LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Eldondatumoj de la libro

2a eldono julio 1995 © 1993,1995 Harald SCHICKE - ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Kompostejo: MZ-Verlag, Buchholz in der Nordheide
Presejo: data processing Niels Junge, Hollenstedt
Kontrollegado TAHIRA Masako, Japanujo

MZ-Verlag Harald Schicke, Püttjerberg 17, D-27383 Hetzwege, Germanujo
ISBN 3-89240-098-9 - 2 a pliampleksigita eldono
(ISBN 3-89240-078-4- 1a eldono 1993)

Ĉiuj asertoj en tiu ĉi libro baziĝas je zorgemaj esploroj kaj spertoj de la aŭxtoro. Tarnen scioj povas ŝanĝiĝi. Aŭtoro kaj eldonejo tiai ne povas respondeci. Pri kritikoj, instigoj kaj proponoj ni estas dankemaj.

Origine verkita en Esperanto

 

Antaŭparolo por la 1-a eldono

Kiam mi estis tute freŝa esperantisto, antaŭ dudek kvin jaroj, mi multe korespondis kun franca amikino. Al ŝi mi dankas mian relative bonan lingvoscion kaj ebie eĉ mian postan profesion.

Mia preferata libro tiam estis ĝuste "la korpo de la homo" de japana kuracisto. Mi uzis ĝin, por ke ni ambaŭ lernu pri seksaj aferoj (kvankam
ni ambaŭ restis virgaj - bedaŭrinde!).

Krome mi lemis multe pri la korpo entute. Certe ĝi estis bona instruo por mia posta profesio. Mi fariĝis dek jarojn poste naturmetoda kuracisto.

La libro de longe ŝajnas esti elĉerpita. Ankaŭ mia ekzemplero ne plu retroveblas. Mi nur ankoraŭ memoras la ruĝan kovrilon. Alia verko ne ekzistas.

Tial ml decidis mem verki enkondukan libron pri anatomio (anatomio = konstruo de la korpo) kaj fiziologio (fiziologio = funkcio de la korpo)
de la homa korpo. Mi esperas, ke tiu ĉi libro ne estos la lasta de mi
verkita pri medicina temo.

Ĉar mi mem tarnen ne povas verki tro multajn librojn, mi petas aliajn personojn: verku ankaŭ vi librojn pri medicinaj kaj aliaj fakai temoj, kiujn mi volonte eldonos en mia propra eldonejo MZ-Verlag.

Kompreneble librojn oni verkas kaj eldonas nur, se troviĝas legantoj.
Tial mi petas vin, kara geleganto, skribu al mi vian opinion pri tiu ĉi verketo, faru proponojn pri temoj, kiuj interesas vin!

La libro estas unuavice verkita por laikoj. Tial mi laŭeble uzas vaste konatajn vortojn evitante tro fakan lingvaĵon. La libro ja estu interesa kaj facile legebla!

Tarnen mi ofte aldonas la fakajn terminojn. Tio stimulu aliajn kuracistojn al pli vasta terminara diskutado. Konsilojn mi ĉiam danke akceptas. Certe la plej malfacila parto dum fa verkado estis la baraktado je la taŭga fakvorto. Certe tio detenas multajn homojn de verkado de manuskriptoj.

Helpis al mi PIV, Esperanta Bildvortaro kaj Esperanta Medicina Terminaro. Tarnen mi ofte rezignis nomi ĉiiujn partojn de ilustraĵo.

Mi ja estas nek anatomo nek terminologo. Aliflanke por enkonduka libro ne necesis nomi ĉiujn partojn, kiuj en la gepatra lingvo estas same nekonataj
al laikoj.

Pro manko de spaco mi ne povis detaligi ĉiun temon. Mia elekto estas arbitra. Mi provis iom ĉerpi el miaj spertoj kolektintaj, kiam mi preparis novulojn por ilia studado.

Germanaj naturmetodaj kuracistoj kutimas  -  kontraŭe al multaj medici-nistoj  -  paroli klare kaj kompreneble al la pacientoj. La intenco ĝuste estas, ke ili komprenu siajn korpon kaj malsanon por pli bone kunlaboradi en la proceso de sanigado.
(Tre konata germana naturkurmetoda kuracisto, Heinrich Hense. foje diris, ke ĉiu studinta homo povas fariĝi medicinisto, sed ke ne ĉiu medicinisto povas fariĝi kuracisto. Tiel li volis esprimi, ke krom scioj por kuracisto nepre necesaj estas komprenemo por la paciento kaj respekto antaŭ la naturo.)

Tro multaj homoj bedaŭrinde apenaŭ konas la konstruon kaj funkcion de
la korpo. Tial ili ofte agas kontraŭ la bezonoj de ilia organismo tiel malsanigante ĝin.

La moderna okcidenta medicina skolo konkeris grandajn partojn de la mondo. Tiu medicino estas multkosta kaj por la tiel nomataj neevoluintaj landoj apenaŭ pagebla. La multkosta okcidenta medicino ofte detruis lokan naturmetodan kaj malmultkostan kuracadon.

Tro multaj homoj kredas je tiu "medicina dio" (fakte en Germanujo oni ofte parolis pri "duondioj en blankaj vestaĵoj". Medicinisto] tion kompreneble volonte aŭdas), ĉar ili scias tro malmulte pri siaj korpo, animo kaj spirito. Lastajn du la okcidenta medicino tute neglektas.


Homoj sciantaj pli multe pri la funkcio de la korpo malpli ofte malsaniĝas
kaj pli ofte fidas al naturaj metodoj, facile pageblaj por ĉiuj!  Mi deziras al vi ĉiam plenan sanon kaj kelkajn interesajn horojn kun tiu ĉi libro.

supren

Antaŭparolo por la 2-a eldono

Mi tre ĝojas prezenti al vi post nur du jaroj la duan eldonon de mia libro.
Por Esperantujo tio signifas grandan vendosukceson, kvankam parto de la eldono estis donacita al esperantistoj en landoj, kie mankas Esperanto-libroj. Tiu sukceso stimulu aliajn eldonejojn publikigi fakajn librojn, kiuj ankoraŭ tre mankas!

Same mi ĝojas, ke mia alvoko ne estis vana: mia eldonejo ricevis diversajn manuskriptojn, kiuj aperis dum tiuj du jaroj:

  • Klopodu kompreni min
  • Lernolibro pri oftalmologio
  • Sanon! Kiel kuraci sin mem per naturaj metodoj
  • Mi resanigis PPPetron
  • Receptaro de kuracigaj plantoj

Por detaloj vidu en Literaturo.  Se vi havas pretan fakan manuskripton
aŭ intencas verki ĝin, nepre kontaktu nin!  MI tre dankas al la legantoj, kiuj sendis laŭdojn kaj kritikojn. Precipe mi dankas al Prof. Ricardo Salazar CRESPE el Kubo kaj D-ro Nikola DONEV el Bulgarujo, kiuj sendis tre valorajn komentojn.

Plej multe mi dankas al s-ino TAHIRA Masako el Japanujo, kiu mirinde atente kontrollegis la unuan eldonon (post ĝia apero) kaj trovis, bedaŭrinde, tre multajn komposterarojn. Danke al ŝia laboro en tiu ĉi dua eldono certe malabundas komposteraroj (tarnen ekzistantajn kulpas la aŭtoro, kiu lastmomente aldonis diversajn informojn al la libro).

Mi ankaŭ menciu Eventoj-n kaj Polan Radion. Ili multe subtenis la vendo-sukceson, ĉar ili detale informis siajn legantojn respektive aŭskultantojn
pri tiu ĉi libro, dum aliaj ignoris ĝin.  
Fine mi ne forgesu Ĉapelilo-n. Tiu tekstoprilaborilo estas la unua, kiu aperas en Esperanto kaj regas la lingvon. Ĝi disponas pri sensacie bonkvalita literumadkontrolilo, kiu estontece reduktos komposterarojn konsiderinde. La kvalito de la kontrolilo estas senprecedenca kaj certe en neniu alia lingvo havebla.

Tiu ĉi libro bedaŭrinde ankoraŭ ne kontroliĝis per ĉapelilo, ĉar ni uzis alian komputilan tipon por la kompostado. Por aliaj libroj ĝi jam uziĝis tre sukcese.

Bonan sanon deziras al vi la aŭtoro!

Harald Schicke

 

supren


reen al la komenco  reen al la starta paĝo