Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ci retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Mineralakvoterapio

Kondukita de natura instinkto, la homo profitis de la kuracpovo de la mineralakvoj por sin kuraci ekde la pratempo. Tiel, kvankam bazita sur nura praktika, nesufice kontrolita sperto, la mineralakvoterapio utilis al la homaro dum jarmiloj ce multaj kaj diversaj malsanoj en preskau ciuj landoj kaj kontinentoj de la terglobo.

Nur antau nelonge la scienco vere interesijis pri la mineralakvoj, studis kaj analizis ilin, eksperimentis kaj kontrolis, kaj fine venis al la konkludo, ke ili konsistigas tre valoran rimedon por kuraci sennombrajn malsanojn kaj perturbojn, kaj ec por preventi ilin.

Por ke mineralakva kuracado estu vere sukcesa, kompetenta kuracisto devas unue zorge esplori la pacienton, car nur lau ties individua kondicaro kaj la evolua fazo kaj prognozo de la malsano, li povos precize determini la mineralakvoterapian indikon, ekzaktan dozadon ktp. Tiuj indikoj devas esti poste ekzakte obeataj en la banloko en ciuj siaj detaloj, ne forgesante, ke la justa dieto estas la nepre necesa kompletigajo de ciu kuracado. Gra-va eraro do estas kaprice fari tiun kuracadon, sen sperta, kompetenta gvidado.

Oni klasifikas la mineralakvojn lau ties temperaturo (ne varma: 0-20 °C; varmeta: 20-30 °C; varma: 30-50 °C; varmega: pli ol 50 °C), osmoza premo, radiaktiveco, gasoj kaj kemiaj elementoj en ili entenataj ktp. Ekzistas akvoj litiaj, stronciaj, bariaj, ferohavaj, bromidaj, jodidaj, fluoro-, arseno-, sulfuro- kaj borohavaj, alkalaj, acidetaj ktp.

La ofteco kaj tempodauro de la varmobanoj kaj -aplikoj dependas de la kazo kaj de la akvoj. jenerale suficas nur unu bano ciutage, kiu dauros lau inversa rilato de jia temperaturo. Ekzemple: varmeta, 20 jis 30 minu-tojn; varma, 10-20 minutojn; tre varma, 8-12 minutojn.

Kiam la mineralakvoj estas tre varmaj, oni komencas per varmeta akvo (35 °C) kaj iompostiome oni prenas jin pli kaj pli varma jis atingi la indikitan temperaturon. Oni evitos tiel kelkajn reagojn kaj krizojn, kiuj prezen-tijas plurfoje ce sentemuloj au ce tiuj, kiuj deziras akceli la kuracadon prenante tro longajn au tro oftajn au tro varmajn termobanojn. Post termobano kaj -aplikoj la paciento devas kusiji varme vestita dum duonhoro por ripozi.

La mineralakvoterapio trafe indikita estas efikoplena ce reumatismaj malsanoj, artritoj, artrozoj, podagro, lumbago, iskiatalgio kaj aliaj neuritoj kaj neuralgioj, spondilito, haut-, hepat-, spir-, digest-, virin-, ren-, metabol-, arteri-, kor- kaj nervmalsanoj kaj perturboj ktp. ji estas ofte asociigita al kinezoterapio (kuracado per aktivaj kaj pasivaj movoj, masajoj, gimnastiko ktp.).

Trinkkuracado

La mineralakvoterapio inkluzivas la trinkeblajn mineralajn akvojn kun efiko laksiga au laksetiga, diureziga, digestiga, galproduktiga ktp. Trinkkuracado dauras proksimume 3-4 semajnojn kaj ec pli. La ciutaga dozo varias lau la individuoj, sed kalkulu mezkvante 100-150 gramojn, kiujn vi devas trinki malrapide, per mallongaj glutetoj. Ce ellitijo au malproksime de la manjoj. Ne trinku troan kvanton, speciale se vi suferas de la koro, arterioj, hipertensio ks.

Nur la virga, jus el la tero elsprucinta minerala akvo havas ciujn originajn kuracajn proprecojn de la fonto mem. Tuj poste ji komencas alieciji, almenau parte, pro la agado de la aero, la lumo, la varmo kaj la tempo.

Ce la fino ni diru, ke la mineralakvoterapio havas ne nur indikojn, sed ankau kontrauindikojn determinotajn de la kuracisto.

supren