Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Okulaj malsanoj

La okulo estas la organo de la vidado, eble la plej delikata kaj sendube la plej alte taksata el ĉiuj
homaj sensoj. Ĝi konsistas el tri esencaj partoj:

  • la retino, la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj;
  • la dioptra aparato (organo de la refrakto),
    kiu kondukas kaj kondensas la lumradiojn
    sur la retinan surfacon, konsistanta el refraktaj medioj de la okulo (korneo, antaŭkamero, pupilo, kristalino aŭ lenso kaj vitreo),
    kaj muskolo nomita ciliaro, situanta ĉirkaŭ la kristalino, kaj servanta al la akomodiĝo;
  • la iriso, ronda, kontrahebla membrano, kun centra truo, la pupilo, por enlasi la lumradiojn, kiu limigas la kvanton da lumo atinganta la fundon de la okulo.

Krome estas akcesoraj aparatoj servantaj por movi la okulglobon (4 rektaj kaj 2 oblikvaj muskoloj por ĉiu okulo), kaj por Ĝin protekti kontraŭ la eksteraj agantoj:

  • la skleroto, fibreca, netravidebla, blanka membrano, kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo, kaj estas, en sia antaŭa parto, en kontinueco kun la korneo, travidebla, refrakta membrano;
  • la palpebroj, du moveblaj membranoj, kiuj, proksimigante, kovras la okulglobon;
  • la larma aparato, konsistanta el glando sekrecianta larmojn, kies funkcio estas malsekigi la korneon kaj la konjunktivon (mukozo, kiu tegas la malantaŭan facon de la palpebroj kaj la antaŭan parton de la skleroto Ĝis la kornea rando), kaj ekskreciaj duktoj, tra kiuj la ekscesaj larmoj estas forkondukataj al la nazkavo, kiu ankaŭ bezonas tiun humidon. La okulharoj en la rando de la palpebroj kontribuas al la ŝirmado de la okulo kontraŭ troa lumo kaj fremdajoj. Plie la brovoj baras la vojon al la ŝvito de la frunto, kiu alie povus atingi kaj iriti la okulon.

La rilato inter la okulo kaj la tuta organismo estas tiel intima, ke la kuracisto (aŭ okulisto) devas ĉiuokaze zorge konsideri la Ĝeneralan sanstaton de la paciento.

La Ĝeneralaj malsanoj, kiuj plej ofte kaŭzas simptomojn kaj malsanojn de la okuloj, estas: sifiliso, tuberkulozo, reŭmatismo, renito, diabeto, arteriosklerozo, koraj malsanoj, trofiaj (prinutraj) perturboj, kronikaj toksigoj, malsanoj infektaj kaj de la nerva sistemo.

Escepte de la dormohoroj, la okuloj estas kontinue elmetataj al diversaj damagaj faktoroj: troa aŭ nesufiĉa lumo, trostreĉado, mikroboj, polvo, traŭmatoj ktp.

supren

Jen kelkaj higienaj rekomendoj

laŭeble profitu la naturan sunan lumon, evitante nur ties troan intensecon kaj sekvan blindumon. Se vi nepre devas uzi artan lumon, zorgu almenaŭ, ke tiu ĉi estu sufiĉa (ne troa), kaj de lampo situanta super kaj iom malantaŭ via sultro. Se la lampo tamen troviĝas antaŭ vi, uzu vizieron aŭ alian sirmilon por protekti la okulojn. Ne tro uzu la vidadon, kaj evitu ĉion, kio povas al Ĝi malutili: forta vento, polvo, fumo kaj aliaj iritaj substancoj, kemiaj kosmetikaĵoj kaj sminkoj, neĜusta, tro klina pozicio dum legado, skribado ks. (distanco de 30 centimetroj estas konsilinda), okullaciĝo aŭ -streĉado tuj post la manĜoj ktp. Krome oni ne forgesu, ke ĉiuj faktoroj de la Ĝenerala sano estas ankaŭ valoregaj por la okula sano kaj sekve aplikendaj al Ĝi.

Tuj post la naskiĝo, engutu profilaktike en ĉiun okulon de la ĵusnaskito 1 aŭ 2 gutojn da citronsuko anstataŭ la Ĝenerale uzata arĜenta nitrato.

supren