Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Nazaj malsanoj

La nazaj kavoj estas du trairejoj inter kiuj troviĝas apartigaĵo nomita septo.
Ĉiu el ili prezentas du orificojn: eksteran aŭ antaŭan (nazotruo) kaj internan aŭ malantaŭan (koano). Ĉe la ekstera vando de ĉiu nazkavo troviĝas tri volviĝintaj ostlamenoj (konkoj): supra, meza kaj suba. Kaj ĉiu konko estigas kanalforman spacon (meato), kie aperas la duktoj de la frunta kaj maksiia sinusoj, la larmodukto ktp. Mukozo, tre dika sur la konkoj, tegas la tutan internon de la nazkavoj kaj kontinuas Ĝis tiu simila, kiu tegas la diversajn sinusojn, la faringon ktp. Tiu proksimeco eksplikas kial la inflamo de unu organo (ekzemple la nazo) propagiĝas tiom facile al la najbaraj (ekzemple la sinusoj).

Ĉe la volbo de la nazkavoj, malproksime de la naztruoj, troviĝas la olfakta regiono, kies flarĉeloj kuŝantaj ĉe la finaj disbranĉiĝoj de la olfaktaj nervoj ricevas la impresojn pri odoroj. Kaj ĉirkaŭ la nazo kuŝas diversaj enostaj faciaj kavaĵoj (fruntaj, maksilaj, etmoidaj kaj sfenoida sinusoj), kiuj kompletigas tiun kvazaŭan aparaton.

Normale la enspirata aero trairas la nazkavojn, kiuj varmigas, malsekigas kaj purigas Ĝin tiel, ke Ĝi povas senriske atingi la pulmojn. Speciale la vibrisoj (haroj en la naztruoj) kaj la muko, kiu lubrikas Ĝian internon, havas la taskon haltigi la polverojn, mikrobojn ks., kiuj malpurigas la aeron. Krome la muko estas iom mikrobodetrua.

Kiel sciate, la nazo estas la organo de la flarsenso, kiu intime ligiĝas kun la gustumado. Kaj Ĝi servas ankaŭ iel resonancokesto por la voĉo.

De tio eblas konkludi, ke la malsanoj de la nazo, ofte akompanataj de obstrukco, povas okazigi diversajn perturbojn, nenormalaĵojn kaj eĉ afekciojn: la laringo, la bronkoj kaj la pulmoj riskas inflamiĝi pro aero en mal- aŭ nekonvenaj kondiĉoj (tro malvarma kaj/aŭ seka, malpura ktp.), la flarsento perdiĝas (anosmio) same kiel la gustumado, la prononcado kaj la tembro de la voĉo difektŝanĜiĝas, la gorĜo sekiĝas, malpliiĝas la aŭdado kaj eĉ la kapablo sin koncentri mense. Se temas pri infano, kiu jam de longe suferas de naza obstrukco (ekzemple pro adenoidaj vegetaĵoj, polipoj, hipertrofia rinito ktp.), aperas kun paso de la tempo atrofio de la maksilo kun ogiva palata volbo kaj mislokiĝo de la dentoj.

supren