Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo

"Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo"

verkita de sinjoro Puramo CHONG, Koreio, eldonita de KAVA-Pech, Ceĥio.

Tiu ĉi libro prezentas unikan korean tradician medicinon, konatan kiel Kompleksia Medicino kun ĝia unika kompleksia akupunkturo, kies teoriaj bazoj malsamas ol tio de la ĉina medicino.

" Vi lernos ne nur pri la diferencoj inter tradicia ĉina medicino, devenanta de la antikva Ĉinio kaj tradicia korea medicino, specife evoluinta en Koreio, sed ankaŭ pri pri tio, kiel diversaj ĉinaj antikvaj teorioj estas kritikitaj kaj malsame aplikataj al korea medicino".  
(el la "Antaŭparolo" de la autoro).

ISBN 80-85853-55-8, 272 pagoj, riĉe ilustruitaj kun multaj tabeloj.


Konstitutionelle Medizin und Sa-am Akupunktur

"Konstitutionelle Medizin und Sa-am Akupunktur"

tradukita de sinjoro Harald Schicke, Germanio. Germanlingva versio
de la libro "Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo".

Eldonita de MZ-Verlag por germanlingvaj uzantoj.

S-ro Harald Schicke tradukis la supran libron de Puramo CHONG
kun la celo diskonigi korean medicinon en Eŭropo precipe por neesperantistoj.

ISBN 3-89240-083-0, 250 paĝoj.
Detalojn vi povas legi en la hejmpaĝo de www.sa-am.de


La korpo de la homo

"La korpo de la homo"

verkita de sinjoro Harald Schicke, Germanio; enkonduko al konstruo kaj funkcio, 2a eldono, eldonita de MZ-Verlag ( legu la libron online ).

Jen libro peranta al vi la bazajn sciojn pri la konstruo kaj funkciado de la homa organismo. En lingvaĵo komprenebla ankaŭ por laikoj vi konatiĝas kun mirakloj de la homa korpo. 71 ilustraĵoj sur 147 paĝoj facile komprenigas la necesajn fakvortojn.
La juĝo de unu leganto: "... kristalpure kaj frapege efikanta, fake senriproĉa esperantaĵo! ... kaj la temo, kaj ties prilaboro apenaŭ havas precedenton en nia literaturo."

Por la 2a eldono ni aldonis indekson, ilustraĵojn kaj informojn.
Krome ni forigis komposterarojn.
La libro estas lukse bindita, plenkolora, 119 paĝoj, 55 ilustraĵoj,

Legu recenzon pri la libro, kiu aperis en la revuo MONATO

ISBN 3-89240-098-9, 147 paĝoj, 71 ilustragoj,   Prezo 13,50 euroj


"Tradicia ĉina dieto"

"Tradicia ĉina dieto"

verkita de sinjoro Wang Disheng, Ĉinio

La tradicia ĉina dieto (TĈD), nomata ankaŭ tradicia ĉina manĝaĵ-terapio, estas unu el la karakterizo-riĉaj sciencoj, kiu studas la leĝon kaj metodojn  kiel utiligi efike manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj tradiciajn ĉinajn drogojn (TĈDR) kontraŭ malsano aŭ sindromo kaj kiel sufiĉe efektivigi tiujn efikojn.

Laŭ la teorio de TĈD, por preventi kaj kuraci malasanon, plifortigi homan korpon aŭ prokrasti seniliĝon oni ne simple kunmiksas manĝaĵojn (aŭ trinkaĵojn) kun drogoj, sed receptigas ilin laŭ la teorioj de tradicia ĉina medicino ( TĈM) kaj preparas ilin per la ĉinstilaj kuirmetodoj je belkoloraj, bonodoraj kaj palatplaĉaj frandaĵoj.

ISBN 988-97267-4-2, 360 paĝoj,    Prezo 10 euroj


Germanaj bieroj

"Germanaj bieroj"

verkita de sinjoro Harald Schicke, Germanio. 3-a eldono.

La sola libro pri biero en Esperantujo!

Lernu leĝere pri unu el la plej valoraj trinkaĵoj, ĝiaj kelkjarmila historio, kulturo, ingrediencoj, ĝia produktado, preventa kaj kuraca efikoj je nia sano.
La libro estas lukse bindita, plenkolora, 119 paĝoj, 55 ilustraĵoj,

Legu recenzon pri la libro, kiu aperis en la revuo MONATO en februaro 2008.

ISBN 3-89240-124-1,  Prezo: 12 eŭroj (+ sendokosto)


"Tradicia ĉina dieto"

"Santeni vian vivradikon"

verkita de sinjoro Wang Disheng, Ĉinio



ISBN    Prezo


reen al la komenco  reen al la starta paĝo