Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Viraj malsanoj

Ni ekzamenu la virajn seksorganojn.

La testiko, para glando tegita de ingoforma serozo nomita vaginalo, troviĝas en haŭta envolvaĵo (skroto), kaj konsistas el multege da spermotubetoj, kiuj dum la pubereco komencas produkti spermatozoojn. Sur ĝia supra kaj posta rando situas la surtestiko (epididimo), kien kunfluas la spermotuboj de la testiko, kaj de kie deiras la spermodukto. Tiu ĉi lasta, 40 cm longa, etendiĝas ĝis la sperma veziketo, para membrana saketo si-tuanta malantaŭ kaj super la prostato. Fine la ejakula dukto, kiu iras de la sperma veziketo ĝis la malantaŭa uretro. Dum la ejakulo, la spermo, kiun konsistigas ankaŭ la sekreciaĵoj de la prostato kaj aliaj malpli gravaj (akcesoraj) glandoj, elfluas per la ejakula dukto al la uretro kaj eksteren.

La peniso, sur kies pinto malfermiĝas la urina kaj sperma tubo, estas la vira seksorgano, kiu, pro siaj spongeca kaj kavernozaj korpoj, povas erektiĝi per alfluo de sango kaj tiel, dum koito, enŝprucigi en la vaginon la spermon (fekundiga likvaĵo).

Ekzistas kelkaj denaskaj misformiĝoj de la uretro, kiu apertiĝas jen sub la peniso (hipospadio), jen sur ĝi (epispadio), je pli aŭ malpli granda distanco de la glano. lli estas maloftaj kaj nur la hirurgo povas decidi ĉu operacio estas farebla kaj konsilinda.

Pli ofta estas la tro mallonga haŭtfaldo (brido sub la peniso, kiu tiras suben tiun ĉi organon. Nur la kirurgio povas solvi tiun problemeton.

La prepucio estas haŭta refaldo ĉirkaŭanta la ekstremaĵon de la peniso (balano aŭ glano). Ĝia ringo estas ofte tiel mallarĝa denaske (fimozo), ke ne eblas ŝovi ĝin malantaŭen. Sekve la loka sekreciaĵo kaj eĉ iom da urino akumuliĝas en tiu sakoforma spaco, fermentas aŭ malkomponiĝas, kaj kun paso de la tempo povas kaŭzi inflamon de la balano (balanito) kaj de la prepucio. Por kuraci la fimozon ĉe knabeto, apliku surloken 2 aŭ 3-foje ĉiutage varmajn kompresojn ofte renovigitajn dum 12-15 minutoj. Post tio provu neforte ŝovi malantaŭen la prepucion dum kelkaj minutoj. Se la knabeto estas pli ol unujara, konsilindas pro psikologiaj kialoj, ke la patro (ne la patrino) faru tiun manipuladon. Tiu simpla metodo ofte sukcesas post kelka tempo. Se ĝi malsukcesas, la cirkumcido estas rekomendinda, precipe se la knabo estas jam pli ol dujara.

Ekde sia plej frua infanaĝo la viro devas higiencele lavi ĉiutage sian glanon, ŝovante unue la prepucion malantaŭen.

La kuracado de la inflamo de la glano kaj/aŭ de la prepucio konsistas en oftaj lavoj per akvo kun citronsuko aŭ salita akvo aŭ dekokto de ekvizeto aŭ de plantago; dumnoktaj malvarmaj kataplasmoj el argilo; lokaj sun- kaj vaporbanoj ktp.

supren