LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Digestaj organoj

Hepato

La hepato estas glando apartenanta al la intestaro. Ĝi kolektas la sangon per la porda vejno el la intestaro. Tiu sango estas saturita per nutraĵoj el la intestoj. Estas la tasko de la hepato deponi, deponigi, alikonstrui tiujn nutraĵojn kaj forigi rubajn substancojn. Tre grava tasko estas la detruado
de venenoj, ĉu el la nutraĵo ĉu el la metabolo de la organismo.

La hepato de plenkreskulo pezas proksimume 1,5 kg. Ĝi situas en la dekstra supera ventro. La maldekstra parte tarnen etendiĝas ĝis la maldekstra parte de la ventro.

Vi konsideru la hepaton kiel grandan, efikegan kemian laboratorion, tute
ne kopieblan de la moderna tekniko!

Funkcio:

  • Glando produktanta. 1 litron da galo dum tagnokto. Produktado okazas precipe nokte. La galo kolektiĝas en la galveziko. Ĝi estas
    la provizejo, el kiu ĝi verŝas galon laŭbezone al la duodeno (unua parte de la maldika intesto). Por grandigi la provizon galo koncentriĝas en la veziko per forigo de parto de akvo. Tiu koncentrigo supozeble estas unu el la kaŭzoj, kial homoj ekhavas galŝtonetojn. Precipe virinoj facile ricevas ilin. Tio estas indiko pri ankaŭ hormona kialo.

    Ofte oni ne rimarkas la ŝtonetojn. Kiam la galveziko provas elpuŝi ilin, okazas koliko, tio estas dolorego, kiun kaŭzas la fortostreĉo de la vezika muskolaro elpuŝi la stonon. Se tio estis sukcesa, la doloro ĉesas.

    Se intesto signalas bezonon, galveziko elverŝas galon. Galo precipe necesas por digesti grasajn manĝaĵojn. Galo disigas grason je plej malgrandaj grasaj globetoj, dispartigeblaj de la pankreatenzimoj. Galo estas alkala. Tiel ĝi neŭtraligas la acidon el la stomako. Entenataj galacidoj estas bariloj kontraŭ bakterioj.
  • Bilirubincirkulado. Bilirubino estas koloraĵo entenata en hemoglobino, la koloraĵo de la sango. En lieno kaj hepato okazas disigo de hemoglobino. Tial bilirubino kolektiĝas en la sango. La hepato eligas ĝin per la galo. Se tio ne sufiĉe okazas pro hepata aŭ galvezika malsano, okazas flavigo de la haŭto (iktero). Unue oni vidas ĝin en la blankaĵo de la okuloj.

    Bilrubinon la organismo tarnen volas reuzi, almenaŭ parte. Tial parto reenkorpiĝas el maldika, alia kvanto en la dika intesto. Restoj koloriĝas la fekaĵon.
  • Metabolismo. Hepato havas gravajn funkciojn en la metabolo de proteinoj kaj karbonhidratoj.
  • glikogenigo: hepataj ĉeloj deponas sukeron en formo de glikogeno. Je neceso glikogeno disiĝas denove al sukero. Tiun metabolon stiras nervosistemo kaj hormonoj. Insulino el pankreato subtenas la glikogenigon, tiel forigante sukeron el la sango por redukti la sukeran nivelon. Adrenalino el medolo de surrenaj glandoj kaj glukagono el pankreato subtenas resukerigon por altigi la sukernivelon en la sango okaze de bezono.
  • proteina produktado: hepato produktas el aminacidoj proteinojn de la sango. Albuminoj (speco de proteino) helpas al la sangocirkulado tenante la akvon en la sangotubetoj. Globulinoj (alia speco de proteino) servas kiel transportiloj, ekzemple por graso. Sen tia transportilo ekestus grasaj gutetoj en la sango, same kiel sur supo, tiel stopante la sangtubetojn.
  • forigo de proteinaj rubaĵoj: el ili la hepato formas ureon.
    Ĝi atingas per la sango la renojn, kiuj elkorpigas ĝin per urino.
  • senvenenigo: hepato disponas pri multaj eblecoj senvenenigi substancojn, kiuj ekestas kiel rubaĵoj de la metabolo aŭ enkorpiĝis per nutraĵoj, trinkaĵoj (i. a. alkoholo), fumaĵoj (i. a. cigaredoj) poluciata aero, substancoj sur la haŭto, medikamentoj ktp.

    Ankaŭ substancojn ne rubajn hepato devas detrui, se ili ne plu estas bezonataj, ekz. hormonoj. Sen tio ili pli kaj pli amasiĝus kaj perdus sian informan karakteron.
  • sango kaj sangocirkulado. Hepato estas sangoriĉa organo. En kazo de kongesto (sango ne sufiĉe refluas el la hepato en la kurantan sangocirkuladon) koro estas pliŝarĝata, ĉar ĝi devas pli forte bati por venki la obstrukcon.
  • sangoprovizejo. En kazo de bezono hepato povas disponigi al la cirkulado grandan kvanton da sango.
  • sangoproduktado. Dum embria fazo hepato kaj lieno estas la plej gravaj produktejoj de ruĝaj kaj blankaj sangoglobetoj.
  • sangodetruado. Specialigitaj hepataj ĉeloj detruas tro agajn eritrocitojn (ruĝaj sangoglobetoj)
  • sangokoaguliĝo. Hepato produktas la por tio necesajn fibrinogenon kaj protrombinon. Krame ĝi deponas vitaminon K. Ĝi estas necesa por produkti protrombinon.
Hepato, galveziko, pankreato, parto de maldika intesto

Atentu, ke la galveziko troviĝas malantaŭ la hepato. En tiu ĉi ilustrafo ĝi bilditjas antaŭe por vidigi ĝin.

Pankreato

Gi situas malantaŭ la stomako. Ĝi produktas ĉiutage duonan ĝis unu kaj duonan litron da pankreata salivo. Pankreata vojo veraas tiun salivon en duodenon, en tiu loko, kie la galo eniras. Pankreata salivo estas alkala tiel neŭtraligante la acidon de la stomako.

En la salivo troviĝas enzimoj detruantaj karbonhidratojn, grasojn kaj proteinojn. Tial salivo estas dangera por pankreato kaj organismo! Enzimoj detruas kiam estas la gusta substanco. Ili ne diferencas inter manĝita viando kaj karno.

Sub malfeliĉaj cirkonstancoj pankreato digestas sin mem tiel plej ofte mortigante la tutan organismon.

Tial pankreato produktas ne la enzimojn mem, sed iliajn sendangerajn antaŭsubstancojn. Nur en la intesto aliaj enzimoj aktivigas ilin, tiel ke ili povas eklabori.

Per ilia laboro ili dispecetigas la substancojn, por ke la intesto povu enkorpigi ilin.

Dua funkcio de pankreato estas tiu de hormona glando
(legu plue pri pankreato).

Intesto

La intesto dividiĝas en maldika kaj dika intestoj. Plej grava digesta kaj enkorpiga laboro okazas en maldika intesto.

Maldika intesto
Ĝi dividiĝas je duodeno, jejuno kaj ileo. Entute la maldika intesto mezuras proksimume 4-7 m laŭlonge kaj 2,5 cm laŭdike.

Ĝi estas la loko de la precipa digestado. ĉiutage ĝi prilaboras proksimume dekunu litrojn da nutraĵo, trinkaĵo kaj de korpaj fluaĵoj. Oni diferenciĝas:

  • duodeno (unua parto) komenciĝanta tuj ĉe eliro de la stomako.
    Ĝi do devas akcepti la acidan stomakan kaĉon. Por protekti ĝin galveziko kaj pankreato vergas siajn fluaĵojn rekte en duodenon.
  • jejuno (dua parto)
  • ileo (tria parto) Ili faras la digesten kaj enkorpigan laboron.
    La intemo de la maldika intestaro estas ringe faldita. Sur la faldoj troviĝas viloj tegataj per intesta haŭto. Sur la faldoj inter la viloj troviĝas glandoj novigantaj la tegumenton ĉiun trian tagon!
    La ne plu bezonataj ĉeloj puŝiĝas en la inteston, kie ill estas digestataj.

Ĉiu vilo disponas pri reto de sangokapilaroj enkorpiĝantaj sukeron kaj aminoacidojn. Krame troviĝas limfkapilaroj enkorpiĝantaj la grasajn substancojn. Maldika intesto moviĝas per du manieroj. Segmente, movado zorgas pri bona miksado de la intesta kaĉo. Ondoforma movado ŝovas la enhavon tra la intestoj.

Dika intesto
Ĝi estas longa 1,5-2 m. Plejparte ĝi estas pli dika ol la maldika intesto.
Ĝiaj taskoj estas enkorpigo de akvo (proksimume 8 litrojn tage), fermentado de celulozo. Hefpas en tio grandega kvanto da bakterioj. Ili produktas substancojn necesajn por nia vivo. Dika intestaro konsistas el:

  • cekumo: ĝi estas sako, al kiu enfluas la ileo. Klapo malebligas la refluon de fekaĵo el la dika intesto al la maldika.

    Apartenaĵo de cekumo estas apendico. Ĝia funkcio estas ankoraŭ malklara. Oni supozas, ke ĝi helpas je la korpa defendado.
    Ĝi relative ofte inflamiĝas. Okcidenta medicino opinias ĝin tuj forigenda, se ĝi estas inflamita. Se paciento ankoraŭ disponas pri sia apendico kaj suferas ventrajn dolorojn, okcidentaj medicinistoj inklinas forpreni ĝin, ĉar ĝi ja estus �superflua" kaj la inflamo eble vivdanĝera.

    Laŭ vidpunkto de natura medicino ne ekzistas �superfluaj" organoj. Naturmetoda kuracisto plej ofte povas eviti operacion de la apendico.
  • suprenira dika intesto: sub la hepato ĝi kurbiĝas. Tie povas kolektiĝi gasoj ŝajnigantaj galvezikan kolikon.
  • transversa dika intesto: ĝi maldekstre supreniras al lieno kurbiĝante al malsuprenira intesto. Ankaŭ tiu kurbiĝo povas kaŭzi dolorojn, se kolektiĝas gasoj.
  • malsuprenira dika intesto
  • sigmoido: s-forma transiro al rektumo.

Per sia movado dika intestaro miksas la fekaĵon kaj sovas ĝin al la rektumo.

Rektumo:
Ĝi komenciĝas post sigmoido kaj konsistas el ampolo kolektanta la fekaĵon por kontrolite malplenigi ĝin eksteren per anuso.

Supre de la anuso la muka haŭto formas laŭlongajn faldojn entenantaj multajn vejnojn. Ili formas kusenon hermetike fermanta la inteston. Interna ringforma glata muskolo helpas je la fermado. Ĝin stiras vegetativa nervosistemo (parasimpato). Kiam la ampolo pleniĝas, ĝi malstreĉiĝas.
Nun oni eksentas la bezonon feki.

Bebo nun fekas ĝis ĝi lemos kontroli la eksteran ringforman muskolon el skeleta muskola histo. Ĝi ebligas al ni serĉi taŭgan lokon por fekado.

Peritoneo
Peritoneo tegas per sia ekstera parto la internon de ventro. Ĝia interna parto tegas la organojn troviĝantaj en la ventro. Peritoneo formas faldojn (mesenterioj), kiuj fiksas stomakon, partojn de la maldika intestaro, transversan dikan inteston kaj sigmoidon. Per la faldoj ankaŭ enpenetras la necesaj sangaj kaj limfaj tubetoj kaj nervoj.;

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo