Virinaj malsanoj



Aborto
Kelkfoje la virino naskas antaŭtempe ne vivkapablan idon pro diversaj kaŭzoj: Traŭmato; uteraj inflamo, delokigo, tumoro (benigna aŭ maligna) aŭ misformo; akutaj aŭ kronikaj toksigoj (plumbo, tabako, alkoholo, karbo-na monooksido ktp.) kaj infektaj (tuberkulozo, sifiliso, malario ktp.) malsanoj; gravaj ren- kaj kormalsanoj; psika ŝoko ktp. Jen kelkaj kaŭzoj de aborto atribueblaj al la patro: sifiliso, alkoholismo, plumbismo (toksigo per plumbo), maljuneco ktp.

Por preventi la aborton, oni devas kuraci la malsanojn, perturbojn ktp. antaŭ la gravedeco. Strikta observado de la naturaj faktoroj de la sano estas nepre necesa. Ne forgesu, ke la preventado devas starti 20 jarojn antaŭ la naskigo de la infano; tio estas, fare de la estontaj gepatroj.

Ce minaco de aborto, la kuracisto decidos cu gi estas evitebla aŭ ne. Kelkfoje, ec se evitebla, ne indas eviti gin, kiam la virino suferas de grava albuminurio aŭ kormalsano, nebrideblaj vomoj ktp.

Kiam la aborto estas evitebla kaj evitinda, jen la kuracado: absoluta enlita ripozo; klistero de 1 litro da varmeta akvo pro fekincitado, kaj poste (nun per klisterpilko) klistero de 50-60 gramoj da dekokto de papavo aŭ papaveto, varmeta, retenota laŭeble longe, kaj ripetota gis 4-foje en la tago. Se tio ne efikas, anstataŭigu tiun dekokton per 25 gutoj da laŭdano solvitaj en 50-60 gramoj da varmeta akvo, ripetota 3-4 foje dum la tago, gis la totala kvanto de 80 gis 100 gutoj da laŭdano en unu tago. Dum la sekvantaj tagoj, oni malpliigas la kvanton de laŭdano je 5 gutoj ciutage.

Oni povas anstataŭigi la laŭdanon per fluida ekstrakto el Viburnum prunifolium, 30-50 gutoj tage, kiujn oni enstomakigas, dispartigitajn en tri 10-16 gutajn dozojn.

Kontraŭ la hemoragio, utilas la vaginaj ensprucigoj de 1 litro da dekokto de ekvizeto laŭeble varma (44-46 °C), sub malalta premo. Se ekvizeto ne estas havebla, uzu simplan samtemperaturan akvon.


Aneksito
estas samtempa inflamo de la salpingo kaj la ovario (aneksajoj), unu aŭ ambaŭflanka. Tre malofte inflamigas la salpingo aŭ la ovario aparte, kaj tio suldigas al la apudeco de tiuj organoj kun intimaj sang- kaj limfcirkulaj rilatoj.

Plej ofte gonokokoj kaj streptokokoj estas la kaŭzantoj de aneksito: la un-uaj deirante de la vagino (infekto dum koito); la duaj post sepsa akuŝo aŭ aborto. Kojlobaciloj povas ankaŭ gin kaŭzi, kiam la inflamitaj intesto aŭ apendico algluigas al la salpingo aŭ al la ovario. Malpli oftaj kaŭzantoj de aneksito estas: tuberkulozo, sifiliso, tifoida febro ktp.

Kiam gi estas komplikajo de metrito, gi komencigas malrapide. En aliaj okazoj gi komencigas subite per tremo, febro, rektuma tenesmo, intensa doloro de la malsupra parto de la ventro kaj rigideco de la ventraj muskoloj.

Dum la stata fazo de la malsano persistas la doloro, kiu intensigas kelkajn tagojn antaŭ la monatajo (malsimile al metrito, ce kiu la doloro kaj la menstruo komencigas samtempe) kaj dum la koito. gi propagigas al la anuso, kokcigo, lumbo kaj femuroj. Kelkfoje prezentigas ankaŭ nervaj perturboj, dispepsio kaj, pro la samtempa metrito, leukoreo kaj/aŭ troa menstrua sangado.

La inflamo de la salpingo povas gin obstrukci, kaj tiu obstrukco estas ofta kaŭzo de virina sterileco. La aneksito povas ankaŭ estigi peritoneiton.

La kuracado estas same kiel indikite por metrito (uterito).

Oni konstatis, ke la hirurgoj ofte fortrancas sennecese la ovariojn, kaŭzante tiel sterilecon kaj aliajn malbonajojn.


Bartolinito
estas inflamo de la Bartolinaj glandoj, ofta komplikajo de la vulvito. gi manifestigas per pligrandigo de la respektiva majora lipo kaj doloro, kiu propagigas al ingveno kaj perineo. Aperas ankaŭ febro (38 °C), senapetiteco, saburo ktp. La kuracado estas same kiel indikita por vulvito. Krome apliku surloken malvarmajn kataplasmojn el argilo.


Benignaj uteraj tumoroj
Temas plej ofte pri muskolaj kaj fibraj tumoroj, kiuj trafas precipe virinojn 35-40jarajn. lli nomigas benignaj, ĉar ili ne generaligas kaj estas malrapide evoluaj. Tamen ili ofte havas gravan prognozon pro la hemoragioj kaj komplikajoj, kiuj prezentigas dum ties evoluado.

Endokrinaj (precipe ovariaj) perturboj ludas tiu-ci-kaze gravan rolon en la apero de kompleta malreguleco de la menstruoj, kiuj povas prezentigi du aŭ trifoje ciumonate. Ec ofte okazas, ke la sangelfluo igas abunda kaj kontinua, kio grave anemias la virinon.

Krome aperas hidroreo, tio estas abunda kaj klara serozaja elfluo; doloroj, precipe pro kunpremo de nervoj; kaj aliaj simptomoj kaŭzataj de la tumoro, kiu kunpremas la urinvezikon (malfacileco en urinado), la inteston (mallakso), angiojn (varikoj, edemoj) ktp.

Kuracado

Dum la troa menstrua sangado, enlitigu. Apliku malvarmajn kompresojn sur la malsupran parton de la ventro, renovigante ilin ofte. Trinku tizanojn de iu sanghaltiga herbo ekzistanta en via lando (pastista kapselo, akileo, ekvizeto ktp.) kaj/aŭ ciuhore aŭ ciuduahore kulerplenon da suko de krudaj rafanetoj (raspu ilin subtile kaj la raspitajon elpremu en peco da tolajo). Unu fojon enstomakigu ankaŭ unu kafkulerplenon da salo solvita en duon-taso da malvarma akvo (tiu solvajo, same kiel la suko de rafanetoj, havas sanghaltigajn ecojn). Du aŭ tri fojojn tage ensprucigu en la vaginon 1 litron da dekokto de ekvizeto laŭeble varma (42-45 °C). Se ekvizeto ne estas havebla, uzu simplan varman akvon. Du aŭ triminuta sprucigo de malvarma akvo sur la plandojn influas reflekse la uteron kaj povas kontribui ankaŭ en la kuracado de la hemoragioj.

Ce la komenco, normala (kaj poste fortiga) vegetara dieto kun abundo da fruktoj kaj krudaj salatoj estas rekomendinda. Ankaŭ la frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo ciumatene ce ellitigo.

Fortranco de la tumoro aŭ de la utero mem povas esti necesa, kiam la hemoragioj ne cesas, kaj ankaŭ ce gravaj komplikajoj.


Blenoragio virina
Teksto venos...


Cervikito
estas inflamo de la utera cerviko aŭ kolo, pli mallarga parto de la utero, kiu penetras en la vaginon. giaj simptomoj similas tiujn de vaginito, kaj la kuracado de ambaŭ estas la sama de vulvito. Sed, anstataŭ lavi la vulvon, faru ciutage 1 aŭ 2 vaginajn ensprucigojn per 1 litro da dekoktoj kaj/aŭ solvajoj indikitaj en vulvito. Oni devas eviti la kaŭteradon de la utercerviko, kiun kelkaj kuracistoj ankoraŭ faras, ĉar gi estigas poste cikatrajn kuntirigojn, kiuj siavice kaŭzas diversajn perturbojn.


Eksterutera aŭ ektopia gravedeco
La eksterutera aŭ ektopia gravedeco (okazanta ekster la utero) estas tre malfacile diagnozebla dum la unuaj monatoj. Ĉar gia prognozo estas tre grava, apenaŭ diagnozita, oni devas tuj sin turni al la kirurgo.


Frigideco
La frigideco (pli aŭ malpli kompleta manko de seksa ekscitigo), kiu ekvivalentas la viran impotentecon, estas relative ofta ce virinoj prude edukitaj, kiuj havas komplekson de malsupereco, timo, hontemo ktp. gi povas certagrade kaj iamaniere kontribui al sterileco, precipe ce grasulinoj, kaj tial postulas psikoterapian kuracadon, same kiel lertan preparon antaŭ la sekskunigo fare de la edzo.





Malsanoj de la mamoj

Ce inflamo, absceso, malmolajo ktp. apliku sur la tutan mamon malvarman kataplasmon el argilo dum la tuta nokto kaj aliajn dum la tago (renovigu ciu-2-4-hore).

Se la virino mamnutras, kaj ties mamo pusas aŭ doloras, si cesu mamnutri per la afekciita mamo dum la daŭro de la malsano.

Ĉar kelkaj mamaj malmolajoj povas esti malignaj, estas konsilinde laŭeble frue konsulti kompetentan kuraciston, kiu diagnozos jen per klinika esplorado, jen pere de specialaj metodoj (mamografio, termografio kun in-frarugaj radioj, limfografio ktp.).La fendetoj de la cico estas doloraj dum mamnutrado kaj ofte devigas uzi cicumon. Oni evitas ilin per zorga purigado de la mamoj, kaj oni ilin kuracas per malvarmaj kataplasmoj el kaolino kaj per sunbanoj.


Metrito (uterito)
estas inflamo de la utero manifestiganta per lokaj, apudaj kaj refleksaj simptomoj. La plej gravaj lokaj simptomoj estas:

Tiel iompostiome plimalbonigas la generala sanstato de la pacientino, kiu magrigas, malfortigas, kaj prezentas tipan vizagaspekton: la haŭto iom flaveta kaj bluringaj okuloj.

Kuracado

Dum la akuta fazo, enlitigu. Ciutage faru 2 vaginajn ensprucigojn per 1 litro da dekoktoj aŭ solvajoj indikitaj en cervikito. Vegetara dieto, prefere fruktoj kaj krudaj salatoj. Trinku infuzojn de trankviligaj plantoj (tili- kaj orangofloroj, pasifloro). Ciun 3an horon apliku klisteron de taso da malvarma salakvo (solvu 1 kafkulerplenon da salo en 1 litro da akvo, kaj vi havos por 5 klisteroj). Se la doloroj estas akraj, anstataŭigu la salakvon per dekokto de papavo aŭ papaveto. Apliku sur la malsupran parton de la ventro malvarman kompreson, kaj renovigu gin ciu 10, 15 aŭ 20-minute, laŭbezone, dum la tago. Nokte apliku alian kompreson, kaj demetu gin la sekvantan matenon; aŭ preferinde kataplasmon el malvarma argilo.

Dum la kronika fazo estas rekomendindaj: sunbanoj, vaporbanoj al la malsupra duono de la korpo, frotado de la malsupra parto de la ventro per mal-varma akvo, vaginaj ensprucigoj per 1 litro da dekokto de ekvizeto aŭ folioj de juglandujo, diatermio.


Uteraj delokigxoj
La nenormalaj devioj aŭ delokigoj de la utero antaŭen, malantaŭen, flanken aŭ malsupren, plej ofte pro malstrecigo de giaj subtenaj rimedoj, povas kaŭzi, kiam ili estas grandaj, diversajn perturbojn kaj komplikajojn, speciale dum gravedeco.

La frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo, la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la ventron, la masagoj ventra kaj ginekologia fare de kompetenta kuracisto, la kuracgimnastiko ktp. estas konsilindaj. La pesario (aparato por subteni la uteron) malofte havigas bonajn rezultojn. Sed zono aplikita sur la mezan malsupran parton de la ventro mil-digas la dolorojn ce la utera klinigo antaŭen.

Se tiuj naturaj rimedoj ne efikas, kaj la delokigo estas granda, la kirurgia operacio povas esti necesa.

Por preventi la uteran prolapson (malaltigon), la jusakusintino devas enlite ripozi almenaŭ 8 tagojn, kaj eviti pezajn laborojn dum ne malpli ol 6-8 semajnoj, minimuma tempodaŭro por ke la organo regresu al sia normala, antaŭgraveda stato.

Vaginito
estas inflamo de la vagino karakterizita per pezosento, jukado, doloro kaj pusa elfluo.


Venereaj malsanoj
La venereaj malsanoj - komunikeblaj per seksa kunigo - povas trafi la diversajn seksajn organojn de virino. La plej ofta el ili - blenoragio - kaŭzas inflamojn pri kies kuracado ni parolis ci-supre. La sifiliso - multe pli grava ol la antaŭa - kaj la mola sankro estas aparte pritraktataj sub infektaj malsanoj.


Virina sterileco
Fekunda virino periode demetas maturigintan ovolon, kiu kunfandigante kun spermatozoo, farigas ovo enplantigonta en la utero.

Se la virino estas sana kaj siaj seksaj organoj estas normalaj, si kapablas reprodukti sin kondice, ke estu ankaŭ normala sia sekskunigo kun sana viro, kies spermo devas enteni maturajn spermatozoojn en sufica kvanto kaj bona movigemo.

Por determini la kaŭzon de la sterileco ce paro, ni insistas, ke oni nepre analizu unue la spermon de la viro antaŭ ol submeti la virinon al multekostaj, genaj kaj kelkfoje ec turmentaj ekzamenoj; ĉar ofte tiu sterileco estas atribuenda sole nur al la viro.

Jen la plej oftaj kaŭzoj de virina sterileco: subevoluintaj seksorganoj (mal- aŭ miskresko), tumoroj kaj kistoj, obstrukco de ambaŭ salpingoj, sekvajoj de uterito kaj cervikito, generala malbonfarto, kronika toksigo (alkohola, tabaka, plumba, morfina ktp.), tuberkulozo, sifiliso, anemio ktp.

Kompreneble la kuracado de la virina sterileco dependas de ties determinota kaŭzo. Ni nur substreku, ke la observado de la faktoroj de la sano, precipe la racia nutrado, grave kontribuas al la fekundeco de la vir(in)oj; kaj ke la uzado de hormonoj kaj aliaj drogoj por kuraci la sterilecon nur povas konduki al gravaj kaj ec nekuraceblaj malsanoj (kancero ktp.).

Koncerne la artefaritan sterilecon intence estigitan per kontraŭkoncipaj piloloj, ni diru, ke gi terure disvastigas hodiaŭ, kaŭzante diversajn perturbojn kaj ec malsanojn, precipe kiam la virino suferas de la hepato, renoj, cirkulada aparato ktp.


Vulva jukado
povas suldigi al kaŭzoj lokaj (skabio, micetozo, pedikoj kaj aliaj parazitoj, blenoragio, malpureco, masturbado, dermatozoj ktp.) aŭ generalaj (diabeto, senvitaminozo, alergio, anemio, leukemio, neurozo ktp.). En ciu kazo la kuracado dependas de la vera kaŭzo de la jukado.


Vulvito
plurfestas inflamo de la vulvo karakterizita per jukado, brulsento kaj dolora urinado, kiuj malfaciligas la marsadon. La eksteraj lipoj kaj ec la haŭto de la najbaraj regionoj de la femuroj prezentas svelon, rugecon, doloron kaj plialtigon de la temperaturo. Se temas pri gonokoka infekto, plej ofte la uretro kaj la Bartolinaj glandoj partoprenas samtempe en la inflamo. Kaj kelkfoje la ingvenaj limfonodoj estas ankaŭ afekciitaj (limfadenito).

Por eviti komplikajojn kaj sekvajojn, oni devas tuj fari la jenon:

Se la inflamo estas intensa, enlitigu; se gi estas neintensa, la ripozo povas esti relativa. Vegetara dieto (la unuajn tagojn mangu nur fruktojn kaj krudajn salatojn). Trinku infuzojn de urinigaj kaj trankviligaj plantoj. Lavu ofte la koncernan regionon per 1 kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 1 aŭ 2 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ de linsemoj aŭ de papavetoj aŭ de malvo aŭ per sala varmeta akvo aŭ per solvajo de natria dikarbonato en varmeta akvo. Unu- aŭ dufoje ciutage prenu varmetan sidbanon en la ci-supre indikitaj likvajoj.

Se temas pri jam kronika vulvito, prenu sunbanojn, vaporbanojn al la malsupra duono de la korpo, kaj faru ciumatene frotadon de la malsupra parto de la ventro.

Skrupule lavu al vi la manojn tiom ofte kiom necese por eviti plu infekti vin (gonokoka konjunktivito ktp.) kaj aliulojn.


reen al la komenco  reen al la starta pago