LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Muskolaro. Konsideroj pri kelkaj muskolaroj

La muskolaro estas la aktiva parto de la mova aparato. Se muskolo streĉiĝas, ĝi mallongiĝas. Ĉar muskolo estas ambaŭflanke fiksita per tendeno al osto, per la streĉiĝo la koncernaj ostoj estas movataj en ilia artiko. Se la muskolo malstreĉiĝas, la ostoj ne simple falas en sian antaŭan pozicion. Por ĉiu movo kunlaboras kutime diversaj aŭ eĉ multaj muskoloj.
Se iu muskolo fleksas ekzemple brakon, alia povas etendi ĝin.

Do, muskolo streĉiĝas, dum samtempe alia malstreĉiĝas. Tiel la diversaj kunagantaj muskoloj ekvilibras la movon. Perceptiloj en la muskolaro konstante informas la cerbon pri la situo de la koncernata organo. Tiel la cerbo povas stiri la movadon de la muskoloj tre fajne.

La stirado mem estas komplika afero. Unuavice la organismo volas protekti sin kontraŭ eksteraj danĝeroj. Se via fingro brulvundiĝas, vi automate retiras ĝin. Tio estas nerva reflekso okazanta en spina medolo. Tiel la vojo de la nervaj signaloj estas plejeble mallonga. Kutime la cerbo decidas pri movo. Ĝi transdonas la movdecidon al motora centra de la cerebra kortiko. Tiu komunikas kun cerebelo, kiu regulas la harmonan interefikon de la volaj movoj.

Por tion fari, ĝi bezonas informojn de la muskolaj perceptiloj same kiel el
la ekvilibra organo de la interna orelo kaj de la okuloj. Se ili ne harmonias, ekzemple sur ŝipo, povas ekesti vojaĝmalsano, kies ĉefaj simptomoj estas kapturno, naŭzo kaj vomemo. Similajn simptomojn ankaŭ kaŭzas trodrinkado. Kiom komplika la stirado estas, vi povas diveni el la longa lemotempo, kiun bebo bezonas por stari, starante iri kaj paroli (ankaŭ por
tio bezoniĝas muskoloj).

Fakte la stirado estas eĉ multe pli komplika, ĉar movoj postulas pli da oksigeno. Tial la arterioj kaj arterietoj provizantaj la koncernajn muskolojn malstreĉiĝas. Tio instigas la koron bati pli forte kaj/aŭ pli rapide. Samtempe la spirritmo devas profundiĝi kaj rapidiĝi.

Se la muskola laboro estas peza aŭ longdaŭra, la nervosistemo devas malgrandigi la kvanton da sango ricevata de aliaj organoj, ekzemple de la digestaj organoj, ĉar ne estas sufice da sango por provizi ĉiujn organojn samtempe.

Se la kunordigo de la necesaj pormovaj muskoloj ne bone funkcias, ekzemple pro mankanta ekzerciĝo, povas okazi, ke iu muskol(et)o malrapidas dum sekundonoj. Tio jam sufiĉas por damaĝi al iu muskolo. Precipe en la dorso tio kelkfoje okazas. Tuj oni sentas fortan doloron deviganta onin por eviti la doloren iom kurbe kaj fleksite iri: lumbago okazis!

Helpaj organoj
:
Tendenoj: muskoloj devas fiksiĝi je la ostoj. Tiun taskon transprenas tendenoj. Longaj tendenoj havas tendeningon.

Aponeŭrozoj: se ne troviĝas osto, kiel ekzemple je la ventro, muskoloj fiksiĝas je muskoloj per tiel nomataj aponeŭrozoj. Ili estas kvazaŭ vastaj tendenoj fiksantaj du (aŭ pli) muskolojn.

Konsideroj pri kelkaj muskolaroj

Muskoloj servas por multaj taskoj kaj renkontas diversajn malhelpojn.

  • vizago: multaj muskoloj formas la �subtegmenton" de nia vizaĝo. Ili havas multajn taskojn, ekzemple levi la palpebrojn dum ni estas vekaj, ebligi kisadon ktp., sed la plej okulfrapa tasko estas la mimiko. Ĝi kutime malkasas niajn pensojn kaj sentojn. Al ĝia stirado kontribuas la limba sistemo, en kiu plektiĝas niaj sentoj per informoj el plej diversaj sferoj de la cerbo.
  • manoj: ĉe la manoj muskoloj renkontas malhelpojn. En la mano estas malmulte da spaco por la necesa muskolaro. Tial multaj muskoloj movantaj la fingrojn troviĝas en la subbrako. Pro tio la muskoloj bezonas longajn tendenojn protektitaj pertendingoj kaj fiksitaj per ligamentoj. Se oni dum longa tempo faras similajn, streĉajn laborojn per la fingroj, ekzemple tajpadon, povas ekesti tendeningito, do inflamo de la tendeningoj. Tio estas doloriga kaj bezonas relative longan resanigan tempon, dum kiu oni devas eviti ĉiujn manmovojn. Tion oni kutime subtenas per gipsbandaĝo.
  • piedoj: simile al la situacio en la manoj, ankaŭ en la piedoj mankas spaco por muskoloj. Tial ili troviĝas en la kruro kaj same bezonas longajn tendenojn kaj ligamentojn por fiksi la tendeningojn. La tipa loko por damaĝoj estas la ahxila (kalkana) tendeno, kiu pro troa sporto facile disŝiriĝas.

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo