Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Avitaminozoj kaj aliaj karencaj malsanoj

Homo, kiu observas la principojn de racia nutrado, ricevas ĉujn elementojn de li bezonatajn por subteni la fortojn kaj bonfarte daŭrigi la vivon.

Se ial li ne ricevas tiujn elementojn dum certa periodo, aperas kelkaj simptomoj ofte nerimarkeblaj je la komenco, sed kiuj intensigas en la daŭro de la tempo.

Oni povas aserti, ke, almenaŭ certagrade, la karencaj malsanoj estas tre disvastigitaj en la tuta mondo.

La severaj, gravaj kazoj estas hodiaŭ videblaj sole nur en tre malriĉaj landoj kaj en speciale malfavoraj ĉrkonstancoj (militoj, koncentrejoj ktp.). Sed la negravaj, duonkasitaj aŭ neevidentaj formoj tre abundas eĉ en la plej riĉaj landoj, precipe pro nesciado, ignorado aŭ neglektado.

Konsekvence sennombraj estas la homoj, kiuj suferas mankon de fortoj, apation, okulajn (malakran vidkapablon, juko- kaj brulsenton, lumtimon ktp.), digestajn kaj nervajn perturbojn, tre oftajn malvarmumojn kaj aliajn infektajn malsanojn, malpliigon de la laborkapablo, vundojn malfacile resaniĝeblajn ktp., kies veran kaŭzon eĉ la kuracisto mem ofte ne sukcesas determini.

Indas do atente ekzameni ĉujn detalojn de la nutromaniero de la paciento por eltrovi tiujn mankojn, sen kies plenigo restos vana ĉu kuracado.

supren