMS)
  5. per-spira ortopedio de la kola vertebro (laŭ Zilgrei)
  6. eleganta kiropraktikado de la kola vertebro (laŭ Masayuki & HMS)
  7. masaĝo de la dorso, ventro kaj ekstremaĵoj – klasika, filipina, kaj laŭ Shiatsu-Yumeiho- teknikoj

Prelego de s-ro Alfredas Maruŝka

D-ro Alfredas Maruŝka, (Litovio), fakulo pri naturkuracado.

Li prelegis pri la temo:  Kodo de malsano: triopa vojo por diagnostiko kaj kuracado

Prelego de s-ino Małgosia J. Komarnicka

S-ino Małgosia J. KOMARNICKA (Polando) prelegis pri la temo:
"Sentado de feliĉo kaj la naturo de malfeliĉo en nia vivo."


Resumo:  La prelego temis pri tio, ke la perceptado kaj atingado de feliĉo estas iu vivsinteno. Serĉante feliĉon homoj strebas riĉecon, aprobon aŭ regi-povon, sed la riĉeco kaj famo ne garantias akiron de feliĉo. Neniam ni atingos sukceson, se ni kreos por ni mem tiajn kondiĉojn de vivo, kiuj ne favoros evoluon de nia animo, menso kaj korpo. La korpo, menso kaj animo estas nedisigeble kunligitaj kaj do bonaj emocioj, ekz. optimismo plifortigas nian imunan sistemon.

Prelegoj de s-ro Kees Ruig

Sinjoro Kees Ruig, (Nederlando), eksvicprezidanto kaj kunfondinto de INA.
Dum jardekoj li okupiĝas pri naturkuracado.

Li prelegis:  
  1) pri homeopatio,  2) rakontis humanisman fablon,  3) organizis mantrokantadon,  
  4) prezentis la Herzberg-himnon, ludis muzikon kaj kantigis la ĉeestantojn dum la adiaŭa vespero...

Prelego de s-ro W. Ebel, mielo-provo kaj la vizito al la abelisto

S-ro Waldemar Ebel (Germanio), hobia abelbredisto.
Li prelegis pri la temo: "Abelo - unika insekto ne nur pro mielo"

Resumo: La abelo estas la sola insekto, kiu jam de antikva tempo estas bredata de la homo cele rikolti unikan naturan produkton mielon. 80% de la homa vegetara nutraĵo rekte dependas de tiu (ofte maljuste akuzata) laboremulo...
La celo de la prelego estis mallonge informi pri la mirinda matriarkeca mondo de abeloj, rakonti pri diversaj kuracaj ecoj de la abelproduktoj kaj ilia ĝusta uzo kaj gajni simpation de la aŭskultantoj por tiu laborema insekto.


Prelego de s-ro Knöringer

D-ro Knöringer (Germanio) prelegis pri la temo: "Amikaro Bruno Gröning"

Resumo:

 

La etoso dum la adiaŭa vespero

5
 

Seminario por fakuloj:

Enkadre de la konferenco la INA-fakuloj ofertis seminarion, kiu okazis por fakuloj naturkuracistoj en Esperanto kun traduko al la germana lingvo.

5a - 7a aŭgusto 2011: Okazis praktika seminario (por germano-parolantaj kuracistoj) pri la temo:
                                   "Kompleksia Medicino kaj Sa-am Akupunkturo"

La seminarion gvidis D-ro Puramo Chong  (Koreio/Usono).

La kondiĉoj de la partopreno en la praktika seminario estis la teoria bazo de la faka libro de D-ro Puramo Chong "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" en la lingvo Esperanto.  

La germanlingva versio de la libro estis tradukita de sinjoro Harald Schicke (Germanio) kaj eldonita de MZ-Verlag por germanlingvaj uzantoj.

Jen artikolo pri la pasinta seminario, kiu aperis en la loka preso:

 

La 3-a INA-konferenco, en julio 2008 en Herzberg - La Esperanto-urbo, Germanio

En la tempo de la 12-a ĝis la 19-a de julio 2008 la Internacia Naturkuraca Asocio (INA) okazigis sian
3-an konferencon en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanio.

Samtempe en Herzberg okazis la Kulturturisma Semajno, kiun organizis la Internacia Kultura Centro Herzberg
(ICH - www.ic-herzberg.de ) kies partoprenantoj ankaŭ aktive partoprenis niajn ofertojn kaj informiĝis pri naturkuracado. La tuta semajno okazis en granda harmonio kaj ĉiuj partoprenantoj restis tre kontentaj.

Niaj cefaj prelgantoj el Ĉinio - Ji Diping (pro malsano) kaj nia vicprezidanto Wang Disheng (pro rifuzo de la vizo)
kaj la kolegino el Meksiko bedaŭrinde ne povis ĉeesti la konferencon, tial la antaŭplanita temo "Herbokuracado
en Oriento kaj Okcidento"
ne plu havis sencon, ĉar la esenca parto mankis.

Pro tio ni ŝanĝis la kadran temon kaj prelegis pri la germana naturkuraca koncepto, kiun vi jam konas el niaj revuoj: "Kuracado laŭ Pastro Kneipp", ĉar en Herzberg estas bonega ebleco sperti la praktikan parton.

Ankaŭ la publika vespero estis sukcesa. En ĝi mi prelegis dulingve pri korea ginsengo. Kelkajn fotojn vi povas vidi ekz. sur la oficialaj paĝoj de Herzberg - la Esperanto-urbo (www.herzberg.de).

Dum la festotago de la dujariĝo de la decido nomi Herzberg la Esperanto-urbo(n) partoprenis preskaŭ 60 homoj,
i. a. du urbaj konsilantoj kaj la urbestro (La urbestro poste ankaŭ parolis dum la solena inaŭguro de la UK).

En bonega Esperanto li klarigis la celojn de la iniciato. Herzberg ne estos efemera afero, sed la tuta urba oficistaro kaj la urbaj reprezentantoj nun lernas Esperanton. Komune kun ICH ili multe laboras por la efektivigo de la unua Esperanto-urbo.

La urbestro Gerhard Walter precipe ĝojas, ke Jeong-ok kaj mi baldaŭ translokiĝos al Herzberg kaj tie estos la unuaj, kiuj ekloĝas tie pro la "Esperanto-urbo". La urbo promesas ĉiun ajn helpon.

Estas malfacile trovi en Germanio pli favorajn kondiĉojn. Nun nia domo, kiun ni aĉetis en la ĉefa strato de Herzberg, estas renovigata. Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de nia konferenco vizitis ĝin kaj scias, ke ĝi fariĝos la nova naturkuraca centro de Esperantujo.

La ŝanco de la Esperanto-urbo ankaŭ validas por INA. Se multaj homoj ion kontribuus, ni havus tute novan centron, ne konkuran al UEA aaŭ iu alia asocio. Jam nun tie ĉiumonate okazas multaj esperantistaj eventoj.

Herzberg - la Esperanto-urbo meritas vian viziton!

Dum UK en Roterdamo okazis la tradicia INA-kunsido. ĝin partoprenis proksimume 60 personoj - iom malmultaj, sed la konkurado estis tre granda, ĉar samtempe okazis du koncertoj, unu kun tre fama artisto.

Dum la INA-kunsido prelegis s-ro d-ro Maruschka (Litovio) kaj s-ro Hubert Schweizer (Germanio), kiu nun preparas esperantlingvan libron pri speciala kuracado. Mi prelegis pri la kuracado laŭ Kneipp.

La partoprenantoj evidente estis tre kontentaj pri la kunsido, kiu tradicie apartenas al la plej interesaj dum UK. Multaj poste faris demandojn pri individuaj sanproblemoj.

Dum la la movada foiro ni dividis tablon kun "Rondo Kato". Evidente la plej multaj homoj pli interesiĝis pri la belaj katetoj, kiujn ili montris sur fotoj.

Kiel fote montri la laboron de INA por konkuri kun la amindaj katetoj? Se vi havas proponon, mi tre ĝojus!

Amike kaj tre ĝoje, ke INA venkis la malfacilaĵojn, salutas vin
Harald Schicke, prezidanto de INA

La 2-a INA-konferenco, en decembro 2005, Shanghai, Ĉinio

La 2-a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis de la 5-a ĝis la 9-a de decembro 2005 en Shanghajo, Ĉinio. ĝi kunvenigis pli ol 40 naturkuracistojn kaj interesulojn, kiuj konferencis sub la temo "Maljuniĝo kaj Naturkuracado". Prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj en la teknike perfekte kaj lukse ekipita konferencejo de la Federacio de Sociaj Sciencoj.

Jen la listo de la prelegoj:

Dum la konferenca semajno ĉiumatene okazis lernado kaj ekzercado de Tajĉiĉuan, kiun gvidis majstro ZHANG Jiping, Ĉinio. Li estas esperantisto kaj majstro de diversaj tradiciaj ĉinaj batalartoj, kiu nun gvidas Universalan Tajĉiĉuan - Grupon de
E
speranto  (UTGE): www.01248.cn

Tre interesa estis la vizito al Shanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM, kie la partoprenantoj vidis la akupunkturadon, ĉinan masaĝon kaj la farmacian fakon, en kiu oni ĉiutage preparas la drogojn por tizanoj en la kvanto de 5,2 tunoj.

En la hospitalo konferencanoj aŭdis du prelegojn de profesoroj de Shanghai Ĉin-medicina Universitato sub la traduko de s-ro Cui. La hospitalo donacis al ĉiuj partoprenantoj tre belan argilan teotason kaj diversajn materialojn pri la hospitalo. Vespere okazis bankedo, al kiu nin invitis Sxanghaja Medicina Hospitalo pri TĈM kaj Federacio de Sociaj Sciencoj. Tiel la konferencanoj spertis la varian kaj bongustan ĉinan manĝon kaj ties sanigan efikon.

Ankaŭ la turisma programo apartenis al la konferenco. Tiel ni ĝuis faman ĉinan akrobataĵon, viziton al la malnova kvartalo de Sxanghajo kaj Yu ĝardeno.

Dum la ekskurso al la centro de Sxanghajo ni vizitis la duan globon (267 m) de la televida turo, kies grandioza arkitekturo etendiĝas al alteco de 468 m.

En la lasta tago de la konferenco okazis tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou, kie ni ĝuis la belegan naturon de la okcidenta lago, la grandiozan Liin-templon kaj tegustumadon de fama tekultivejo.

Kelkaj partoprenantoj uzis la eblecon veturi de la flughaveno per la unika magnetŝveba trajno, germana invento, kiu rapidiĝas ĝis 431 km/h sur la 33 km mallonga distanco. ĝi estas mallaŭta, uzas malmulte da energio kompare kun kutima trajno kaj veturas multe malpli skue.

La konferencon perfekte organizis vicprofesoro WANG Minhao, Ĉinio, al kiu I N A ŝuldas multe da danko.


La 1-a INA-konferenco, en aŭgusto 2002, Krefeld, Germanio

La 1-a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis en aŭgusto 2002 en Krefeld, Germanio.
Ne, ĝi ne estis internacia kongreso de amazonoj, nek seminario pri virinaj rajtoj.
Ĉi tie renkontiĝis aktivuloj kaj interesitoj pri naturkuracado. Pluraj el ili konis unu la alian ĝis nun nur koresponde.
Sep landoj estis reprezentitaj. La konferenca programo variis de la koreia akupunkturo Sa-am ĝis influo de la kosmo je la sano de homo.

Dank’ al la bona organizo sufiĉis tempo kiel por seriozaj tiel por distraj programeroj.  La sanon kaj bonhumoron pozitive influis ankaŭ glaso da biero kaj ekskursoj al pitoreskaj lokoj. La partoprenantoj de la konferenco disveturis pli plenaj da entuziasmo ol ĉe la alveno. 

  

INA-historio

INA estas faka organizo en esperantujo, kiu pritraktas la problemojn de sano. Nian organizon gvidas profesiaj fakuloj, tamen en ĝi partoprenas ankaŭ amatoraj, ordinaraj homoj, ĉar la sano sendube estas problemo de ĉiuj homoj.

INA ne emas kontraŭstari, nek ekskluzivigi la modernan, kutiman medicinon, sed prefere favoras al kunekzistado. La principo de nia natura kuracado tamen malsamas al tiu de moderna medicino.

Ni opinias, ke homoj povas nature  kuraci siajn malsanojn, ĉar ili estas unu parto de la naturo, kaj ne dependigi sin de kemiaj medicinaĵoj.

Ni kredas, ke obei al la leĝo de la naturo kaj helpi al la natura forto en la homa korpo, estas la ŝlosilo por kuraci malsanojn.

INA estis fondita en la jaro 1986 de sinjoro Carmel Mallia - sanitara inspektoro, verkisto, poeto kaj doktoro pri naturkuracado. La dua fondinto estis sinjoro Puramo Chong - orientmedicina naturkuracisto, kiu verkis fakan libron "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" kaj skribis multajn fakajn artikolojn pri naturkuracado en Esperanto.

INA havas membrojn en la tuta mondo. Niaj membroj estas fakuloj aŭ simpatiuloj aŭ simplaj interesuloj pri alternativa kaj naturkuraca medicinoj.

Se vi havas intereson pri la natura metodo konservi vian sanon, ni proponas al vi membriĝi al nia asocio. Via aktiveco ĉiam estas bonvena!

Aliĝilo  al INA kaj la Statuto  de INA (en PDF-formato)

reen al la komenco  reen al la starta paĝo