LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Urinaj organoj

Urinaj organoj plenumas la vivnecesan forigon de en akvo solveblaj rubaĵoj kaj la reguladon de la akva mastrumado.

Urinaj organoj de viro

Funkcioj

  • forigo de ureo kaj urinacido: ili estas la restaĵoj de la proteina metabolo kaj disiga produkto de la nukeaj acidoj.
  • forigo de venenigaj substancoj: plej multajn venenojn kaj medikamentojn detruas la hepato. La rubaĵon forigas la renoj.
  • akvomastrumado: akvo estas la plej ofta substanco en la korpo.
    La renoj grave influas la akvomastrumadon.
  • salomastrumado: la ekvilibro inter saloj de natrio kaj kalcio dependas plejparte de la renoj.
  • osmoza reguligado: per la salmastrumado la renoj influas la osmozan premon.
  • alkaloacida ekvilibro: per saligo la renoj povas forigi troon da acidaj aŭ alkalaj substancoj.

Renoj

La renoj estas krem la pulmoj la plej gravaj forigaj organoj. Ili regulas la akvo- kaj salomastrumadon de la korpo.

La dekstra reno situas sub la hepato, la maldekstra sub la Ueno. Car la hepato estas pli granda ol la lieno, la dekstra reno situas pli sube ol la maldekstra. La supra parto de la renoj situas proksimume je la dekunua ripo.

Unu reno pezas 150 g, longas je 12 cm, larĝas je 6 cm kaj dikas je 3 cm.
La renoj estas fiksitaj per saketo plenigita de grasa histo, tiel nomata konstrua graso. Se homo tro longe malsatas, tiu grasaĵo konsumiĝas kaj la renoj perdas sian fiksitan pozicion (svebanta reno). Tiel ili povas perdi parton de sia funkcio.

Mikroskopa konstruo de la renoj

Ĉiu reno konsistas el 1 000 000 da specifaj renunuoj (nefronoj) kaj 10 km da renaj tubetojl Tagnokte fluas 1 500 1itroj da sango tra la renoj!

Laborunuon de la reno oni nomas nefrono (vidu ilustraĵon 39)

Ĝi konsistas el po unu alporta kaj forporta arterietoj. La alporta arterieto filtras per la premo de la sango sangofluaĵon tra la kapilara reto de la glomerulo. La glomerulo estas ĉirkaŭata de kapsulo, kiu kolektas la filtraĵon.
Restinta sango forfluas tra la forporta arterieto. La filtraĵo eniras renan kanaleton, en kies diversaj partoj nefrono regajnas por la korpo necesajn substancojn (salojn kaj akvon). La restaĵoj kolektiĝas en kolektaj tubetoj kondukantaj al renaj kaliketoj transportantaj la urinon tra la pelvo al la uretero.

Urina produktado

1 500 litrojn da sango tagnokte fluas tra la renoj. El la arteria sango helpe de la sangopremo filtriĝas parto de la sanga fluaĵo tra la glomerula kapilara reto. Filtriĝas proksimume 150 litrojn. Tiun filtraĵon oni nomas unua urino.

Tiu filtrado estas tute pasiva agado dependa de diversaj premoj. Unuflanke estas la sanga premo. En la glomeruloj ĝi estas 70 mmHg (9 200 paskaloj).

Ĝin kontraŭas la koloida premo. Ĝi estas la altirforto de la en la sango troviĝantaj proteinoj. Ili volas ligi la fluaĵon al si. Tio sumas je kontraŭpremo de 30 mmHg. Fine ni devas konslderi, ke la filtraĵo kolektiĝu en kapsulo. Tie estas premo de proksimume 5 mmHg (600 paskaloj). Tiel rezultiĝas filtra premo de 70 - (30 + 5) = 35 mmHg (9 200 - (4000 + 600) = 4 600 paskaloj).

Per tiu premo transiras kram akvo molekuletoj. 99% de la unua urino reenkorpiĝas parte pasive, parte aktive. Sukero aktive reeniras. Se la transportkapacito ne sufiĉas, ĉar troviĝas tro multe da sukero en la sango (diabeto), restas sukero en la urino. Tiun staton oni povas kompari kun aŭtomobilo, kies benzinujo havas trueton. La perdado de benzino kaŭzas,
ke la aŭte tro rapide haitas pro manko de energio. Homo perdas parton de lia laborpovo.

Laborunuo de la reno: renero (nefrono)

Urinecoj
Plenkreskulo produktas tagnokte 1-1,5 I da urino. La normala koloro sanĝiĝas inter flaveta kaj flavega. Se oni trinkas multe, urino povas aspekte senkolora. Ruĝa beto aŭ sango kolorigas ĝin ruĝ(et)e. Tro da bilirubino (pro malsano de la hepato aŭ sango) kolorigas ĝin brune. Ankaŭ aliaj trinkaĵoj povas ŝanĝi la koloron de la urino. Kafo kolorigas ĝin brune.

Konsisto de urino
  • organikaj substancoj13: ureo estas la restaĵo de proteina metabolo. Ĉiutage en la urino troviĝas 25-30 g. Urinacido estas la restaĵo de
    la disiĝo de nukleaj acidoj. Ĝia kvanto estas 0,5-1,0 g. 2-3 g da kreatinino, restaĵo de la muskola metabolo troviĝas en la urino.
  • neorganikaj substancoj: diversaj mineraloj estas ligataj kun acidoj al saloj trovigantaj en la Sedimente de urino. Ili povas kristaliĝi. Je malbonaj cirkonstancoj tio povas kaŭzi urinstonetojn. Kiam urinŝtonetoj enpenetras uretron, ekestas koliko.
  • akvo: 95% de urino estas akvo. Ĝi estas necesa por solvi la diversajn substancojn kaj preventi urinŝtonetiĝon. Bona prevento do estas sufiĉa ĉiutaga trinkkvanto. Ĝi estu almenaŭ du litroj.
    Se oni dum varmego devas korpe labori, tiu kvanto povas grave kreski, ĉar tiam oni bezonas multe da akvo por svitado.

    Se oni trinkas tro malmulte, la korpo devas spari akvon, ĉar la metabolo funkcias en akveca medio. Unue reduktiĝas la kvanto da urino, ĝi do pli koncentriĝas. Tiel kreskas la dangero suferi je urinŝtonetoj. Poste reduktiĝas la akvo en la fekaĵo. Tio povas kaŭzi konstipon (mallakson). Se akvo ankoraŭ ne sufiĉas, ŝvitado malebliĝas. Tio malbonigas la povoforton de homo, ĉar ĝi ne povas forigi la varmon. Poste suferas la interĉela histo. Tio malbonigas la alportadon de vivnecesaj nutraĵoj kaj forigon de rubaĵoj. Homo sekiĝas. Tion ni trovas ofte je tute normalaj vivkondiĉoj precipe je maljunaj virinoj, kiuj konstante trinkas tro malmulte. Fine ankaŭ la sango viskoziĝas pro akvomanko.

Uretero
Ili ligas renojn kun veziko. Ili mezuras 25 cm. ili eniras oblikve la vezikon, tiel ke ekestas automata fermigilo malebliganta la refluon de urino al la renoj. Sub la membrano teganta la internon de la ureteroj troviĝas glata muskolaro. Per ties movoj urino atingas la vezikon. Tial urinproduktado funkcias ankaŭ kapstarante aŭ en kosmo.

Urina veziko
Ĝi troviĝas malantaŭ la pubosta fendo. Ĝi povas enteni pli ol unu litron da urino, kutime ĝi entenas inter 150 ml kaj 500 ml. La urina veziko estas muskola organo. La muskoloj ebligas la elverson de urino tra la urintuboj. Simile al la rektumo, la urina veziko havas du muskolojn fermantaj la elfluejon. La interna muskolo estas senvola, do el glata muskola histo, la eksterna konsistas el skeleta, vola muskola histo.

La interna malfermiĝas, kiam ĝi estas premata pro la urina enhavo. Bebo nun urinus. Per lernado ni kapablas kontroli la eksteran muskolon. Ce viroj inter internaj kaj eksteraj muskoloj troviĝas prostato. Se ĝi malsaniĝas, estas malfacile urini. Tial la muskoloj de la viziko dikiĝas. Tiel ili povas pli forte premi. Se tio ne plu sufiĉas kaj kuracado ne funkciis, la renoj ne plu povas funkcii. Sen operacio viro estas mortonta pro memvenenigado.

Ĉe virinoj ne estas obstaklo kia per la prostato. Sed ili pli ofte suferas je spontanee elfluanta urino. Tipaj situacioj por tio estas ridado, tusado aŭ kliniĝo. tiam la premo fortiĝas je la urina veziko kaj povas okazi nevola urina elflueto. La malfortecon de la ekstera fermmuskolo de la veziko ofte kaŭzis gravedecoj, sed ankaŭ operacioj je la seksaj organoj, precipe la forigo de la utero.

Urintubo (uretro)
La urintubo de la virino estas 2,5-4 cm mallonga, tiu de la viro mezuras 20- 25 cm. Por virinoj tio signifas, ke ili multe pli facile kaj ofte suferas je inflamoj de la veziko. Mikroboj povas pli facile trapenetri tiom mallongan tubeton. Krome la malfermejo de la virina uretro troviĝas en unu ebenaĵo kun la anuso (vidu ilustrafon 42 sur pago 84). Tial estas tre decide, ke virinoj post fekado ĉiam viiu sian postaĵon de antaŭe malantaŭen. Alikaze ili visus fekajerojn direkte al la malfermejo de la uretro. La multnombraj mikroboj tiam havus facilan enirejon.

La vira uretro ne nur estas pli longa, ĝi ankaŭ ne situas en la sama ebenaĵo kiel la anuso. Tial por li tiu dangero estas malpli grava. La unua parto de lia uretro estas vera urintubo. Trapasante la prostaten ĝi fakte ŝanĝiĝas al urinsperma tubeto (vidu ilustrafon 44).

Inspektado de prostato kaj urinveziko

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo