LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

Enhavo:

  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Spirado kaj voĉo

Oni diferencigas inter interna kaj ekstera spirado. Interna spirado estas la oksigenigo de karbono kaj hidrogeno liveranta energion. El tiu procezo rezultiĝas i. a. karbondioksido (sinonimo: karbonacido), kiun la pulmoj elspiras. Dume ili enspiras oksigenon. Tio estas la ekstera spirado.

Interna spirado krome produktas akvon kaj varmon. La varmo servas por teni la korpan temperaturon inter 36,5 �C kaj 37 �C. Kiam ĝi superas 42 �C aŭ malsuperas 35 �C, la vivo endanĝeriĝas.

Ĉiu homo produktas ĉiutage 1 0001 da karbondioksido. En fermitaj ĉambrej oni tial devas regule aerumi. Multaj matenaj suferoj kiel kapdolorej kaj laceco dependas de tro multe da karbondioksido en la aero de la dormĉambro. Dumtage tro multe da karbondioksido kaŭzas kapdolorojn kaj genojn de la koncentriĝpovo.

En la nature plantoj foruzas karbondioksidon. Ili uzas karbonon por kreski kaj redonas oksigenon al la aero.

Enspirata aero trapasas la spirvojojn. Oni distingas la suprajn spirvojojn (nazaj kavoj kaj faringo) disde la subaj spirvojoj (trafieo, bronkoj, alveoloj). Meze situas la laringo.

Nazo

Nazo interne konsistas el du kavoj dispartigitaj per vertikala septa.
Ĉiu kavo dispartiĝas per tiel nomataj konkoj (suba, meza kaj supra) en diversaj aerejoj. La kavaj estas tegataj per 140-160 cm2 da muka haŭto.
Ĉia specialaĵo estas viletoj transportantaj polvon kaj mikrobojn gluitajn al
la muko antaŭen (nazmalpuraĵoj troviĝantaj proksime de la antaŭaj naztruoj) aŭ malantaŭen (al la malantaŭaj naztruoj, tiel ke ili eniras ezofagon kaj stomakon) tiel purigante la nazon.
Nazokavo kun flarareo
Dua grava puriga mekanismo estas tornado. Ĝi havas grandan purigan efikon ne nur al la ĉefaj nazaj kavoj sed ankaŭ al la sinusoj (apudkavoj) ne rekte troviĝantaj en la aerejoj. Ili estas fruntaj, sfenoida kaj makselaj sinusoj kaj etmoidaj celuloj.

Krame ekzistas tubeto konektanta okulon kun nazkavo. Ĝi servas por forigo de troaj larmoj. Tial oni devas purigi la nazon kiam oni ploras.

Alia tubeto konektas faringon kun meza orelo. Ĝi servas por ekvilibri la aeran premon en la meza orelo. Tio necesas kiam la ekstera premo sanĝiĝas, ekzemple tre profunde aŭ montogrimpante. Se la ekvilibrigo ne funkcias oni sentas sin ĝenata kaj povas malbone aŭdi. Tio okazas ankaŭ dum nazkataro. Se la tubeto estas sveliĝinta, la muka haŭto de la meza orelo konsumas iom post iom la aeron. Tiel malaltiĝas la premo kaj kaŭzas la prezentitajn simptomojn. La tubeto sveliĝas pli ofte, se oni pravas subpremi temadon. Tial libere temu!

Funkcioj

  • flarado: la flarareo kontrolas la aeron je eblaj venenaj gasoj. Bonodoro de manĝaĵoj kaŭzas eksalivadon en buso kaj stomako. Sen flarsenso ni povus diferenci nur dolĉan, salan, acidan kaj amaran gustojn.
  • varmigo de la ensplrata aero: la nazkavoj estas malvastaj por bone kontakti kun la aero. Tiel la bone trasangata muka haŭto povas bone varmigi la aeron tiel protektante la pulmojn kontraŭ inflamo.
  • malsekiĝado de la enspirata aero: nazaj glandoj, la malsekeco de la muka haŭto kaj la uzitaj larmoj el la okuloj malsekiĝas la aeron tiel protektante laringon, bronkojn kaj pulmojn kontraŭ sekiĝo. En sekaj aerejoj la funkcio de la muka haŭto malboniĝas. Pli facile povas okazi inflamoj.
  • purigado de la enspirata aero: muko ligas malpuraĵojn el la aero. Viletoj portas ilin al la antaüaj aü malantaüaj naztruoj tiel protektante la pulmojn kontraü troa malpuriĝo.
  • resonancorgano: sinusoj kaj nazaj kavoj funkcias kiel resonanciloj kaj influas la tembron de la voĉo. Tion vi facile povas konstati, kiam vi parolas pincante la naztruojn.

Traheo kaj bronkoj

Traheo estas 12 cm longa. Kontraŭe al la apuda ezofago ĝi ne estas muskola organo kaj ĉiam restas malfermita. Tarnen ĝi estas tre fleksebla laŭlonge kaj flanke, ĉar ĝi devas moviĝi kun la kapo. Tion ebligas 12-15 uformaj kartilagoj. Antaŭe ili estas fermitaj, malantaŭe la breĉon tegas membrano. Interne la traheon tegas simila muka haŭto kiel en la nazo.

Fine la traheo disbranĉiĝas al du bronkegoj. La dekstra ĉefa bronko pli krute subeniras. Tial nevole en la traheon glutitaj partikloj (ekzemple mangajeroj aŭ vomajeroj) kutime enfluas la dekstran bronkon. La dekstra bronko havas tri, la maldekstra nur du precipajn disbranĉigojn, ĉar la dekstra pulmo havas tri, la maldekstra pulmo nur du lobojn.

Pulmoj

La pulmoj estas para organo havanta dekstre tri kaj maldekstre du lobojn. Maldekstra ne estas tiom da spaco, ĉar tie situas la koro. Car por en- kaj elspiri la aeron la pulmoj devas esti bone moveblaj, ili estas tegataj per serozo12. La parieta (ekstera) parto tegas la internon de la torako, la viscera (interna) parto tegas la pulmojn.

En la kavaĵo troviĝas serozaĵo. Tiel la haŭtoj facile glitas sen rezisto. La pulmoj ne mem moviĝas. Tion faras la spira muskolaro. Temas pri muskolaro troviĝanta en kolo (helpa muskolaro), brusto (interkostaj muskoloj) kaj granda interna muskolo, diafragmo, samtempe disiĝanta la torakajn organojn disde la ventraj.

La centra situo de la pulmoj kaj ilia senĉesa movigado donas al ili gravajn funkciojn por la tuta korpo.

Pro sia ritma movado la diafragmo laboras kvazaŭ pumpilo, jen premanta la subajn organojn, jen sensarganta ilin suprenlevante. Tiel ĝi preventas kongeston de la hepato, ekscitas stomakon kaj intestaron al efika laboro kaj eĉ havas efikon je urina veziko (pfifortiĝo de la fermaj muskoloj) kaj virinaj seksaj organoj (pliboniĝo de la ligamentoj tenantaj tiujn organojn). Krame la spirado subtenas la refluadon de sango al la koro, tiel sensargante sangocirkuladon kaj koren.

Alveoloj

Alveoloj (pulmaj veziketoj)
Enspirata aero trafluas traheon, bronkegojn, bronkojn kaj bronketojn (ne plu havantaj kartilagan subtenon) por fine eniri alveolojn. Ili estas la loko, kie oksigeno el la enspirata aero eniras la sangon per maldika membrano kaj karbondioksido eliras la sangon por elkorpiĝi per la venonta elspiro. Tiu interSango estas normala fizika fenomeno. Gasoj moviĝas de loko kun granda koncentriĝo al loko, kie estas malpli da gaso. Alveoloj estas genia spacspara invento de la nature. Kiel metJ 200 m2-an surfacon en maivastan lokon? Alveoloj estas veziketoj kun unu ĉelon malpago

Voĉo

La voĉo estas funkcio de la spirado. La aera premo vibrigas la voĉkordojn en la laringo tiel estigante sonon. La karakterizaĵoj de la voĉo dependas de alteco, laŭteco kaj tembro.

Alteco dependas de la frekvenco (ofteco de vibrado dum sekundo). Ju pli streĉitaj kaj tial mallongaj estas la voĉkordoj, des pli alta estas la sono. Laŭteco dependas de la spira premo.

Tembro dependas de nombro kaj speco de apudaj sonoj ekestantaj kune kun la cetita sono. Apudaj sonoj dependas de la resonancorganoj (faringo, nazo kaj nazaj sinusoj).

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo