Malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj


Akutaj malsanoj
Inflamo de la hepato (hepatito), inflamo de la galveziko (kolecistito) ktp., kiuj manifestiĝas pere de febro, loka doloro, senapetiteco, iktero (flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo), ĝenerala deprimeco, naŭzo, vomado.

En tiuj kazoj vi faru jenon:

Enlitiĝu kaj ripozu dum la tuta daŭro de la malsano. Aerumu tage kaj nokte vian dormoĉambron. Manĝu nenion solidan dum la unuaj tagoj. Se vi soifas, trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi, sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de galproduktigaj herboj: boldo, cikorio, artiŝoko (ne ĝia manĝebla parto, sed la amara folio, kiu kreskas sur la tigo) ktp.
Ĉar kuracaj herboj varias laŭ la landoj, informiĝu pri la ekzistantaj en via lando. Trinku nek lakton nek akvon en kiu oni kuiris viandon; sed, se vi deziras, trinku buljonon el boliĝitaj legomoj, sen salo kaj oleo.

Ĉiutage, matene kaj vespere, apliku klisteron de unu litro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo.

Dum la tuta tago apliku malvarman kompreson sur la ventron kaj la hepatan regionon kaj sanĝu ĝin ĉiujn 10-15 minutojn. Nokte, apliku la saman kompreson, sed ne ŝanĝu ĝin ĝis la sekvanta mateno. Jen la procedo: trempu tukon en malvarman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin; kovru ĝin per seka tuko kaj vindu la tuton.

Kiam ne plu estas febro, se vi havas apetiton, manĝu maturajn krudajn fruktojn. Maksimuma kvanto: 2,5-3 kilogramojn en 24 horoj disdividitajn en 4 aŭ 5 manĝoj; ekzemple je la 8a, la 12a, la 16a kaj la 20a horoj (aŭ pli ofte, laŭvole).

Post kelkaj tagoj kaj laŭmezure kiel vi sentas vin pli bone, vi povas manĝi krudajn salatojn spicitajn nur per citronsuko, sen oleo, salo kaj vinagro. Vi povas manĝi ankaŭ boliĝitajn legomojn. Sed manĝu tre modere.

Tiam maloftigu la aplikojn de malvarmaj kompresoj kaj atendu almenaŭ 2,5-3 horojn post ĉiu manĝo por ilin apliki. Kaj apliku nur 1 klisteron ĉiutage.

La enlitiĝo devas daŭri ĝis la tuta malapero de ĉiuj simptomoj; precipe se temas pri akuta hepatito.


Kronikaj malsanoj
Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan malsanon (ĉu pro ĝia graveco, ĉu pro malbona korpa kondiĉaro aŭ pli ofte pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato. Tiam oni parolas pri kronikaj malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj: kronika hepatito, hepata cirozo, hepata nesufiĉeco, kronika inflamo de la galveziko, gala litiazo (ĉeesto de stonetoj), ekskludita galveziko ktp.

Se vi suferas de unu el tiuj afekcioj, ĉesu manĝi viandaĵojn, fisaĵojn, konservaĵojn, fritaĵojn, alkoholaĵojn, sukeraĵojn, spicojn, cokoladon, kakaon, kafon, teon, vinagron, laktaĵojn kaj ovaĵojn.

Manĝu ĉiuspecajn maturajn fruktojn, krudajn salatojn, boliĝitajn legomojn, cerealojn (prefere integrajn), vegetalajn supojn. Sekaj legomoj ne estas rekomendindaj: lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo.

Malproksime de la manĝoj trinku akvon aŭ sukon de fruktoj aŭ maltkafon (ĝerminta hordeo) dolĉiĝitan per iom da mielo aŭ prefere tizanojn de la jam menciitaj kuracaj herboj.

Nur post malapero de la pli ĝenaj simptomoj, vi povas aldoni al viaj manĝaĵoj iom da oleo kaj pincoprenon da salo; ankaŭ iom da nefreŝa sekala pano (freŝa pano ne estas rekomendinda). Lakton kaj ovojn aldonu nur post resaniĝo.

Ĉiumatene tuj post ellitiĝo faru la jenon: plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidigu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ sponĝon, trempu ĝin en la akvon de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tusante tiujn ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvon kaj ripetu la saman frotadon kaj tiel sin-sekve kaj seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reumatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ sponĝon al pinto de vergeto aŭ stanĝeto.

Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj kaj vi eĉ povas ĉe la komenco uzi akvon ne tute malvarman. Post kelka tempo vi kutimiĝos uzi ĝin malvarma; kaj tia ĝi estas pli bonefika.

Se vi ne havas taŭgan kuvon, uzu bideon; sed renovigu kontinue la akvon dum la frotado.

Se vi ne povas ĝin fari frumatene ĉe ellitiĝo, kio estas la plej konsilinda momento, faru ĝin 3 horojn post iu ajn manĝo; neniam tuj post manĝo. Ne manĝu tuj post tiu frotado, se vi sentas malvarmon; prefere reenlitiĝu momenton, marŝu iom aŭ faru kelkajn gimnastikajn ekzercojn.

Faru tiujn frotadojn seninterrompe dum 25-30 tagoj; ripozu 1 semajnon kaj ripetu la frotadojn dum aliaj 25-30 tagoj. Virinoj dum menstruo devas ĉesigi ilin.

Tiu frotado de la malsupra parto de la ventro kun malvarma akvo reflekse pliaktivigas diversajn funkciojn: la hepato sekrecias pli da galo, la renoj eligas pli da urino, la intestoj kaj la sanĝa cirkulado plivigliĝas kaj la nervaro plifortiĝas. Tial ĝi tre utilas ne nur ĉe hepataj malsanoj, sed ankaŭ ĉe multaj aliaj.

Post resaniĝo daŭre observu vegetaran dieton kaj faru ĉiutage promenadon piede 2-3-kilometran.


Gal-ŝtonetoj
La hirurgiaj operacioj estas plej ofte eviteblaj, se oni ekzakte sekvas niajn instrukciojn, eĉ ĉe gala litiazo (ŝtonetoj) kaj ekskludita gala veziko. Tiuj, kiuj pro manko de voloforto aŭ persistemo preferas sin submeti al operacio devas scii, ke eĉ se ĉi tiu sukcesas, ili poste devos ĉiam observi dieton pli aŭ malpli severan. Alie ili plu suferos. Estas preferinde do subiĝi al dieto.

Okazas kelkfoje ĉe gala litiazo, ke ŝtoneto liberiĝas kaj defalas. Ĝia paso tra la galaj kanaloj kaŭzas fortan spasman doloron (galvezika koliko), kiu ĉesas nur kiam ĝi enfalas en la duodenon. En tiu kazo vi faru la jenon:

Plenigu grandan kuvon per akvo kiel eble plej varma kaj enakviĝu tiel, ke vi restu duonkusita kun la pelvo, la ventro kaj parto de la dorso kovritaj per akvo. La brakojn kaj la krurojn ne enakviĝu. Aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Ĝia daŭro varias inter 10 kaj 15 minutoj kaj oni povas ĝin ripeti la saman tagon, se necese.

Se ne eblas prepari tiun banon, apliku fomentaĵon kiel eble plej varman sur la doloran korpoparton kaj kovru ĝin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentajon kaŭĉukan ujon kun varma akvo. Renovigu ĝin laŭbezone.

Krome, por sendoloriĝi, trinku tizanon aŭ dekokton de papavo aŭ papaveto.


reen al la komenco  reen al la starta paĝo