Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Teroterapio (kuracado per tero)

La tero, inkludante la argilon, la sablon, la ŝlimon ktp., posedas kuracajn ecojn jam konatajn en la pratempo.

Kiam besto estas malsana aŭ vundita, ĝi instinkte lekas sian vundon, kovras ĝin per ŝlimo el la riverbordo, kuŝiĝas kaj ĉesas manĝi. La prahomo tion rimarkis kaj agis simile, nur anstataŭigante la lekadon per lavado; kaj la indiĝenoj, kiuj loĝas ankoraŭ nun en la tropikaj praarbaroj, uzas ankaŭ la teron por sin kuraci.

Laŭ konstato de la moderna scienco, la tero posedas elektromagnetajn kaj eĉ radioaktivajn proprecojn, kiujn oni povas utiligi diversmaniere: marŝante nudpiede (almenaŭ kelkajn minutojn ĉiutage) sur la grundo, kuŝiĝante sur ĝi, kaj aplikante ĝin laŭ la teknikoj jen indikitaj:

Interna uzo de argilo

Miksu kuleretplenon da pura pulvorigita argilo (antaŭe sunumita dum 1-2 horoj) kun duonglaso da akvo kaj trinku tion ĉe ellitiĝo, 30-40 minutojn antaŭ la matenmanĝo. Se necese, faru la samon ankaŭ 30-40 minutojn antaŭ la tag- kaj vespermanĝoj. La interna uzado de argilo estas tute sendanĝera kaj rekomendinda ĉe lakso, disenterio, enterito, kojlito ks. Se temas pri amebozo, ulcera kojlito ks., miksu kulerplenon da pura argilo (antaŭe sunumita) kun 100-140 gramoj da iom varmeta akvo kaj enŝprucigu tion en la kojlon nokte, ĉe enlitiĝo, pere de klisterpilko kaj 20-25 centimetra rektuma sondilo, retenante tiun klisteraĵon ĝis la sekvanta mateno, se eble. Faru tion 15-20 sinsekvajn noktojn. Se temas pri utera cervikito kun aŭ sen ulceriĝoj, vaginito ks., miksu 1 aŭ 2 kulerplenojn da argilo kun 1 litro da iom varmeta akvo kaj enŝprucigu tion malrapide en la vaginon pere de kanulo alligita al ŝprucigilo, retenante laŭeble la miksaĵon, en dorsa dekubito, kun la pelvo sur ujo, kiu ricevos la jam uzitan likvaĵon. Faru tion 15-20 sinsekvajn tagojn.

Kataplasmo el argilo

Prenu puran argilon (sen ŝtonetoj kaj aliaj malpuraĵoj), miksu ĝin kun malvarma akvo (aŭ apenaŭ varmeta, se vi ne eltenas ĝin malvarma) ĝis atingi firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la malsana regiono kaj ties ĉirkaŭaĵo, minimume 1,5-2 centimetrojn dika; kovru la kaĉon pertuko trempita en malvarma akvo por ke ĝi ne sekiĝu tro rapide, kaj vindu la tuton. Post 2-3 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo, se ĝi alteniĝas), forĵetu la argilon, ĉar ĝi estas penetrita de malpuraĵoj kaj toksoj de la malsano kaj sekve uzenda nur unu fojon, kaj lavu la tukon. Post 30-40 minutoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve la tutan tagon. Se ial ne eblas ŝanĝi tiom ofte la kataplasmon, ŝanĝu ĝin ĉiu-4-5-hore. Sed de temp' al tempo malsekigu ĝin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj.

Se la kazo ne estas grava aŭ se dum la tago vi ne havas liberan tempon, apliku ĝin nur dumnokte.

Se argilo ne estas havebla, uzu virgan teron (el ne kultivita grundo) elfosi-tan en la profundo de 50 centimetroj, sen sablo kaj ŝtonetoj.

Nur esceptokaze (ĉe iskiatalgio, lumbago ktp. ) tiu kataplasmo devas esti ne malvarma, sed varma.

La kataplasmo el argilo estas tre efikoplena kaj varme rekomendinda ĉe multaj malsanoj, speciale traŭmatoj kaj inflamoj: furunkoj, apendicito, hepatito, brul-, mordo- kaj pikvundoj, abscesoj, tumoroj, ulceroj, haŭtaj afekcioj, fistuloj, flebito, testikito, ovariito, pleŭrito, pulmito, artrito, ostomedolito, limfadenito ks. Tial nepre havu ĉiam ĉe vi almenaŭ 1-2 kilogramojn da pura argilo por okazo de bezono.

Kiel supre dirite, eĉ se temas pri vundo aŭ ulcero, ne timu apliki la argilon en rektan kontakton kun la haŭto, ĉar tiel ĝi sendanĝere eltiras la inflamon aŭ puson kaj certigas perfektan cikatriĝon kaj resaniĝon.

Tamen, se la lezo kuŝas en la okuloj (hordeolo, trakomo, konjunktivito, keratito ks.) aŭ se ĝi estas tre dolora, kovru la fermitajn okulojn aŭ doloran lezon per maldika gazo antaŭ la apliko de argilo.

En kelkaj okazoj, post demeto de la argila kataplasmo, oni povas ŝmiri la haŭton per olivoleo aŭ oleo el hepato de moruo aŭ migdala oleo.

supren

Sablobano

Ekde la antikvaj tempoj oni scias, ke la sablo posedas kuracan povon kontraŭ podagro, reŭmatismo, dikeco, artritismo, neŭralgioj ktp. Tiu povo similas al tiu de la ŝvitiga sunbano, ĉar la tavolo da sablo ekvivalentas la tukon aŭ arbofoliojn per kiuj oni kovras la korpon dum la sunbano kun ŝvitado.

Estas preferinde preni la sablobanon en la plaĝo mem. Serĉu lokon, kie la sablo estas seka kaj bone varmigita de la suno. Faru en ĝi kavaĵon, kuŝiĝu tie tutnuda kaj kovru vian tutan korpon ĝis la kolo per tavolo da sablo 3 aŭ 4 centimetrojn dika. La kapo, kiu restas libera, devas sin apogi komforte sur la sablo, protektita kontraŭ la sunradioj pere de pajla ĉapelo aŭ sunombrelo.

Restante senmove, oni komencas per 10 minutoj kaj oni aldonas 5 minu-tojn ĉiutage ĝis atingi 45 aŭ 60 minutojn, kondiĉe, ke oni ne sentu troan varmon, ne estiĝu spirmalfacilo kaj la pulsobatoj ne transpasu 100 en minuto. Oni bezonas helpanton, kiu kovros la korpon de la paciento per tavolo da sablo, protektos lian kapon per ĉapelo aŭ sunombrelo, palpos lian pulson ĉe la tempia arterio (antaŭ la orelo) kaj aplikos malvarman kompreson sur lian kapon, se aperas kapdoloro aŭ premsento.

Fininte la sablobanon, skufaligu la sablon kaj banu vin en la apuda maro aŭ rivero.

Por faciligi la ŝvitadon, oni povas trinki iom da akvo kun citronsuko antaŭ la sablobano kaj dum ĝi, se oni soifas.

Tiuj, kiuj loĝas malproksime de maro aŭ rivero povas improvizi sablobanejon en angulo de sia korto kun sufiĉa kvanto da sablo ĉirkaŭita de tabuloj por ke ĝi ne disŝutiĝu. Fininte la sablobanon, oni skufaligas la sablon kaj prenas duŝon.

Suferantoj de la koro, arterioj, alta sangopremo, gravaj hepat-, ren- kaj nervomal-sanoj, februloj ks. ne devas preni sablobanon. Ankaŭ ne la virinoj dum la menstruo.

La artikolo aperis ankau en la INA-revuo 1994-01 (paĝoj 7 ĝis 8)

supren