LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

                        Enhavo:
  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Koncipado de infanoj

Kontraŭe al multaj bestoj homoj povas esti ĉiam sekse aktivaj. Tarnen virino ne ĉiam estas fekundigebla, sed nur dum la tempo, kiam ovoĉelo maturiĝis kaj elpusiĝis. Dum tiu tempo la muka siopilo de la utero fariĝas trapenetrebla por la spermoj.

Virina ciklo kutime havas 28 tagojn, sed ĝi povas esti malpli (25) aŭ pli longa (ekzemple 32 tagojn). Oni kalkulas la tagojn ekde la tago de la unua menstrua sangetado. En utero tio estas la fazo de mukoza malkonstruo. Post la monataĵo (menstruo) sekvas la konstrua fazo. La mukozo kreskas. Dum tiuj fazoj ovoĉelo maturiĝas kaj fine elpusiĝas. Jen estas la fekunda periodo! Samtempe la mukozo sub influo de progesterono alikonstruiĝas pretiĝante sin por akcepti fekundigitan ovoĉelon.

La ovoĉelo estas nur mallonge fekundigebla, proksimume dum unu tagnokte. La spermoj povas pli longe vivi en la virinaj seksorganoj. Oni kalkulas pri kvar tagoj.

Se fekundiĝo ne okazis, la produktado de progesterono finiĝas tiel kaŭzante la malkonstruon de la utera mukozo. Tiel la ciklo finiĝas kaj rekomenciĝas. Seksa kuniĝo stiriĝas per hormonoj kaj precipe per la vegetativa nervosistemo. Ci estas kompleksa sinsekvo de korpaj funkcioj. Sinsekvo de seksa ekscitiĝo

  • ekscita fazo: trasangado de la seksaj organoj kreskas. internaj vulvaj lipoj svelas, peniso erektiĝas. Koro bates pli ofte kaj pli forte.

    Tiun fazon stjras simpato.
  • plata fazo: ĝi kunordiĝas ĉion por la ebla fekundiĝo. Virinaj vestiblaj glandoj glitigas vulvon kaj vaginon. Pro ilia svelo la internaj vulvaj lipoj malfermetas la eksterajn vulvajn lipojn tiel faciliĝante la enpenetron de la peniso. Tiu fazo daŭras ĉe virinoj ofte pli longe ol ĉe viraj. Ĉe la viro puriĝas la urinsperma tubeto per la bulburetra glando.

    Tiun fazon stiras parasimpato.
  • orgasma fazo: muskolaj organoj de la pelvo aktiviĝas forte streĉiĝante kaj malstreĉiĝante. Ĉe la viro tiu aktivado helpas la eljetadon de la spermoj kaj la spermaj fluaĵoj el la diversaj glandoj.

    Tiun fazon stiras simpato.
  • refreŝiga fazo: gl estas la tempo dum kiu la organismo retrankvi-ligas. Sangotubetoj fermiĝas, peniso kaj internaj vulvaj lipoj malsvelas. Korobato kaj sangocirkulado normaliĝas. Dum virinoj havas nur mallongan refreslgan periodon, ĝi daŭras por viro] pli longe. Kutime daŭras minimume dudek minutojn antaŭ ol viro povas havi novan ekscitan fazon.

    Tiun fazon stiras parasimpato.

Dum la seksumintoj refreŝiĝas, baraktas la spermoj kontraŭ la por ili mortiga acida medio de la vagino. Post la eljeto ili troviĝas je la enirejo al utero. Unue ili koaguliĝas. Post proksimume dudek minutoj ili ekmarsas tra utero por atingi la ovoduktojn. Specialaj faldoj de la utero helpas kaj gvidas ilin. Dum tiu marsado mortas plejparto de la spermoj. Tiel selektiĝas la plej fortaj kaj sanaj. La fekundiĝo okazas en la ovodukto, se sufiĉe multaj spermoj atingis ĝin. La spermoj ĉirkaŭas la ovoĉelon, kiun gardas ankoraŭ apudovaj ĉeloj, kiuj estas konsiderinde malpli grandaj ol la ovolo (ĝi estas la plej granda homa ĉelo). Dum tiu procedo la ovolo ekrotacias. Fine unu sola spermo sukcesas enpenetri la ovoĉelon: nova vivaĵo ekestas! Fekundiĝo de ovocelo

Gravedeco

Se la fekundiĝo sukcesis, la nova ĉelo reorganizas sin kaj batdaŭ ekmultobliĝas. Dume ĝi estas pelata de la viletoj kaj muskoloj de la ovodukto. Atinginte la uteron la nova, intertempe multcela estaĵo, fiksiĝas al la utera mukozo. Cis nun ĝi ja multobliĝis, sed ne kreskis. La nutraĵon ĝi ĉerpas unue el la provizo, kiun la ovolo kunportis (tial ĝi estas tiom granda!). Poste ĝi uzas la fluaĵon ofertitan de la uteraj glandoj. Baldaŭ tio ne plu sufiĉus. Tial la ĉelaro komencas kreski en la mukozon de la utero.

Dume okazas la unua specialiĝo: parto de la ĉelaro transprenas la taskon nutri la aliajn, kiuj tiel povas sengene multobliĝi kaj kreski. Nutraĵon trovas la nutraj ĉeloj en la sangotubetoj de la utera mukozo.
Duöela stadio; Plurĉela stadio
La specialigado daŭras. Ekestas endodermo kaj ektodermo. Inter ambaŭ formas sin mezodermo. Tiuj tri histoj estas la bazo por la plua evoluado. Ciuj organoj formas sin el tiuj tri histoj.

Jam fine de la unua monato oni povas ekkoni la eksterajn trajtojn de la embrio (tiel oni nun nomas ĝin). Fine de la dua monato ekzistas ĉiuj organoj en ekkonstruo. Tial ekde la tria monato oni nomas la estaĵon feto.

Dum la periodo de Organa ekkreado la dangeroj por la embrio estas grandaj. Malsanoj de la patrino, venenoj povas mortigi kaj abortigi ĝin.

Poste sekvas tempo de kreskado. La tempon oni kalkulas je lunaj monatoj po 26 tagoj. La gravedeco daŭras dek monatojn, do 280 tagojn.

La embrio estas fremdulo en la patrina korpo. Oni ne forgesu, ke ĝi ja enhavas gepatrajn kromosomojn! La korpo kutime detruas fremdan rŭsten. Por evlti tion, la nutraj ĉeloj evoluas al nova organo, la placento. Ĝi transprenas la interSangon de oksigeno kaj karbonacido, alportas nutraĵojn kaj forportas rubaĵojn. Sed la sangosistemoj de la patrino kaj de la feto estas apartaj.

Placento havas diversajn gravajn funkciojn:

  • nutrado
  • spirado (ĝi servas al la feto kiel la alveoloj al la naskita homo)
  • provizejo de vitaminoj
  • hormona glando

Matura placento pezas 450-500 g kaj havas surfacon de 15 m2. Ĝi ligas la feton per umbilika snuro, tra kiu cirkulas feta sango por transport! nutraĵojn de placento al la feto kaj rubaĵojn de la feto al la placento.

La nasko konsistas el tri fazoj:

  • malferma tempo: streĉado de uteraj muskoloj malfermas la uteran kolon
  • elprema tempo: uteraj konvulsioj premas la infanon tra la tute malfermitan naskokanalon (utero, vagino) eksteren. Tio funkcias plej facile, se la kapo unue elvenas (vidu ilustrafon 50 surpa§o 96).
  • postnaska tempo: la utero forpusas la placenton eksteren. Tio estas la postnaskaĵo. Per tiu elpuso ekestas granda vundo en la utero. Ekestas la dangero, ke la naskintino perdas multe da sango kaj mortos. Sed kutime la uteraj muskoloj streĉiĝas post la nasko kaj tiel kunpremas la disSiritajn sangotubojn, ke ne okazas sangado.
Gravedeco vidata de flanke Gravedeco vidata de flanke

La bildo montras finan fazon de gravedeco.

Atentu: kiom la multe kreskinta utero forpremas la aliajn intemajn organojn, precipe intestaron, urinan vezikon kaj hepaton. Tio povas kaŭzi diversajn malbonfartojn dum la gravedeco. Mamoj grandiĝas dum gravedeco, por tuj post akuäo ekprodukti lakton.

Kontraŭkoncipaj metodoj

Seksumado estas natura instinkto. La nature stimulas nin seksumi per la promeso de rekompenca orgasmo15, do belegaj sentoj. Sed ne estas dezirate ĉiam koncipi infanon.

Tro multe da homoj ruinigas ĉirkaŭmedion kaj naturon, mizerigas la vivkondiĉojn, ĉar ne estas sufiĉe da nutraĵoj, logejoj ktp. por ĉiuj. Statoj kun tro rapide kreskanta logantaro tial ne povas prosperi. Cinujo jam antaŭ multaj jaroj ekkonis tion kaj propagandas la unuinfanan familion. Eĉ tio kreskigas la loĝantaron, sed en tolereblaj kvantoj kaj tempo.

Casteco
Teorie la plej sekura metodo, certe la plej malagrabla pro manko de amora guo. Lau kristana kredo eĉ casteco ne kontraŭkoncipas infanon: la virguiino Maria naskis Jesuon post Dia inspire!

Fingrumado
Se oni evitas la enpenetron de la peniso en la vaginon, koncipo teorie ne povas okazi. Paro fingrumas aŭ lekas la seksajn organojn de la partnero. Povas okazi ke spermoj per fingroj eniras la vaginon. Tiam koncipo estus ebla.

Temperatura metodo
Kiam okazas oveljeto, kreskas la korpa temperaturo de 36,4-36,8 °C al 37,0-37,3 °C. Oni mezuras la temperaturon en la anuso ĉiumatene antaŭ la ellitiĝo kaj notas ĝin. Tio estas bona indiko, se ne genas iu malsano. Tarnen ĝi estas iom malkomforta kaj ne sekura: se oni seksumis tagon antaŭe, povas okazi fekundiĝo. Tial oni kombinas tiun metodon kun la kalendara.

Kalendara metodo
Ĝi baziĝas sur regula virina ciklo. Se la cikloj de la koncerna virino estas diverslongaj, la metodo tute ne taŭgas. Se la cikloj estas egallongaj, ĝi povas esti helpa. La oveljeto okazas 14 tagojn antaŭ la komenciĝo de la menstruo. Se la ciklo ampleksas 28 tagojn, la oveljeto okazas proksimume je la 14a tago de la ciklo, dum 32taga ciklo je la 18a, dum 21 taga ciklo je la 7a tago. De du tegoj antaŭe ĝis du poste oni ne koitu. Tarnen la metodo ne estas tre sekura, ĉar la unua fazo ĝis la ovolado povas ŝangiĝi pro nerva ekscitiĝo, vojaĝo, malsaneto ktp.

Mukotesta metodo
Ĉar la muka Itopilo de la utero sanĝiĝas je la tempo de la oveljeto, oni povas permane kontroli ĝin. 1-3 tagojn antaŭ la oveljeto la muko fariĝas pli akveca kaj klara. Kiam oni tenas ĝin inter montro- kaj dikfingroj kaj malproksimiĝas la fingrojn, la muko fadeniĝas. Post la oveljeto la muko malklariĝas, viskoziĝas kaj ne plu fadeniĝas. Tiu metodo estas pli sekura ol la kalendara kaj temperatura metodoj, sed entute ne sufiĉe sekura, ĉar spermoj povas vivteni sin sufiĉe longe.

Interrompita koitado
Ci estas malfacile farebla, malsekura kaj malbeligas la seksan kuniĝon. Krome ankaŭ jam antaŭ la granda spermelfeto povas elflueti spermoj.

Kondomo
Kondomo estas taŭga kaj sekura, relative facile uzebla, relative mal multkosta. Krome ĝi protektas kontraŭ seksaj malsanoj. Kondomon oni uzu nur unu fojon! Alikaze perdigas la sekureco. Kondomoj ekzistas jam de jarmiloj. En antaŭaj epokoj oni produktis ilin el intesta haŭto de bestoj, nuntempe el iuspeca kaŭĉuko. Foje ekestas alergio kontraŭ tiu kaŭĉuko. Aliaj kromefikoj ne ekzistas. Kelkaj paroj opinias la uzadon de kondomo gena, aliaj uzas la surmeton de kondomo kiel amoran ludon.

Spermicido
Ĝi mortigu la spermatozoojn. La apliko okazas per supozitorio enmetenda en la vaginon. Ci estas malagrabla pro sento de varmo kaj ne sufiĉe sekura. Krome la spermicidoj povas kaŭzi alergion.

Pilolo
Ĝi estas la plej komforta metodo. La metodo funkcias tiel, ke ĝi ŝajnigas al la organismo per la hormonoj en la pilolo, ke la virino jam estas graveda.
Tial ne okazas ovolado kaj la virino ne povas gravediĝi. Kromefikoj per modernaj piloloj apenaŭ plu estas. Tarnen oni konsideru ke per pilolo la kvanto de necesa hormono ĉiam estas tro alta. En kelkaj kazoj povas ekesti gravaj kromefikoj: dikiĝo, apopleksio jam en juna aĝo, precipe kiam virinoj ankaŭ fumas kaj drinkas.

Kovrilo utera
Virino povas antaŭ seksumado meti uteran kovrilon sur la enirejon de la utero. Tiu metodo bezonas iom da ekzerco kaj necesigas la aldonan uzon de spermicido. Ci estas pli sekura ol uzado nura de spermicido. Post la seksumado la kovrilo restu kelkajn horojn surloke porpreventi, ke restintaj spermatozooj enpenetru la uteron post forpreno de la kovrilo.

Vagina lavado
Lavado de la vagino post seksumado estas tute malrekomendinda. La metodo estas tre malsekura kaj krome lavado de la vagino malutilas al ĝi. Tarnen multaj kuracistoj rekomendas lavadon por sanigaj celoj. La vagino estas mempuriga kaj neniam estu iavata!

Distranco de la ovoduktoj
Ci eblas kaj estas sekura por eviti koncipadon, sed ĝi estas dangera operacio, je kiu necesas tranci la ventron. Evitinda por savi la sanon de la virino!

Pilolo vira
Por viraj ankoraŭ ne ekzistas pilolo. Ĉar viroj ne havas ciklon, oni ne povas malebligi la spermoproduktadon ne forigante la seksemon. Sed sen seksemo viraj ne bezonas kontraŭkoncipan pilolon!

Distranco de la spermoduktoj
Eblas distranĉi la spermoduktojn per relative facila operacio. Necesas nur tranĉi la testikan sakon kaj en ĝi distranĉi la spermoduktojn. Se oni bone atentas higienon (la skroto ja troviĝas proksime de la anuso, kie abundas bakterioj), la operacio ne estas danĝera. Tarnen poste pli oftas inflamoj de la testikoj kaj surtestikoj. La kaŭzo estas jena: la korpo daŭre produktas spermatozoojn, sed ili ne povas eliri per natura] vojoj. Tial korpaj defendoĉeloj devas konsumi la spermatozoojn. Tio kaŭzas inflamojn. Iom post iom la korpo reduktas la produktadon de spematozooj kaj tiel maloftigas inflamoj. La seksaj funkcioj de la viro restas netuŝitaj.

Sed poste ne plu eblas koncipi infanon. Konsiderante, ke sana viro povas koncipi infanojn ĝis alta aĝo, tio povas esti grava malavantaĝo. La metodo estas tre sekura (nur tuj post la operacio ekzistas ankoraŭ risko fekundigi virinon), sed la spermoduktoj apenaŭ estas rekonstrueblaj, se viro iam resentus la emon patriĝi.

Resume:
El vidpunkto de ĝuo, sekureco kaj evitado de kromefikoj la kondomo ŝajnas la plej rekomendinda metodo, precipe ĉar ĝi estas la sola efikanta ankaŭ kontraŭ kontaŝiŝo kun seksaj malsanoj. Ĝi estas malmultkosta kaj nur uzenda kiam ĝi necesas.

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo