Mi havis 39 jarojn kiam oni konstatis unuan fazon de ostartrozo
sur la dikfingraj piedaj artikoj. Kvankam unua fazo, ĝi estis tre doloriga kaj
mi ne povis marŝi. Ĉiu paŝo signifis fortegan doloron.
La klasikaj doktoroj
ne havis ian ajn kuracilon. Ostartrozo estas malsano de maljunuloj progresanta
daŭre kaj nekuraceble. Foje ricevas ĝin jam personoj inter 30 kaj 40 jaroj.
La perspektivo: iom post iom la malsano kreskos kaj fine oni devas esti veturigita
en helpĉaro ĝis la morto.
Mi estis juna kaj neniam antaŭe malsana je iu
serioza malsano. Mi teruriĝis. Kia fatalo, subite ne povi plu
marŝi.
Mi serĉis alternativon kaj trovis libron de la finna doktoro
Aiola "Fastado per sukoj". Temas pri simpla kuracmetodo kiu fakte helpas al la
korpo mem kontraŭbatali malsanojn farante internan higienon, purigante bone la
korpon de akumuliĝintaj diverstipaj venenoj kaj forjhetendajhoj.
La ĉefa problemo en la homoj post 30 jaroj estas ke kutime oni manĝas pli ol
necesas por ilia vivmaniero kaj la unua malekvilibro pezigas la digestorganojn,
ĉefe la intestojn.
En dikaj intestoj tavoliĝas restajhoj de ekstremento tiel
ke la trapastubo estas ĉiam pli malgranda kaj tavoliĝintaj malmolaj restajhoj
anstataŭ eliri produktas diversajn venenojn, kiuj atakas poste tiujn organojn je
kiu la individuo estas plej sentebla.
Ĉe mi okazis ĉefe ke la urinacido atakis la artikojn. Li asertas en sia libro ke per longtempa fastado,
trinkante nur sukojn faritaj per sukaparato el freŝaj kaj nevenenigitaj legomoj
kaj fruktoj oni povas kuraci multajn akutajn malsanojn kaj faciligi aŭ
malrapidigi la proceson ĉe la malakutaj malsanoj kiel ekz. la ostartrozo.
Mi ne havis elekteblon. Mi aĉetis la sukaparaton, la klisterilon kaj deciclis
mem fari la unuan 15-tagan fastadon. Laŭ Ariola la plej mallonga efika fastado
estas 10-taga. Ğis 2 semajnoj ĉiuj povas mem fari tion sen konsulti
kuracistojn ne timante pri iu ajn malbona kromefiko.
Mi havigis la koncernajn legomojn aparte rekomendlitajn por ostartrozo inter kiuj dominis
simpla terpomo.
La procedo estas jena. Ĉiutage oni trinkas trifoje sukojn
freŝe produktitajn kaj dufoje teojn. Akvon oni povas trinki senlime laŭdezire.
Oni manĝas absolute nenion. Unue oni komencas per tritaga antaŭpreparo
manĝante ĉiam malpli. Matene oni klisteras sin por forigi el la intestoj
ĉion eblan. Oni ĉiutage sin duŝas, skrapas per lina ganto por ebligi
maksimuman malfermon de la haŭtporoj kaj la eliminadon de venenoj ankaŭ tra tiu
korporgano.
Efektive la klisterado estas tre grava, ĉar ĝi fakte
purigas la intestojn. Sen tio la fastado povus esti danĝera. Per trinkado de la
koncernaj sukoj oni ricevas ĉiujn necesajn vitaminojn kaj mineralojn, sed
nenion superfluan tiel ke la korpo maksimume rapide inteme puriĝas.
Por kelkaj komplikaj malsanoj la daŭro de fastado povas esti eĉ pli ol du monatoj, sed en
tia kazo necesas kontrolado de la doktoroj por eventuale ne kaŭzi iun
malekvilibron en la korpo.
Post tia 15-taga fastado ĉesis miaj doloroj en la
piedoj kaj mi povis normale marŝi. Mi iris kontroli la rentgenbildon de la osta
artiko. La elstarajhoj estis iom malpli grandaj.
Ğuste tiom kiom necesis ke mi
ne havu dolorojn. Kaj mi ripetis la procedon ĉiun postan jaron unufoje.
Nun mi estas 50-jara. Mi ankoraŭ normale marŝas kaj eĉ sufiĉe ofte iras al
montekskursoj. Mi kontrolis rentgene la ostojn. La malsano ne malaperis, sed ĝi
dum 11 jaroj tute ne pligrandiĝis kaj mia vivo estis normale plilongigita
sendube je tiuj 11 jaroj, espereble la sistemo helpos dum pluraj sekvaj jaroj.
La kromefiko de ĉiu tia 15-taga terapio estas ke oni perdas inter 7 kaj 10
kilogramojn de sia pezo, kio faras vin pli eleganta kaj juna.