LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Eldondatumoj de la libro
  2. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  3. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  4. La ĉelo
  5. Histoj (ĉelaroj)
  6. Organoj. Ostaro
  7. Koro kaj sangocirkulado
  8. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  9. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  10. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  11. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  12. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  13. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  14. Nervaj organoj. Cerbo
  15. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  16. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  17. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  18. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  19. Ilustraĵoj el la libro
  20. Literaturo

Histoj (ĉelaroj)

Ĉeloj same (aŭ simile) diferencigintaj formas ĉelaron, kiun la medicinistoj nomas histon. Laŭ la diferenciĝo oni konas jenajn histojn:

Epfteliaj histoj

Epitelioj (rimarko por fakuloj: termino trovita en PIV.  Epitelo sajnas al mi multe pli eleganta) estas senbreĉaj ĉelaroj tegantaj internajn kaj eksterajn surfacojn. Epitelioj situas sur baza haŭteto. Ili havas diversajn funkciojn, formojn kaj arangojn.

  Funkcioj:

  • Protektado, ekzemple ekstera parte de la haŭto
  • Sekreciado per epiteliaj ĉeloj aŭ organoj. Oni distingas inter eksokrinaj glandoj sekreclantaj al interna aŭ ekstera surfaco kaj endokrinaj glandoj sekreciantaj rekte en la sangon. Tial ili nomiĝas hormonaj (endokrinaj) glandoj.
  • Enkorpiĝado de diversaj substancoj, ekzemple per la tegumento
    de la intesto
  • Perceptado, ekzemple per la epitelio de la sensaj organoj

 Formoj:

La formo dependas de la funkcio. Oni distingas inter plata (ekzemple tegaĵo interna de sangotubetoj), kuba (kolektaj tubetoj de la renoj) kaj cilindra (tegumento de la intesto) epitelioj.

 Aranĝoj:
 Epitelioj varias laŭfunkcie en sia aranĝo:

  • unutavola epitelio troviĝas en la intesto por enkorpigo de substancoj
  • plurtavola epitelio havas protektan funkcion kiel la haŭto
  • plurstupa epitelio troviĝas en la spirejoj
  • transira epitelio povas bone akordiĝi al grandaj ŝanĝoj de la surfaco, ekzemple ĉe la lipoj la transiro de ekstera al interna haŭto

 Surfacoj:

Laŭ la funkcioj diversas ankaŭ la surfacoj. En la spirejoj troviĝas epiteliaj ĉeloj kun transportaj haretoj, en la intesto refaldaĵoj pligrandiĝantaj la surfacon.

Konektivaj histoj

Konektivaj histoj havas aŭ pli apogan aŭ pli metabolan funkcion. Ju pli unu funkcio superregas, des malpli la alia ekzistas en la koncerna histo. Generale oni povas diri, ke konektiva histo kunigas histojn, organojn kaj organarojn al la organismo.

Feta konektivo (mesenkimo)
Ĝi estas la gepatra ĉelaro de ĉiuj konektivaj histoj. Mesenkimo similas al malseka spongo, en kies breĉoj troviĝas fluaĵo. La unuopaj ĉeloj estas plej obligemaj kaj migremaj. Tiel ekestas i. a. makrofagoj. Kune kun la reta konektivo ĝi servas al la defendopovo de la organismo.

Reta konektivo
Reta konektivo de la plenkreskulo similas al feta konektivo. Gi formas reton kun breĉoj kvazaŭ spongo kapabla engluti kaj digesti substancojn. Unuopaj ĉeloj povas liberigi sin el la reto kaj memstare eniri sango- aŭ limftubetojn. Reta histo havas la plej viglan metabolon el ĉiuj konektivaj histoj.

Ĝi formas la bazon de limfnodoj, lieno (vidu pagon 128) kaj osta medolo (vidu pagon 22). Krome ĝi troviĝas en la hepato (vidu pagon 52), en parte de la cerbo kaj en la alveoloj de la pulmoj.

Plenkreskula konektivo
Ci ofertas vastan gamon da funkcioj kaj povas esti aŭ spongoforma aŭ streĉita kaj sargebla. Ci formas ĉelojn liberajn aŭ fiksitajn kaj fibrojn ekstreme fortikajn (tendenojn).

Funkcioj:

  • konektivo, ĉu per spongoformaj ĉeloj ĉu per tendenoj
  • metabolo per ĉeloj kaj substancintersango pere de interĉela substanco
  • akvomastrumado
  • vundoriparado kaj cikatrigo
  • defendado per fagocito kaj produktado de antikorpoj

Grasa histo
Oni distingas brunan kaj flavan grasajn histojn. Brunaj grasaj ĉeloj enhavas multnombrajn grasajn gutetojn. Ili troviĝas etnombre en kolo kaj brusto. Plej multe troviĝas flavaj grasaj ĉeloj en la korpo. Ili enhavas unu grandan guten da graso.

Oni diferenciĝas grasan histon laŭ la funkcio:

  • depona graso servas kiel provizo. Por deponado kaj uzado la korpo devas ĉirkaŭi grasajn ĉelojn per kapilaroj. Tio povas multe ŝarĝi sangocirkuladon kaj koron, kiam homo estas tre dika (havanta do multajn grasajn histojn).
  • konstrua graso servas kiel remburaĵo, ekzemple je la postaĵo. En aliaj lokoj ĝi respondecas je la situo de la organoj, ekzemple en la okulkavo ĝi ebligas la movon de la okulo, apud la renoj ĝi tenas ilin en sia loko.
  • izola graso protektas la korpon kontraŭ tro granda perdo de varmo.

Kartilagaj histoj
Kartilago estas substanco konsistente el kartilagaj ĉeloj kaj baza substanco, en kiu la ĉeloj trovigas. Diversaj specoj havas diversajn funkciojn.

  • Kartilago formas la surfacon de artikoj protektante ilin kontraŭ eluzigo
  • Kartilaga histo formas elstarajn korpopartojn, kiel la nazopinton
    aŭ la orelkonkon
  • Kartilaga histo formas la intervertebrajn diskojn

Osta histo
Pensante pri ostoj oni vidas skeleton antaŭ si. Fakte osta histo de plen-kreskulo konsistas el unu triono de organika baza substanco kaj du trionoj de neorganika (minerala) substanco. Post la morto restas la neorganika.

La organika parte donas al la ostaro flekseblon, la neorganika parte donas fortikecon. Sen la organika parte la ostaro estas facile rompebla.

Kvankam osto sajnas esti neŝanĝebla, ĝi vivas tute same kiel aliaj organoj. Daŭre okazas konstruo kaj malkonstruo. Konstruon kaj malkonstruon prizorgas diversaj ĉeloj.

Ostoblastoj produktas la bazan organikan substancon. Ostoklastoj konsumas la bazan substancon. La ekstera formo de la ostoj restas sama malgraŭ la alikonstruado. Se la alikonstruado ne bone funkcias, ekestas ostoporozo. Evidente hormonoj respondecas pri la ostoporiĝo, ĉar plej ofte virinoj post la menopaŭzo ekmalsanas. La ostoj fariĝas ekstreme rompeblaj.

Funkcioj:

  • apogilo de la organismo
  • deponejo por mineraloj
  • produktejo de sangaj ĉeloj

Formoj:

Oni distingas inter plataj (ekz. skapolo, sternumo, kapaj ostoj), mallongaj (ekz. vertebroj, man- kaj piedradikaj ostoj), longaj ostoj (ekz. supraj brakaj krurostoj). La longajn ostojn oni ankaŭ nomas tubaj ostoj.
La artikofinaĵoj (epifizoj) estas tegataj per kartilago. La aliajn eksterajn partojn de la ostoj tegas ostohaŭto (periosto), kiu estas tre sentema
(certe ankaŭ vi iam puŝis dolorige vian tibion). Periosto nutras la ostojn kaj la ostan medolon. La produktado de nova osta substanco ekiras de ĝi.

Meze de la diafizo, la meza parte de longaj ostoj, trovigas flava grasa medolo. En la mezo de la epifizoj ruga medolo produktas sangoglobetojn (eritrocitojn, granulocitojn kaj trombocitojn).

Muskolaj histoj

Muskolaj histoj specialiĝis je rapida streĉado. Tiel muskoloj ebligas la movadon de la organismo kaj la malgrandigon de kavaj organoj.

Formoj:

  • glataj muskoloj formas la muskolan tavolon de kavaj organoj.
    Ili laboras malradipe, ritme, senvole kaj aŭtonome (stiritaj de la posedanta organo). La movo estas vermoforma. Unuopa glata muskolĉelo aspektas spindelforme kun longeca kerno (nukleo) en la mezo. La histon ligas retecaj fibroj. La ritma kuntirlgo okazas ondece.

    La ofteco dependas de la organo kaj de la necesa laboro. La muskola histo de la intestoj moviĝas dekdufoje po minuto dum normala agado. Pli rapidan agadon oni trovas ĉe inflamoj de la intestoj. IIi ofte kaŭzas lakson aŭ respektive kaj dolorojn. La vegetativa nervosistemo stiras la funkcion pere de kemiaj substancoj.

  • skeletaj muskoloj laboras rapide, vole (stiritaj de la centra nervosistemo). Ili konsistigas proksimume 40% de la korpaj histoj. La skeleta muskolaro konsistas el ĝis 5 cm longaj ĉeloj kun pluraj nukleoj situantaj malcentre.

    La muskola agado konsumas multe da energio. Tiun energion la muskolo povas ĉerpi el la jam konata ATP, fosforkreatino kaj glikogeno. Disigo de fosforkreatino servas al la reŝarĝo de ADP al ATP. La fosforkreatino rekonstruiĝas per la energio el la disigo de glikogeno al laktacido.

    Ju pli multe da laboro ni postulas de nia muskolaro, des pli ĝi trejniĝas. La trejna efiko rezultiĝas en pli da kapilaroj provizantaj la muskolon per oksigeno kaj aliaj necesaĵoj. Samtempe ili forportas la rubaĵojn, inter kiaj estas karbondioksido, kiun forigos la pulmoj el la sango.

    1 mm3 da muskola histo enhavas ĉirkaŭ 200 muskolajn ĉelojn kaj 700 kapilarojn. Kiam la muskolo ne laboras, plej multe de la kapilaroj estas fermitaj. Se amasiĝas laktacido - signo, ke la muskolo eklaboris - la trasangado kreskas 700oble!

    Dum la trejnado, aŭ se ni postulas pli multe da laboro ol kutime, la muskoloj bezonas pli da energio ol ili povas produkti per oksigenigo. Tiam necesas la disigo de glikogeno al laktacido. Rezultiĝas la postlabora muskoldoloro. Ĝi samtempe stimulas la trejnadon.

    La energio uzata por la muskola kuntiriĝo produktas 75% da varmo kaj 25% da mekanika laboro. Tiu malŝparo estas nur ŝajna, ĉar la organismo daŭre bezonas varmon por teni la por la vivo necesan temperaturon. Por reguligi la temperaturon kunlaboras muskoloj, sangocirkulado, koro, pulmo kaj haŭto.
  • koraj muskoloj agas rapide, ritme, senvole kaj aŭtonome, sed ili estas influeblaj de la vegetativa nervosistemo. Kora muskolhisto kombinas la ecojn de la du aliaj muskolaj histoj. La nukleoj situas meze, la ĉeloj estas plektitaj.

Nervaj histoj

Perceptado, transportado de perceptaĵoj kaj respondado al ekscito estas ecoj de ĉio vivanta. Sed la nervaj histoj tiom specialiĝis je tiuj ecoj, ke ili eĉ perdis la duobligecon.

Nervaj histoj formas centrojn (cerbo, spina medolo) por prilaborado de la ekscitoj kaj konduktilojn (periferiaj nervoj) por alkondukantaj (aferentaj) kaj forkondukantaj (eferentaj) ekscitoj (informoj).
Nervoĉeloj posedas arboformon kun multaj branĉoj (dendritoj) perceptantaj la informojn de aliaj nervoĉeloj aŭ transdonantaj la informojn al aliaj nervoĉeloj.
Ĉi lastaj povas atingi longecon de unu metro!

La dendritoj disbranĉiĝas je la fino denove formante la konektilojn al aliaj ĉeloj. Tiuj konektiloj kune kun la posta breĉo kaj la celĉelo nomiĝas sinapsoj. Dum la transporto de la informoj en la ĉeloj funkcias elektrike, la sinapso estas kemia konektilo. Tio certigas, ke la informo povas flui nur en unu direkton. Ekzistas akceligaj kaj malakceligaj sinapsoj. Tiuj lastaj estas nepre necesaj, ĉar sen ili nerva ekscito ne povus ĉesi.

 

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo