Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Alopatio

Kion faras la alopatio?

La alopatia kuracisto antaŭ iu ajn el la menciitaj malnormalaĵoj, nur vidas malbonaĵon, kiun oni devas kontraŭbatali per ĉiuj fortoj. Ju pli rapide ĝi malaperas, des pli granda estas la sukceso; tion opinias la kuracisto kaj la malsanulo.

Kontraŭ la doloroj de la kapo aŭ de aliaj partoj de la korpo li preskribas iun sendolorigilon (aspirinon, antipirinon ktp.); kontraŭ la lakso, adstringaĵon (taninon, tanalbinon aŭ alian); kontraŭ la mallakso, laksilon; kontraŭ la manko de apetito, iun amaran substancon; kontraŭ la sendormeco, sulfonalon, luminalon, kloralon, bromidon ktp. Kaj tiel sinsekve.

Evidente, tiuj hemiaj drogoj baldaŭ efikas: malaperas la kapdoloro, ĉesas la diareo ĉe la laksulo, la mallaksulo fekas, la sendormulo dormas, kaj la senapetitulo eble reakiros apetiton.

Liberigita momente de la malbonaĵo, la paciento sin konsideras sana kaj daŭrigas sian antaŭan vivsistemon. Lia korpo plue akumulas malpuraĵojn kaj senprokraste reaperas la unua malnormalaĵo. Denove li uzas drogojn kaj tiel estiĝas neelirebla rondo en kiun enfalas la kompatinda malsanulo kaj el kiu estas des pli malfacile eliri, ju pli longe ĝi daŭras.

Estas necese kompreni unu fojon por ĉiam, ke la drogoj ne kuracas nek povas kuraci la malsanojn. lli nur servas por "stop" la simptomojn, ŝajnigante ke ili resanigas.

El tio oni povas konkludi, ke la oficiala aŭ alopatia medicino, kiun oni lernas en la universitatoj, tute ne estas scienco; ĝi nur estas pseŭdoscienco, bazita sur la eraro, kiu kondukas nur al fiasko. Tion atestas milionoj da malsanuloj vagantaj tra la mondo kaj kies resanigo des pli malproksimiĝas ju pli "progresas" la alopatia medicino.

Sin dediĉi al simpla "stopado" de simptomoj, estas tasko tiel malsaĝa kiel tiu de ministro, kiu, enirante la subterajn galeriojn, estingus ĉiujn lanternojn kaj lampojn, kiujn li renkontus laŭ sia vojo: baldaŭ li sin trovus en mallumo. Same la simptomoj, kiujn prezentas la paciento, estas kvazaŭ lanternoj lumigantaj la scenon pli aŭ malpli malhelan de la malsano.

La simptomo estas signo de alarmo de la naturo. Kiam ĝi prezentiĝas, oni devas serĉi la kaŭzon, kiu ĝin okazigas por povi elradikigi ĝin: kiam malaperas la kaŭzo, ankaŭ malaperas la efiko. ĝuste tion faras la naturismo.

Farante la kontraŭon, estas kvazaŭ mortigi la gardostaranton, kiu avertas nin pri la proksimeco de danĝero; aŭ ni donu pli trafan ekzemplon: estas agi kiel la struto, kiu enŝovas la kapon en la sablon, kaj kredas ke tiel ĝi evitos la alproksimiĝantan katastrofon.

reen