Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĝi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Movoterapio (kinezoterapio)

En kinezoterapio oni uzas ĉiujn movojn aktivajn aŭ pasivajn, kiuj povas helpi la pacienton al resaniĝado. Tiu mirinda ilo de la kuracisto, nomita mano, ludas ofte gravan rolon en tiuj ĉi kuracadoj. Jen la diversaj kaj plej gravaj kinezoterapiaj metodoj:

Pasivaj movoj

La kuracisto faras la naturajn movojn de la artikoj de la paciento, kiu mem faras neniun streĉadon: fleksado, ekstensado, rotaciado, adukcio, abdukcio, pronado, supinado, ĉirkaŭmovado ktp. Por eviti malutilon oni devas agi tre singarde, sen troa forto, kaj nur laŭmezure, kiel la sanstato de la paciento kaj ties korpopartoj permesas.

En esceptaj kazoj la tirado de la koio aŭ de la lumbo pere de specialaj aparatoj estas indikinda.

Aktivaj movoj

La paciento mem faras la movojn indikitajn de la kuracisto, celante al normaliĝo de la funkcioj, precipe artikaj kaj muskolaj. Per tiu motora reedukado oni trejnas la frapiton de ankilozo, atrofio, paralizo ktp. refari iujn mo-vojn de la trunko, membroj aŭ certaj organoj; ĉar pro daŭra ripetado, li kreas novajn kapablojn kun interveno de la nerva sistemo.

Kelkfoje oni povas fari tiun kuracgimnastikon ankaŭ per specialaj aparatoj aŭ iloj (mehanoterapio).

Varianto estas la aktivaj movoj kun rezisto fare de la kuracisto, kiu grade kontraŭstaras al la movoj por estigi plian streĉon, celante al fortikigo de la organoj. La kuracgimnastiko povas ankaŭ aplikiĝi al multaj aliaj malsanoj kaj perturboj (spiraj, digestaj, cirkulaj, vidaj ktp.); sed nur la specialisto rajtas precize indiki ĝin en ĉiu aparta individua kazo.

supren

Ludoj kaj sporto

Nur post metoda antaŭa reedukado la fakulo plurfoje indikas specialajn ludojn kaj sportojn por sukcese kompletigi la kuracadon. Ĉar la trouzo estas tre proksima al uzo, la paciento devas esti konstante kontrolata dum la ek-zercadoj por eviti malutilon.

Marŝado estas natura kaj simpla formo de sporto farenda en multaj kazoj celante la resaniĝadon. Daŭro kaj rapideco de la marŝado, distanco trairota, deklivo kaj karakterizaĵo de la tereno kaj eĉ ties ĉirkaŭaĵo ktp. estas detaloj, kiujn la kuracisto devas atente konsideri antaŭ la koncerna indiko.

Ĉar la akvo malplipezigas enakviĝintan korpon, la movoj iĝas en ĝi pli faci-laj kaj suplaj. Tial ĉe motora (mova) nekapabliĝo pro artritismo, certaj paralizoj, nervaj malsanoj, spasmoj, poliomjelito ktp., post la akuta fazo, estas tre konsilindaj la fizikaj ekzercadoj en la akvo (naĝejo). Same por muskola kaj artika reedukado post longdaŭra enlitiĝo, post demeto de la gipsobandaĝo pro ostrompiĝo, ĉe ortopediaj kazoj antaŭ kaj post kirurgiaj operacioj ktp.

Laborterapio

Tuj kiam la sanstato de la paciento tion permesas, estas tre konsilinde komenci labori, ne nur pro ekonomiaj (fonto de enspezo), sed ankaŭ pro fizikaj kaj psikaj kaŭzoj, kiuj fine influos favore lian sanon.

La laboro povas esti la sama, kiun li havis antaŭ la malsaniĝo aŭ, se tio ne eblas, iu alia al kiu li devas adaptiĝi, konsiderante lian kapablon.

Samtempe la paciento devas laŭeble reorganizi sian tutan vivsistemon, eliminante ĉiujn damaĝajn faktorojn kaj adoptante novan, konstrueman, optimisman sintenon antaŭ la vivo.

Masaĝo

ĝi konsistas en permana premfrotado kaj knedado pleje de muskoloj kaj artikoj por kuracaj celoj, kaj ĝi postulas neniun strebadon aŭ streĉadon fare de la paciento.

La kuracisto (aŭ masaĝisto) devas masaĝi per varma mano, ĝenerale per la tuta mano, kelkfoje nur per la fingroj. Oni povas uzi talkon aŭ sapon aŭ oleon por ŝmirado de la haŭto; aŭ prefere neniun ŝmiraĵon.

Ekzistas diversaj manipuladoj uzendaj laŭbezone: pinĉado (premado inter la fingroj), frotado (ir-reira movo de la mano kun sufiĉa premo, por ke la tegumentoj estu ŝovataj), knedado (premado per la manoj kvazaŭ farante paston), frapado (ektuŝado per rapida movo de la fingropintoj aŭ manplato aŭ manrando aŭ pugno), vibrigado (per la mano aŭ per vibrigilo) ktp.

La kuracisto mem devas precize indiki kiun manipuladon oni aplikos al la paciento laŭ ties malsano kaj individua kondiĉaro, same kiel la daŭron kaj oftecon de la aplikoj.

La masaĝo estas kontraŭindikita en infektaj (febraj) malsanoj, akutaj artrito kaj flebito, inflamo de la haŭto, kancero kaj en gravaj kor-, arteri-, hepat-, ren- kaj pulmaj malsanoj.

supren