LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Eldondatumoj de la libro
  2. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  3. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  4. La ĉelo
  5. Histoj (ĉelaroj)
  6. Organoj. Ostaro
  7. Koro kaj sangocirkulado
  8. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  9. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  10. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  11. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  12. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  13. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  14. Nervaj organoj. Cerbo
  15. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  16. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  17. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  18. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  19. Ilustraĵoj el la libro
  20. Literaturo

La ĉelo - plej malgranda vivunuo

La unua ĉelo de la nova homo ekestas post penetro de semoĉelo (spermatozoo; spermo) en la ovoĉelon. Ei tiu ĉi unua ĉelo estiĝas ĉiuj aliaj per multobliĝo kaj specialiĝo (vidu "Koncipado de infanoj" ekde paĝo 92).

La unuaj ĉeloj disponas pri ĉiuj vivopovoj:

  • multobliĝemo
  • kreskademo
  • moveblo
  • senteblo
  • reagemo

lorn post iom okazas specialiĝo. Per ĝi la ĉeloj perdas partojn de sia vivopovo, sed gajnas specialajn povojn en unu aŭ alia direkte.
La nervoĉeloj perdas la funkcion de multobliĝo, sed gajnas la kapablon rapidege transporti informojn.

La specialiĝo estas absolute necesa, se organismo formas sin el unuopaj ĉeloj. Unuopa ĉelo ĉiam povas komuniki kun la ĉirkaŭaĵo, ĝi povas ĉrpi nutraĵon. Multobliĝinte sin rapidege, ĝi ne plu havas la kutiman ĉirkaŭaĵon. Tial aliaj ĉeloj devas transpreni la nutran kaj informan funkciojn.

Tio okazas baldaŭ post la koncipiĝo. Tiel la unua specialiĝo okazas: unuj ĉeloj formas la postan organismon, aliaj nutras ilin. Tio jam postulas plian specialiĝon: sen gvidado tio ne longe funkcius. Gvidado ne funkcias sen informado aŭ ordonoj. Tiel ekestas ĉeloj informaj: por tuja informo laboras elektrike nervoĉeloj, por informado longdaŭra funkcias kemie glandaj ĉeloj.

La specialiĝo ne haltas. Ju pli da ĉeloj ekzistas laŭ sama speco, des pli ill organiziĝas en ĉelaroj, nomataj histoj fare de la medicinistoj.

Konstruo de la ĉeloj

Ĉiu ĉelo en si mem estas tuta organismo havanta proprajn organetojn.
En taŭga ĉirkaŭaĵo havanta la necesajn nutraĵojn ĝi povas vivi tute sola. Tarnen ĝi ne restos longe sola, ĉar baldaŭ ĝi multobliĝos. En la ĉelo trovigas celoplasmo, koloido konsistanta je tri kvaronoj el akvo. Ĝi estas la vivomedio de la ĉelo bezonanta certan kvaliton, kiun garantiu la membrano.

Ĉelorganetoj

Ĉiu ĉelorganeto havas sian specifan taskon, same kiel la organoj en organismo.

Membrano (haŭto)
La membrano de ĉelo estas esence grava. Per ĝi la ĉelo povas havi la necesan inteman medion por sia vivado. Tiu membrano konsistas el diversaj tavoloj ebligantaj selektan enprenon aŭ elpuson de certaj substancoj. Per la membrano la ĉelo ankaŭ perceptas la ĉirkaŭaĵon, do ricevas kaj disdonas informojn. Detruo de la membrano kaŭzas la morton de la ĉelo. Tiun eblecon uzas la defendo ĉeloj por detrui bakteriojn aŭ kancerajn ĉelojn. Bona funkciado de la membrano necesigas vitaminon E kaj selenon.

Nukleo
Ĝi estas la vivocentro de la ĉelo. En ĝi trovigas la kromosomoj. La kromosomoj estas la hereda biblioteko troviQanta en ĉiu ĉelo. Homo havas 46 kromosomojn. 44 el ili estas paraj konsistantaj el 22 de la patrino kaj 22 de la patro. La restaj du difinas la sekson: du X-kromosomoj kaŭzas inigon, unu X- kaj unu Y-kromosomoj kaŭzas virigon. Kvankam ĉiu ĉelo entenas la tutan bibliotekon de hereda] informoj, gl ne povas disponi pri ĉiuj, sed nur pri pli aŭ malpli granda parto, depende de la specialiĝo.

La nukleo stiras la vivon de la ĉelo. Ĉiujn necesajn informojn disponigas la nukleo al la organetoj. Tiel la ĉelo povas kreski, muttobliĝi, defendi sin, digesti la nutraĵojn kaj plenumi siajn specifajn funkciojn en la organismo.

La stirado funkcias per la informoj el la kromosomoj. Ĉiu kromosomo havas tre multajn genojn konsistantaj el intersekvoj de desoksiribonuklea acido (DNA). DNA estas kvazaŭ volviganta stupetaro, kies fostoj konsistas el sukeroj kaj fosfatoj. La rungoj konsistas el sinsekvo de kvar nukleaj malacidoj, konektitaj per hidrogeno: citozino, guanino, timino kaj adenino. Por la rungoj pariĝas citozino kaj guanino aŭ adenino kaj timino.

Portransdoni ordonojn al la organetoj, la nukleo faras "kopiojn" de la koncema intersekvo de DNA kaj sendas ĝin al la organetoj. Tiuj "legas"
la kopion kaj obeas la ordonon.

Enplasma retaro
(Ĝi estas multfoje disbranĉita reto de kanaloj, en kiuj cirkulas fluaĵoj. Tiel la ĉelo povas rapide transport) fluaĵojn.

Ribosomoj
Tiuj grajnetoj situas je la ekstera flanko de la enplasma retaro. Tie ĝi produktas proteinojn.

Golgi-areo
En la reto de Golgi-areo la ĉelo produktas substancojn (sekreciojn) de plej diversaj specoj.
(Golgi-areo -Nomita laŭ Camillo Golgi, 1843-1926, itala patologo (fakulo pri malsanoj). Li ricevis la Nobel-premion pri medicino en 1906.)

Mitokondrioj
Ili estas la energiaj centraloj de la ĉelo. Ju pli aktiva estas la ĉelo, des pli da mitokondrioj ĝi havas. En la mitokondrioj oksidiĝas grasoj, sukeroj kaj aminoacidoj per oksigeno. Tiel la mitokondrioj produktas energion, kiun ili deponas kiel ATP (adenozintrifosfato). Tiu deponaĵo estas universale uzebla en ĉelo, kiam energio estas necesa.
Se la ĉelo bezonas energion, ĝi reduktas ATP al ADP (adenozindifosfato). ĉar ĉeloj estas tre sparemaj, ili recikligas ADP-on en la mitokondrioj al ATP.
Interese estas, ke mitokondrioj troviĝas, kie energio estas bezonata. Kutime la ĉelo sekurigas la energifaradon per pluraj aŭ eĉ multaj mitokondrioj. Tio povus servi kiel modelo por socia energiproduktado.
Se ĝi okazas proksime de la bezono, oni perdas malmultan energion dum la transportado. Multaj malgrandaj energiproduktejoj estas multe pli sekuraj ol unu granda.
(Rimarko por fakuloj: mi uzis la terminon mitokondrio, registrita en Esperanta Mediana Terminaro (eldonita de UMEA 1979).
Tarnen prelerinda ŝajnas al mi mitekondro aŭ mitohxondro por eviti konfuziĝon kun landnomoj.)

Lizosomoj
Ekzistas lizosomoj tre diversaspektaj. Ilia tasko estas la disiĝo de grandaj molekuloj.

Centrosomoj
Ili organizas la ĉelduobliĝon duonigante la enhavon de la ĉelo tiel, ke ekestas du partoj enhavantaj identajn organetojn kaj provizojn.

Aliaj konsistaĵoj
En la ĉeloj trovigas vakuoloj entenantaj grandajn molekulojn por transporto al lizosomoj aŭ rubaĵojn por transporto eksteren. Grajnetoj entenas glikogenon aŭ grason. Ili servas kiel provizo por la energiofarado.

Ĉelduobliĝo

Unu el la vivopovoj estas la celduobliĝo. Malmulte diferencigitaj ĉeloj rapide
reproduktigas. La plej specialigitaj ĉeloj, la nervoĉeloj, tute perdis la
obligeblon.

Mitozo
Celoj duobliĝas tiel, ke ekestas du samaj ĉeloj (escepto: la spermaj kaj
ovaj ĉeloj; vidu sube: mejozo). Organizantoj de tiu malfacila laboro estas
la centrosomoj. Ili devas zorgi, ke ĉiu el la rezultontaj ĉeloj havu la egalan
ekipaĵon.

ĉelduobliĝo funkcias en jenaj fazoj:

  • aglomeraĵo: la nukleo ŝveliĝas pro akvoenkorpiĝo. Kromatino vidigas (7) fadenojn malordajn. Centrosomo duobliĝas, la membrano de la nukleo dissolviĝas. (Kromatino estas la substanco entenanta la kromosomojn)
  • interfazo: la kromatinfadenoj spiraliĝas, dikiĝas kaj mallongiĝas.
    La du centrosomoj ordigas ilin ekvatore, tirante de la polusaj regionoj de la ĉelo. La kromosomoj troviĝantaj en la kromatinfadenoj fendiĝas laŭlonge.
  • duobliĝonta fazo: la fenditaj kromosomoj ordiĝas tiel, ke la fendaĵoj kolektiĝas en kontraŭaj partoj de la ĉelo.
  • finfazo: la duone fenditaj kromosomoj kaj aliaj egale disdividitaj ĉelpartoj troviĝas je la polusoj de la ĉelo, kiu nun komencas fendi sian citoplasmon meze inter la polusoj.
  • rekonstrufazo: la du novaj ĉeloj rekonstruas sian nukleon kaj kreskas.

En la fazo de duobliĝo la ĉelo estas facile difektebla kaj apenaŭ defendopova. Tial venenoj, ĉu el fumado, troa drinkado, medikamentoj aŭ el la ĉirkaŭmedio kaj precipe radioaktiva radiado kaŭzas difektiĝon, kripliĝon aŭ eĉ morton de la duobiiĝanta ĉelo. Mitozo daŭras inter duona kaj du horoj.

Mejozo
Spermaj kaj ovaj ĉeloj ne povas obliĝi laŭ mitozo, ĉar unu spermo kaj unu
ovo formu posf fekundigo novan ĉelon. Se ili normale duobliĝus, ili kunportus je la fekundiĝo po unu tutan kromosomaron. Tiel la kromosomaro duobliĝus en ĉiu generacio.

Tial tiuj specialaj ĉeloj duonigas dum la duobliĝo sian kromosomaron.
Tiun formon de duobliĝo oni nomas pro tio redukta aŭ maturiĝa obliĝo. Fekundigite, la unua ĉelo de nova homo rekombinas la duonigitajn kromosomaron de spermo kaj ovo al la normala stato

 

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo