Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Musikoterapio

La historio kaj la mitologio sciigas nin, ke ekde la plej antikvaj tempoj la homo komprenis la gravecon de la muziko en paco kaj en milito.

La pastroj utiligis la muzikon (ankaŭ la kantadon kaj eĉ la dancadon) kiel parton de la ritoj por atingi la ekstazon kaj por spirite plinobligi la piulojn.

La militestroj utiligis ĝin por igi siajn soldatojn laciĝorezistaj kaj por levi ties kuraĝon dum la bataloj.

La kuracistoj ankaŭ ĝin uzis de antaŭ jarmiloj, ĉar ili konstatis ĝian efikecon ĉe diversaj malsanoj, precipe nervaj kaj mensaj.

Nia hodiaŭa mondo rekonis la valoron de la muziko en pluraj kampoj kaj ĝin alproprigis al si en la praktiko. Multnombraj estas jam la oficejoj, fabrikoj ktp., kiuj disaŭdigas fonmuzikon por eviti la laciĝon de la laboristoj kaj kreskigi ties produktokvanton.

Ankaŭ la moderna medicino tute ne malatentis la muzikon. Kontraŭe, ĝi agnoskis ĝin kiel efikoplenan faktoron de kuracado kun nespecifa agado sur diversspecajn perturbojn kaj malsanojn.

La sciencistoj konstatis, ke la muziko efikas sur la spiran, digestan kaj cirkuladan aparatojn, kaj la nervan sistemon.

Sub la influo de gaja kaj viveca muziko ekbrilas la okuloj, gajas kaj koloriĝas la vizaĝo, rapidas la spirado, la digestado aktiviĝas kaj reguliĝas, la diversaj glandoj vigle sekrecias, dilatiĝas la arterioj, la koraj kontrahiĝoj reguliĝas aktivigante la sangocirkuladon kun favora reefiko sur la sangopremon, malaperas kvazaŭ mirakle la ĉagrenoj kaj afliktoj, kaj la individuo sin sentas vivoĝoja, eŭforia, preta alfronti senhezite la ĉiutagajn problemojn de la vivo.

Male, sub la influo de malgaja kaj monotona muziko, la okuloj vualiĝas de malĝojo, la pulso malfortiĝas, la spirado malrapidas, la animo defalas, kaj tristaj pensoj invadas la menson.

La malsanoj plej ofte kuraciĝas per si mem pro la spontanea kuraciga peno de la naturo. lu ajn faktoro kapabla plibonigi la ĝeneralan staton de homo, plifortigas tiun penon kaj kontribuas al la resanigado en iu ajn punkto de la organismo. La adekvata muziko estas unu el tiuj faktoroj kaj la kuracisto devas ĝin uzi en la ĝustaj kazoj, laŭ jenaj elementaj principoj:

La muzikaĵo estu simpla kaj komprenebla por la paciento, konsiderante ties klerecon kaj sentemecon. Ĝi estu prudente dozita laŭ lia aĝo, sekso kaj farto, ne forgesante, ke la troaj daŭro kaj intenseco povas lacigi, iriti aŭ perturbi lin. Oni procedu grade kaj malrapide por ne veki ian ŝokon ĉe lia animstato. Se li estas trista, deprimita aŭ melankolia, ne aŭdigu al li abrupte gajan melodion, kiu nur deprimos lin eĉ pli. Komencu per malrapida kaj trankviliga muziko; daŭrigu per alia pli vigla, kaj finfine - kiam la animstato de la paciento tion permesas - per la gaja muziko, kiun li bezonas kaj povas aŭskulti.

Por kvietigi ekscititan, nervozan pacienton oni procedu simile, sed inverse.

La psikiatrio estas unu el la ĉefaj kampoj de aplikado de la muzikterapio, kiu plene pruvis ĝian efikecon ne nur kiel distrilo aŭ amuzilo (la paciento kiel pasiva aŭskultanto), sed ankaŭ kiel parto de la laborterapio (la paciento kiel aktiva partoprenanto en la ludado de muzikiloj, en la kantado prefere hora, dancado ktp.). La muziko ebligas, ke la mensaj malsanuloj sin dediĉu al utila aktiveco, grave kontribuante tiel al la malpliigo de ilia forta izo-liteco.

Ĝi ankaŭ efikas ĉe la sendormeco, kontraŭ la doloroj (eĉ ĉe operaciitoj, dum akuŝoj ks.) ktp.

Fine la prepara muzikterapio dum proksimume 30 minutoj estas grava helpilo al la psikoterapio, ĉar ĝi ofte venkas la reziston aŭ kontraŭstaron de la paciento, faciligante tiel la laboron de la terapiisto.

La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 1994-01  (paĝoj 7 ĝis 8)

supren