Homo ne scipovas ĝuste spiradi
la eltrovaĵo de d-ro Butjeko


Kitayev Sergej (Rusio)


Ĉu vere, aŭ ne? Evidentiĝis, ke homo kiel biologia genro spiradi ĝuste ne scipovas.
Ĉu vi ne kredas? Jam en la fino de pasinta jarcento aŭstraj fiziologoj Brejer kaj Gering faris sensacian eltrovaĵon pri tio, ke homo estas sola, nura biologia genro en la Tero, kiu ne havas korektan spiradon.
Kial? Ĉar homo estas nura kreaĵo en la Tero, kiu povas PAROLADI. Kaj ĝuste la parolado rompas homan spiradon.

 Monda medicino tre longan tempon baziĝis sur la teorio de spiro de Lavuazje, kiu estas logika profunda spirado. Butjeko diras, ke en tio estas eraro! Ekmemoru, kiel ofte vi aŭdis; "Spiru pli profunde". Do por ekzemplo, malgranda testo. Provu profunde spiri dum 30 sekundoj - 30 fojojn. Vi sentas malfortecon, shvitecon, kapturniĝon. Ĉu ne?

Kaŭzo estas en la rompo de ekvilibro inter O2 kaj CO2. Vi sentas, ke vi bezonas la O2-on. Rezulte al vi mankas ne O2, sed CO2. Vi tro multe donis al via organismo O2-on, kaj per ĝi aerumis CO2-on. Certe pro tio vi havas malbonan kondiĉon por organismo. Venena influo de profunda spirado (kia siavice alkondukas al deficito en organismo de CO2 estis eltrovita jam en 1871 de nederlanda kuracisto De Kosta. Poste la samajn eltrovaĵojn sendepende de unu la alian rusa sciencisto B.Verigo kaj sveda N.Bor, kiu estis nomita kiel efekto de

Bor'. En 1909 D. Genderson, fama sciencisto, pere de multnombraj eksperimentoj pruvis, ke profunda spirado estas perea por organismo. Kaŭzoj de mortoj de animaloj, kun kiuj laboris Ganderson, estis en deficito de CO2 en iliaj organismoj. Se deficito ekzistas, tro da CO2 estas venena.

Lernu "ne spiri!"

Do, se diri koncize, profunda spirado kondukas al supermezura ventolo de pulmoj, kio kaŭzas la perdadon de CO2 per organismo. Sed deficito de CO2 kondukas al multnombraj rompoj de gravaj funkcioj de kortiko de cerbo, ekscitas nervan sistemon, rompas ĉiuspecain shanĝoin de substancoj Tio elvokas demeton de saloj, progreson de shvelaĵoj, ktp.

Tian eltrovaĵon post multjaraj klinikaj obserboj faris lincenciato de medicinaj sciencoj Konstantin Paviovic Butjeko el la urbo Novosibirsk. Surbaze de tiuj tezoj, Butjeko ellaboris altefikan senmedikamentan metodon de voleca likvido de profunda spirado - VLDK"

Esenco kaj celo de la metodo estas malmultigi profundan spiradon ĝis normo, kia estas atingebla per voleca kaj konstanta malstreĉo de spiraj muskoloj kun nepra mezuro de enhavo de CO2 en pulmoj. Por normala laboro de celoj de cerbo, de koro, de renoj, de aliaj organoj en sango devas esti 6.5% de CO2 kaj nur 2% de O2.

Se enteno de CO2 en pulmoj estas malpli el 3%, venas pereo de ĉeloj kaj de via organismo.Eblas " laŭ Butjeko" mezuri sanecon de via organismo. Laŭ sekunda nadlo prokrastu la spiradon (post de normala elspiroj je tiom, kiom vi povas elteni ĝis apero de neplezura sento.

Se via paŭzo ne estas pli ol 3-5 sekundoj - vi estas tre malsana, 20 - ankaŭ malbona, de 20 ĝis 40 sek. - la sanstato estas kontentiga, de 40 ĝis 60 s. - bona, pli ol 60s. bonega.

 Sorto de eltrovaĵo

Preskaŭ 22 jarojn bezonis Butjeko, por oficiale registri sian eltrovaĵon (VLDR, aŭthor's certificate No. 1067640, 15.09.1986, applicated 29.01.62).

Dum tiuj jaroj oni lin konsideris kiel ĉarlatanon. Nur nun li estas rerajtigita. Li kuracis amason da homoj, kaj savis multajn de morto. Nun li kun siaj adeptoj propagandas kaj disvastigas sian metodon.

En Stokholmo lia libro "Revolucio en medicino" eldoniĝis dufoje. Butjeko ne simple elpensis la metodon. Unuavice, li kuracis sin mem. Li kuracas pli ol 150 malsanojn, kujn kuracsistoj eĉ ne kuracas kutime, se tio estas kompleksa okazo. Kaj ni, niavice, devas fiksaŭskulti al Butjeko.

*ĉiuj nomoj estas skribitaj en Esperanto
*VLDR- Volitional Liquidation od Deep Resperation (Angla varianto)

 

                      reen al la komenco     reen al la fakaj eldonaĵoj