Avitaminozoj kaj aliaj karencaj malsanoj


Avitaminozoj
fekcio pro manko de vitaminoj povas aperi pro nenia aŭ nesufica enstomakigo de nutraĵoj enhavantaj ilin (ekzemple pro nesciado aŭ ignorado, mizero, senapetiteco, psikoneurozoj ktp.; aŭ dum longaj ekspedicioj aŭ vojaĝoj tra regionoj, kiuj malhavas ilin); pro pligrandiĝo de la bezono de vitaminoj (trofunkciado de la tiroido, intensa fizika aktiveco, rapida kreskado, gravedeco kaj mamnutrado, infektaj malsanoj, konvalesko ktp.); pro pligrandiĝo de la perdo aŭ nesufica, difekta sorbado de vitaminoj (vomado, kronika laksado, intesta obstrukco, kancero de la digesta aparato, senklorhidreco, ulcera kojlito, intesta tuberkulozo, tro abunda urinekskrecio, svitado, eksudado ktp.); pro metabolaj perturboj (ĉeso de funkciado de la tiroida glando, hepataj malsanoj ktp.) ktp.

La vitaminoj troviĝas precipe en la freŝaj, nekuiritaj nutraĵoj (fruktoj kaj legomoj), integraj (nepoluritaj) cerealoj, integraj farunoj, lakto, ovoj, fromaĝo, mielo ktp.

Ĉar longa kuirado detruas preskaŭ tute la vitaminojn, la dieto devas konsisti prefere el nekuiritaĵoj.

La natria dikarbonato kaj aliaj similaj substancoj uzataj por moligi cerealojn aŭ por eviti, ke la legomoj perdu sian verdan koloron dum la kuirado, detruas la vitaminojn.

Legomojn oni devas kuiri ne tro longe; kaj la akvon, en kiu ili kuiriĝis, oni ne forjetu, ĉar gi entenas multajn akvosolveblajn vitaminojn kaj mineralajn salojn.


Esencaj aminoacidoj

La aminoacidoj estas la fina produkto de la malkombino de la proteinoj en la digesta aparato. Kelkaj el ili nomiĝas esencaj, ĉar ili nepre devas ekzisti en la proteinoj de la enstomakigitaj nutraĵoj por ke la kreskado, konservado kaj riparado de la organismo normale efektiviĝu; nome: triptofano, lisino, leucino, izoleucino, fenilalanino, metionino, treonino, arginino, histidino kaj valino. La aliajn, neesencajn, la organismo mem formas el la kutimaj nutrajoj.

La vegetaĵoj, precipe cerealoj, legumenacoj (pizo, fabo, fazeolo, lento, sojfabo ktp. ), terpomo kaj nuksoj enhavas esencajn aminoacidojn. Tamen konvenas kompletigi la dieton per modera konsumado de lakto kaj giaj derivaĵoj kaj ovoj.

En kelkaj landoj kun tre malfacilaj ekonomiaj kondicoj abundas la kazoj, aparte ĉe infanoj, de gravaj malsanoj pro nesufiĉeco aŭ manko de aminoacidoj en la organismo. Ĉar lakto kaj ovoj ofte ne estas haveblaj tie, oni sukcese anstataŭigas ilin per miksaĵo el faruno de arakido, de kikero aŭ sojfabo, de nigra fazeolo kaj de sezamo, de kotonsemo, feco kaj agropiro "kikuyu".


Mineralaj saloj (oligoelementoj)

La mineralaj saloj estas nepre necesaj nutroelementoj por la kreskado, konservado kaj riparado de la organismo.
lli abundas en la vegetaĵoj (aparte en fresaj fruktoj kaj legomoj, cerealoj, maraj algoj ktp.), lakto kaj ĝiaj derivaĵoj, ovoj kaj en la trinkebla akvo.

llia manko estiĝas diversajn perturbojn kaj malsanojn: tuberkulozo, anemio, rakitismo, dentaj karioj, ostaj moliĝo kaj misformo ktp.

La mineralaj saloj devas esti naturaj, t. e. entenataj en la nutraĵoj, ĉar nur tiajn la organismo povas asimili. La tiel nomataj mineralaj saloj entenataj en la farmaciaĵoj, same kiel tiuj aldonitaj de la industrio al kelkaj nutraĵoj, akvo ktp., kvazaŭ "pliricigiloj", ne estas asimileblaj, kaj tial la organismo tuj eliminas ilin, suferante ties malutilan efikon.

Pro la grandega riĉeco de la maro je mineralaj saloj, ni speciale rekomendas la mangeblaĵn speciojn de la maraj algoj kaj la marakvon mem: 2 kuleretplenojn ĉiutage (ĉerpu en pura loko, kie ne estas kloakoj, banantoj ktp. ).

La oligoelementoj ĉefe bezonataj, kvankam laŭ infinitezima kvanto, estas: kalcio, fero, fosforo, kupro, jodo, natrio, kadmio, zinko, magnezio, mangano, molibdeno, kobalto, kalio ktp.


reen al la komenco  reen al la starta paĝo